Salti al enhavo

La 3-a Virtuala Kongreso de UEA
baldaŭ komenciĝos!


 Diskonigi

Jam antaŭ la fino de ĉi tiu monato okazos la 3-a Virtuala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La Virtuala Kongreso (VK) okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022. Individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 rajtos aliĝi senpage ĝis la 18-a de novembro

Se vi ne jam estas membro de UEA por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la Virtuala Kongreso por ĝui la senpagan aliĝon. Sed rapidu! Ne restas multe da tempo!

Samtempe kun la VK de UEA, okazos ankaŭ Retoso 2022, la reta kunveno de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La VK kaj Retoso okazas kune, tiel ke la aliĝintoj povos senbare ĝui la programojn de ambaŭ eventoj.

La 3-a VK sekvas la du sukcesajn Virtualajn Kongresojn de UEA en 2020 kaj 2021. Se ankaŭ la 3-a VK sukcesos, tio eble fariĝos konstanta aranĝo, suplemente al la ĉiujara Universala Kongreso.

La 3-a VK traktos denove la temon de la 107-a Universala Kongreso (UK), okazinta en Montrealo:  "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. Kial okazigi la VK-n tiel proksime al la jar-fino? Unu el la celoj estas doni al la temo de la UK pli da atento ankaŭ poste dum la jaro. Tial la 3-a VK donos specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj.

Samtempe dum la VK eblos rerigardi al la gravaj okazaĵoj de la jaro. En 2022 estis interalie la 135-jariĝo de Hector Hodler, la fondinto de UEA; la 100-jariĝo de la Esperanta radio; la 80-jariĝo de la morto de Lidia (Lidja) Zamenhof, la filino de Zamenhof; kaj la 70-jariĝo de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Aldone al tiuj rememoroj estos ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, verkistoj kaj artistoj.

Krom rigardo al la aktuala jaro, la VK ankaŭ estos loko por prezenti novaĵojn. Oni montros la laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino en 2023 kaj pri ĝiaj diversaj programeroj: interalie pri la kultura programo, konferenco pri Esperantaj studoj (Esperantologio), scienca programo ktp. Okazos ankaŭ la virtuala Movada Foiro, kiam la naciaj Esperanto-asocioj, fakaj asocioj kaj la komisionoj de UEA prezentos sian agadon. Ankaŭ Retoso 2022 proponos riĉan programon allogan al gejunuloj de ĉiuj aĝoj.

Aliĝu tuj al la 3-a VK kaj Retoso 2022! La aliĝo estas senpaga por individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 (por tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 18-a de novembro). Se vi ankoraŭ ne estas individua membro por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK por ĝui la senpagan aliĝon.

Okazigi virtualan kongreson havas kostojn, do donacoj estos bonvenaj. Ĉiu, kiu donacos almenaŭ 50 eŭrojn, aperos kiel Subtenanto de VK. Ni atendas vian aliĝon!

  • Ŝati 1
  • Dankon 1

  • aktuala: nuntempa.
  • al-done: donante plian aferon al tio, kio jam ekzistas.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • bon-vena: akceptata kun kora kontenteco.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon. 
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

2040658292_Eropx..jpg.04905595343fc8f764d02da05ff399f0.jpg

  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • foiro: granda perioda kunveno por elmontro de komercaĵoj aŭ aliaj interesaĵoj.
  • indiĝena: rilata al la praloĝantoj de iu loko; rilate al popolo, kies antaŭuloj jam loĝis en iu loko, longe antaŭ ol alvenis la postaj homoj por loĝi tie.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • sub-tenanto: iu kiu helpas homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • suplemente: donante ankoraŭ pli al afero, por grandigi la enhavon kaj efikon.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĉu vi ĉeestas la Virtualan Kongreson (VK)? Se jes, nepre vizitu unu el la du kunvenoj de uea.facila!

Ni aperos sabaton (la 26an de novembro) dum la ĉefa programo je 18.00-18.50 UTC.

Ni aperos dimanĉon (la 27an de novembro) dum la Movada Foiro je 11.00-11.55 UTC.

Se vi esploros la programon en la retejo de la VK, vi trovos la horojn laŭ via propra horzono.

Mi esperas renkonti vin dum unu el la du kunvenoj!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.