Salti al enhavo

La Universala Kongreso denove estos virtuala


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) ĉi-jare estis planita por Belfasto en Nord-Irlando, kaj ĝis la lasta minuto oni ankoraŭ esperis, ke ĝi povos okazi. Sed verŝajne neniu surpriziĝis, kiam finfine antaŭ kelkaj tagoj la estraro de UEA (Universala Esperanto-Asocio) decidis kun bedaŭro nuligi la aranĝon.

Anstataŭ la ĉeesta kongreso, la duan fojon okazos Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Ĝi okazos en la samaj tagoj antaŭviditaj por la UK, de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ankaŭ la kongresa temo estos sama: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”. Ĉiu UK havas temon, sed krome ĉiam okazas multaj aliaj programeroj: diskutoj, prelegoj, seminarioj, prezentoj de libroj kaj verkistoj, koncertoj, kunvenoj de Fakaj Asocioj, administraj kunsidoj, kaj simile. Tiuj okazos ankaŭ dum la virtuala kongreso. Estos ankaŭ multaj ĉambroj, kie eblos renkontiĝi kun aliaj homoj por neformale kunbabili, same kiel en ĉiu ajn ĉeesta kongreso.

Ne estas strange, ke oni decidis nuligi la kongreson en Belfasto, pro la daŭraj problemoj kaŭzataj de la pandemio. Aldoniĝas pluraj aliaj problemoj: necertecoj pri la vojaĝkondiĉoj ĉi-somere; nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie; kaj duboj ĉu vojaĝantoj devos fari multekostajn testojn aŭ resti en kvaranteno.

Sed estas ankaŭ alia kialo. Pro la pandemio, la nord-irlandaj instancoj decidis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj.

La Estraro de UEA esperas, ke anstataŭ veni al la 106-a UK, multaj esperantistoj ĝuos la 2-an Virtualan Kongreson. La 1-a VK la pasintan jaron estis tre vigla evento. Efektive, ĝi estis tiel sukcesa, ke espereble en estontaj jaroj la universalaj kongresoj ĉiam estos almenaŭ parte virtualaj. Tiel ĉiuj esperantistoj tra la mondo povos ĝui la etoson de internacia kongreso, eĉ se ili ne povos partopreni en la ĉeesta kongreso.

La formularo por aliĝi al la VK baldaŭ aperos en la reto. Individuaj membroj de UEA povos aliĝi senpage, se ili faros tion frue. Do, dum vi atendas aperigon de la formularo, ni rekomendas, ke vi ĉiuokaze aliĝu al UEA. Tion vi povos fari per la reta aliĝilo.

Ni esperas renkonti ĉiujn legantojn de uea.facila ĉe la virtuala kongreso!
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

  • administra: rilata al la laboro por prizorgi la funkciadon de organizaĵo.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn.

Formularo.jpg.6695b18693f6feef32531a921022370a.jpg

  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • konfido: certeco pri la boneco, ĝusteco, praveco, valoro de iu aŭ io.
  • kvaranteno: deviga restado en la hejmo, aŭ en difinita loko, dum difinita tempo, por malhelpi la disvastiĝon de malsano.
  • ne-formale: en hejmeca maniero, kvazaŭ inter amikoj.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • surpriziĝi: esti mirigata pro subita kaj neatendita okazaĵo.
  • testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli, ĉu iu havas difinitan malsanon.
  • vakcini: enmeti en la korpon de homo malgrandan kvanton de kuracilo, por helpi al tiu homo ne malsaniĝi.

655125797_Vakcinipx..jpg.9acdde6248dc22e3fa95b78fee7cad36.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.