Salti al enhavo

La kongreso fariĝos virtuala


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Anna Löwenstein.

Nur du fojojn en la historio, UEA devis nuligi Universalan Kongreson (UK) de Esperanto.

La unua okazo estis en 1914. Ĉio estis jam planita kaj preta por la 10-a UK en Parizo. Oni antaŭvidis, ke ĝi estos tre granda kaj brila kongreso, kun 3739 aliĝintoj. Zamenhof kaj lia edzino Klara jam ekvojaĝis fine de julio, verŝajne en la sama tago (la 28-a de julio) kiam oni deklaris militon. En Kolonjo oni informis ilin, ke ili devas tuj forlasi Germanujon kiel civitanoj de malamika lando. Nur per la helpo de esperantistoj, kaj farinte longan ĉirkaŭvojon tra Svedujo, Finnlando kaj Rusujo, post terura du-semajna vojaĝo ili sukcesis reatingi sian hejmon en Varsovio.

La dua okazo estis en 1967. La UK estis planita en Telavivo, sed kelkajn semajnojn antaŭ la komenco de la kongreso eksplodis milito. La milito daŭris nur ses tagojn, sed kompreneble oni ne povis antaŭvidi, ke ĝi finiĝos tiel rapide. Denove necesis nuligi la kongreson. Lastminute oni sukcesis movi la aranĝon al Roterdamo, la urbo de la Centra Oficejo de UEA, kie ĉiuj oficistoj kunlaboris por organizi novan kongreson tre rapide.

Kaj nun venas la tria fojo, ĉi-foje pro la tutmonda epidemio. UEA bedaŭrinde estas devigata rezigni pri la kongreso en Montrealo, ĉar la situacio post kelkaj monatoj estas tro necerta. Laŭ la nuna plano, la UK ja povos okazi en Montrealo – sed post du jaroj. Tiel la jam pagitaj kotizoj povos validi aŭ por la kongreso en Belfasto en 2021, aŭ por tiu en Montrealo en 2022.

La ĉiu-jara kongreso estas grava fonto de enspezoj por UEA, kaj ĝia ĉi-jara nuligo estas granda bato. Kompreneble la organizado de la kongreso jam kunportis kostojn, kiujn ĝi ne rericevos. Tial, se vi deziras helpi la asocion, la plej bona maniero por fari tion estus donaci vian jam pagitan kotizon, anstataŭ repeti ĝin aŭ uzi ĝin por estonta kongreso. Se estas eble por vi fari tion, tio estos grava kontribuo al la bon-farto de UEA.

Tamen, ĉi-foje ni havas avantaĝon, kiun oni ne havis en 1914 kaj 1967, ĉar ni povos okazigi virtualan kongreson per Interreto. Tiu virtuala kongreso donos al multaj esperantistoj la ŝancon partopreni, kiuj laŭ la antaŭaj planoj ne intencis veni al la kongreso en Montrealo.

Anna Löwenstein

  • Ŝati 4
  • Ami 3

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • avantaĝo: tio, kio alportas la plej bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • civitano: ŝtatano.
  • deklari: publike sciigi.
  • eksplodi: subite kaj tre forte rompiĝi pro interna premo de gasoj; subite kaj brue ellasi fortan emocion, kiun oni ne povas plu reteni; subite kaj brue komenciĝi.

2031271200_Eksplodopx..png.4480e3b42fb66580d3d11337799c9383.png

  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj samtempe atakas multajn homojn en la sama regiono.
  • rezigni: forlasi iun esperatan aŭ deziratan celon; decidi ne plu fari ion, uzi ion.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Interesa artikolo eĉ historieca 🙂

Espereble la pandemio ne malsanigos la financan staton de UEA!!!

Ni kontribuu

Redaktite de JabieroKubo
lingva mistajpo :(
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.