Salti al enhavo

La 6-a Virtuala Kongreso
4-a ĝis 7-a de decembro 2025


Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La Virtuala Kongreso de UEA okazis la unuan fojon en 2020, la jaro de la pandemio, kaj tuj montris sian valoron. Ne ĉiuj povas vojaĝi al la Universala Kongreso, sed ĉiuj povas partopreni virtuale. La Virtuala Kongreso, aŭ VK, jam fariĝis regula evento en la Esperanto-kalendaro. Ĉi-jare aliĝis 1407 kongresanoj el 90 landoj.

Jen komento de Fida Amatullah el Indonezio, kiu ĵus partoprenis en sia unua VK. 

Mi partoprenis en VK por plibonigi mian parol-kapablon en Esperanto. Mi dubis komence, ĉu mi ĝuos la eventon, ĉar estas pli malfacile ekhavi rilaton kun alia homo virtuale ol per kunestado en la reala vivo.

En VK, mi povis paroli kun diversaj generacioj. Mi bedaŭras, ke mi ne petis iliajn konsilojn pri la vivo. Tamen interparolado kun pli aĝaj homoj varmigis mian koron. Mi parolis kun alia komencanto, maljunulino el Francujo. Ŝi transdonis al mi siajn Esperantajn lerno-materialojn. Tio estis tre mojosa, ĉar kvankam ŝi jam estas maljuna, ŝi ankoraŭ lernas novan lingvon. 

Multaj personoj povis paroli plurajn lingvojn, kaj tio estis tre bela afero. Kelkaj kongresanoj volis lerni mian lingvon, la indonezian, kaj kelkaj povis eĉ paroli ĝin bone. Mi volis partopreni en la babilejo por krokodiloj, sed ne multaj homoj ĉeestis, kaj ĉiuj parolis en malsamaj lingvoj, do la situacio estis malfacila. En aliaj okazoj, tre multaj homoj ĉeestis samtempe en la sama vidbabilejo. Do, ne ĉiuj havis la ŝancon paroli.

La VK havas la kutimajn aranĝojn, kiuj okazas ankaŭ dum la ĉeesta Universala Kongreso. En la unua tago okazis la Movada Foiro, kiam Landaj kaj Fakaj Asocioj prezentis sian agadon al la kongresanoj. Estis kompreneble la Malfermo (kaj en la lasta tago la Fermo), kiun vi povas spekti ĉi tie. Estis prelegoj pri la plej diversaj temoj, estis prezentoj de libroj kaj revuoj, koncertoj, kaj ĉio alia, kio kutime okazas dum kongreso. Kvar horoj dum la lasta tago estis dediĉitaj al virina agado, kun serio de aranĝoj de, por, kaj pri virinoj.

Grava parto de ĉeesta kongreso, eble la plej grava parto, ne estas la prelegoj kaj organizitaj programeroj, sed la libera babilado kun aliaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj. En VK, tio eblis. Pluraj virtualaj ĉambroj estis rezervitaj kiel babilejoj, kaj kutime oni ankaŭ proponis temon, ekzemple “verkado”, “vojaĝemuloj”, “instruado” kaj simile. Temis pri libera babilado ĉirkaŭ la temo, sen organizanto. Iuj spacoj ricevis la nomojn “kafejo”, “manĝejo” kaj “koridoro”, kie oni povis renkonti konatojn kaj resti por babili, same kiel en la reala vivo. Do, eĉ virtuale eblis ĝui ĉiujn belajn spertojn de ĉeesta kongreso.

Anna Lowenstein
Fida Amatullah

 

  • Ŝati 5
  • Ami 2

Anna Lowenstein estas brita esperantistino, fondinto kaj ĉefredaktoro de uea.facila.
Fida Amatullah estas esperantistino el Indonezio. Ŝi eklernis Esperanton en 2022. Nun ŝi fariĝis estrarano de IEJO (Indonezia Esperantista Junulara Organizo) por 2026. 
 


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • ĉe-esti: esti tie en la loko, kie io okazas. ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas; ne virtuala aŭ reta.
  • dediĉi: plenkore doni ion aŭ doni sin mem por iu celo aŭ agado.
  • evento: aparta okazaĵo, kutime sufiĉe memorinda.
  • foiro: granda kunveno por elmontro de komercaĵoj aŭ aliaj interesaĵoj.
  • generacio: tuto de la homoj pli-malpi sam-aĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
  • koncerto: muzika prezento.

Koncertopx..jpg.9a4914c6461a7399754b682aeb5f9baf.jpg

  • koridoro: longa tra-irejo en domo aŭ alia konstruaĵo, de kie oni atingas plurajn ĉambrojn.

Koridoro.jpg.53dd9043152f7a76173e35056f7fa2eb.jpg

Wikipedia / Bobak Ha’Eri CC BY-SA 3.0

  • krokodilo: danĝera besto vivanta ĉefe en riveroj; (en la Esperanto-movado) esperantisto, kiu dum Esperanto-renkontiĝoj parolas en sia nacia lingvo.

Krokodilopx..jpg.8ced05791b57607d28e815043a6f8317.jpg

  • mojosa: esprimo uzata ĉefe de gejunuloj kaj bazita sur la vortoj “moderna, jun-stila” (alivorte jun-maniera).
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • rezervi: apartigi kaj konservi por aparta celo.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Jeroubbesheth

Afiŝite

Dankon pro tiu ĉi bela iniciato! La Virtuala Kongreso estas bona okazo por renkonti esperantistojn el la tuta mondo kaj lerni pli facile. Mi ĝojas partopreni!

  • Ŝati 1
  • Dankon 1
Marko W

Afiŝite (redaktita)

Mi tre ĝuis legi ĉi tiun artikolon.  Ankaŭ, estis bone aŭdi pri la penso de Fida pri VK. Mi iros al la ĉi-jara VK.

 

Redaktite de Marko W
  • Ŝati 2
  • Dankon 1
amfida97

Afiŝite

Mi dankas por la ŝanco verki la artikolon. Mi ĝojas rakonti mian sperton dum la VK! Tio estas mia unua sperta renkontiĝi kun diversaj homoj kaj mi lernis multe. 

  • Ŝati 1
  • Ami 2


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.