Salti al enhavo

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) apenaŭ povus funkcii sen la helpo de volontuloj. Volontuloj estas ankaŭ tre necesaj por la agado de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 111-a UK, kiu okazos en Graco (Graz), Aŭstrio de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, anoncu vin per ĉi tiu formularo.

UEA havas fondaĵon kun la nomo Partoprenu UK-on. Per tiu fondaĵo, UEA povos pagi la aliĝ-kotizojn de la volontuloj, kaj depende de la situacio ĝi povos helpi ankaŭ pri la kostoj de manĝoj kaj loĝado. En specialaj okazoj ĝi povos helpi ankaŭ pri la vojaĝkostoj. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, rajtas kandidatiĝi por ricevi subvencion.

La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subvencio Partoprenu UK-on estas:

  1.    esti preta akcepti kaj plenumi taskojn rilatajn al la kongreso antaŭ, dum kaj post la UK;
  2.    esti individua membro aŭ konsenti fariĝi individua membro de UEA;
  3.    plenigi la supran formularon ĝis la limdato, la 15-a de februaro 2026.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis per fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj organiza) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. Per la formularo vi povos informi pri kiu(j) tasko(j) vi preferus helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al la Fondaĵo Partoprenu UK-on: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

La dua aliĝ-periodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2026. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon: uk.esperanto.net. Post tiu dato la kotizo altiĝos.

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas al la sindonemaj volontuloj kaj al la malavaraj donacantoj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on.

 

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1278 (2026-01-21)
 

  • Ŝati 2

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • depende de: sekve de, laŭ.
  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn.

Formularo.jpg.2246cb609b647f951bd4f50ff94b4f48.jpg

  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • lim-dato: lasta dato por iu agado, post kiu ĝi ne plu eblos.
  • kandidatiĝi: proponi sin por iu ofico, aŭ por iu konkurso aŭ elekto.
  • kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro aŭ projekto.
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • sin-donema: plen-kore donanta sin mem, ekzemple per laboro, tempo aŭ mono, por iu celo.
  • subvencio: monhelpo por projekto.
  • variaj: tre diversaj kaj malsamaj inter si.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.