Salti al enhavo

Kongresu en bela Italujo!


 Diskonigi

Komenciĝas hodiaŭ la lasta semajno de januaro. Kial tio gravas? Ĉar restas nur tiuj tagoj por aliĝi al la 87a Itala Kongreso de Esperanto (Asizo, 22–29-a de aŭgusto 2020), pagante la plej malaltan kotizon! Ekde la 1-a de februaro la kotizo altiĝos.

La kongreso okazos en Asizo (Assisi), miriga kaj fama historia urbo, konata interalie kiel naskiĝloko de Sankta Francisko. Eĉ se vi ne estas konvinkita, ke tiu sanktulo vere povis paroli kun la birdoj, laŭ la legendo, la urbo estas vizitinda pro siaj mez-epokaj placoj kaj konstruaĵoj, artaĵoj, romaj restaĵoj, kaj perspektivoj super belega kamparo.

Pro sia riĉa kaj varia programo kaj la multenombraj eksterlandaj partoprenantoj, la itala kongreso similas al malgranda Universala Kongreso. Okazos seminarioj, prelegoj, diskutoj, kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj, koncertoj kaj teatraĵoj. En la kongreso, eblos renkonti konatajn kaj novajn aktivulojn, verkistojn, instruistojn, kaj artistojn. Estos ankaŭ bona libro-servo kun prezentoj de novaj eldonaĵoj. Krome estos ekskursoj tra la tuta verda koro de Italio (tiel oni nomas la regionon Umbria).

Por pli da informoj, vizitu la paĝon de la kongreso.

  • Ŝati 4
  • Ami 1

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al io; iĝi partoprenanto en io.
  • eldonaĵo: libro aŭ alia verko produktita de komerca organizaĵo.
  • koncerto: muzika prezento. 

985204043_Koncertopx..jpg.11ddadad8a849a690e7f278725eb186a.jpg

  • legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.
  • mez-epoko: historia periodo meze inter la tre malnovaj kaj modernaj tempoj.
  • perspektivo: aspekto prezentata de malproksimaj objektoj, rilate al la punkto, de kie oni rigardas; aspekto prezentata de malproksima, estinta aŭ estonta okazo.
  • placo: libera spaco ĉirkaŭata de konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.

1820615815_Placopx..jpg.43ede40537dc4154fc80747f48c6b6db.jpg

  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.