Salti al enhavo

Kvinpetalo estas bela centro por Esperantaj renkontiĝoj en malgranda franca vilaĝo Bouresse, 40 km sude de Poitiers. La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron kaj 3 klasĉambrojn. Ĝi povas akcepti dudekon da vizitantoj samtempe.

Restas ankoraŭ kelkaj lokoj por la kursoj okazontaj de la 24-a ĝis la 28-a de februaro en Kvin-petalo. Estos studado en malgrandaj grupoj kun agrabla familia etoso.

Estos du niveloj:
1.    Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj kun Catherine Kremer. Ŝia plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Ŝi invitas partoprenontojn prezenti rakontojn pri sia propra regiono. Krome, kiu posedas malnovajn dokumentojn kaj fotojn pri siaj prauloj kaj familianoj, estas invitita kunporti ilin. Ŝi organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. 

2.    Por tiuj, kiuj jam regas la lingvon, oni proponas enprofundiĝon en la kulturo Esperanta kun Brian Moon. Temas pri la studprogramo de la tria-grada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj oni studos la kvar librojn listigitajn por tiu ekzameno kaj faros lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Se vi deziras plibonigi vian konon de la lingvo kaj utiligi ĝin, jen trafa okazo !
 

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6

  • atesto: dokumento por montri, ke oni partoprenis en kurso, sukcesis en ekzameno, aŭ simile.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • grado: unu el difinitaj dividoj de progresado, rango, laborloko, studrezultoj aŭ simile.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • petalo: unu ero el la plej bela parto de floro, ofte kun rimarkindaj koloroj. 

1724167942_Petalopx..jpg.0826c9c3ad56dafd3da9a9afc8bbefe1.jpg


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Zhangwei

Afiŝite

ne havas vocxlegon.

Anna

Afiŝite

Je 11/02/2020 at 12:41, Zhangwei diris:

ne havas vocxlegon.

Jes, mi aperigis la artikoleton urĝe pro la datoj, do ne estis tempo por aldoni voĉlegadon.

Zhangwei

Afiŝite

Je ‎2020‎-‎02‎-‎14 at 17:00, Anna diris:

Jes, mi aperigis la artikoleton urĝe pro la datoj, do ne estis tempo por aldoni voĉlegadon.

Komprenas.

  • Ŝati 1
scivolemo

Afiŝite

Mi estis ne tre for de tiu loko ( ĉirkaŭ 40 kilometroj ) en Poitiers dum 2 jaroj por mia Magistrastudado. Tiam mi ne sciis pri tiu loko.

 

Anna

Afiŝite

Kiel bedaŭrinde, ke vi ne sciis! Nun, se vi revenos iam al Poitiers, vi povos finfine konatiĝi kun ĝi.

 



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.