Salti al enhavo

La 89-a Itala Kongreso de Esperanto
en Breŝo


 Diskonigi

Grupo de kongresanoj dum ekskurso al Lago Iseo.

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

La italaj Esperanto-kongresoj estas konataj pro siaj altnivelaj programoj. Ĉi-jare la kongreso okazis en la historia urbo Breŝo (Brescia) en norda Italio, de la 20-a ĝis 27-a de aŭgusto.

Al la kongreso aliĝis pli ol 200 geesperantistoj, kvankam ne ĉiuj povis veni. Teresa Pomorska el Pollando venigis grupon de 27 lernantoj, kiuj entuziasme partoprenis en la Esperanto-kurso gvidata de Mian Salam Shany, pakistanano loĝanta en Italio. La progresantojn instruis Marc Giraud el Francio. Estis ankaŭ kurso de la itala lingvo.

La temo de la ĉi-jara kongreso estis "Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemel-urbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo". Tial okazis pluraj kunvenoj kaj prelegoj pri ĝemelaj urboj, sed estis ankaŭ du seminarioj, kiuj daŭris dum la tuta semajno. Javier Alcalde el Hispanio gvidis seminarion pri "Nunaj konfliktoj en Mediteraneo", kaj Debora Rossetti gvidis seminarion pri sociaj retejoj.

Pri nia aranĝo interesiĝis ĵurnalistoj. Venis televid-teamo, okazis intervjuoj, kaj aperis artikoloj en loka ĵurnalo.

Riĉ-enhavaj estis ĉiuj vesperaj programeroj. Ni ĝuis koncertojn de jOmO, Kimo, Nissim kaj Raggi en subĉiela korto de mezepoka palaco, kie ankaŭ loĝantoj de la urbo povis spekti ilin. Kadre de tiu Festivalo de Esperantista Kulturo estis ankaŭ ital-lingva teatraĵo kun la titolo Doktoro Esperanto, verkita kaj prezentita de Mario Migliucci.

En la programo ne mankis tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj al la belegaj urboj kaj lagoj de la regiono. Dum duontaga ekskurso oni ankaŭ povis gustumi vinojn en Franciacorta, regiono fama pro vinproduktado.

Venontjare ne okazos itala kongreso, ĉar anstataŭe la italaj esperantistoj organizos la 108-an Universalan Kongreson de Esperanto en Torino. Vi ĉiuj estas jam nun invitataj partopreni la Universalan Kongreson en tiu impona urbo.

Liba Gabalda
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Liba Gabalda estas ĉeĥdevena multjara esperantistino loĝanta en Francujo. Ŝi ŝatas foti kaj verki artikolojn pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn ŝi partoprenas kun sia edzo Floreal.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • entuziasme: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • hazarde: neantaŭvideble, okazinte sen plano aŭ intenco.
  • ĝemelaj urboj: paro de similaj urboj en malsamaj landoj, kiuj havas specialan rilaton kun komunaj vizitoj kaj kulturaj interŝanĝoj.
  • ĝemeloj: du (aŭ pli da) gefratoj, naskitaj en la sama tago, kaj ofte tre similaj inter si.

496822543_emelojpx..jpg.c993dfbe76185bde1b49b79355d8a74f.jpg

  • impona: elstare granda kaj brila.
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
  • Mediteraneo: maro fermita inter Eŭropo, Afriko kaj Azio. 

96353489_Mediteraneopubl..png.51303f49edc1baaca14b0c29ab89359e.png

  • mez-epoko: historia periodo meze inter la tre malnovaj kaj modernaj tempoj. 
  • palaco: grandega tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo; domego de grava ŝtata oficejo. 

613048809_Palacopx..jpg.277a4789846d7a9080a2d38744dd6b79.jpg

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.

1644500716_Teamo-vkpd..thumb.jpg.2899c6c52870ad8a0b367de9faff26ce.jpg

                   Foto: Wikipedia/SO Jinsu CC BY-SA 4.0

  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.