Salti al enhavo

La unua tago de la Virtuala Kongreso


 Diskonigi

Sepa kaj Asorti muzikas dum la Inaŭguro

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Anna Lowenstein.

La 17-an de julio komenciĝis la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. La Universala Kongreso estas la plej grava kaj plej granda ĉiujara renkontiĝo de esperantistoj, sed ĉi-jare la duan fojon ĝi devis okazi virtuale.

Tradicie, la UK (Universala Kongreso) komenciĝas per la Inaŭguro. Ankaŭ ĉe la VK (Virtuala Kongreso) okazis en sabato la inaŭguro, kiu pli-malpli sekvis la modelon de la kutima inaŭguro, per paroladoj de estraranoj, prezento de la programo, salutoj de gravaj internaciaj asocioj, kaj iom da muziko.

Duncan Charters, la prezidanto de UEA, parolis pri la kongresa temo “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”. Salutis la kongresanojn Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de la kreinto de Esperanto. Salutis ankaŭ reprezentantoj de la Akademio de Esperanto, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT, kiu ĉi-jare festas sian 100-jaran datrevenon), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj la junulara asocio TEJO.

Salutis ankaŭ kvin virinoj kiel reprezentantoj de la kvin kontinentoj, kaj la prezidanto kaj sekretario de la Loka Kongresa Komitato, kiu organizis la kongreson en Belfasto ĝis ĝi bedaŭrinde devis esti nuligita. Speciala momento estis salutletero de Unesko al la kongreso. 

Dum la inaŭguro la kongresanoj povis aŭskulti 20-minutan koncerton de la litova muzikgrupo Sepa kaj Asorti. 
 

  • Ŝati 3

  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • estrarano: membro de la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • inaŭguro: malferma kunveno de kongreso; komenco aŭ malfermo de io nova.
  • konfido: certeco pri la boneco, ĝusteco, praveco, valoro de iu aŭ io.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero. modelo: objekto farita por esti imitata; afero farita por esti imitata.
  • reprezentanto: homo prezentanta sin nome de iu asocio.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.