Salti al enhavo

Irana kongreso okazis virtuale

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Keyhan Sayadpour

Ĉar oni nuntempe ne rajtas brakumi, premi la manojn, kaj viziti fizike la aliajn, Irana Esperanto-Asocio decidis okazigi la 7-an Iranan Esperanto-Kongreson virtuale, anstataǔ prokrasti. De la 16-a ĝis 19-a de aprilo 2020 kunvenis pli ol 100 esperantistoj, ne nur el Irano sed el ĉiuj partoj de la mondo per programo Zoom.

Famaj esperantistoj kiel Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Duncan Charters kaj aliaj prelegis aǔ salutis la kongresanojn. Inter la programeroj estis muzikoj de Kajto, Fransoazo, kaj Anjo Amiko. Ankaŭ irananoj ludis muzikon: Soroush Ghahramanloo, Milad Zeidabadi, kaj Homayoun Oliaei. 

Seminario pri Aktivula Maturigo estis parto de la kongreso, danke al Stefan MacGill. Interesa parto estis komuna praktikado de Jogo, danke al tajvana esperantisto Yvon. Post la seriozaj programeroj okazis libera babilado, legado de poemoj, kaj similaj aferoj.

Ni en Irana Esperanto-Asocio ĝojas ĉar ni povis kunigi esperantistojn el la tuta mondo en interreto kaj doni ĝojon kaj kuraĝon al ili. 

La bona eco de Zoom estas ke la gvidanto povas silentigi ĉiujn krom la preleganto. Krom mi, tri aliaj samideanoj laǔ bezono gvidis kaj organizis dum la kongreso: Ahmad Reza Mamdoohi, Hamzeh Shafiee, kaj Soroush Mohammadzadeh.

Keyhan Sayadpour
 

Keyhan Sayadpour estas prezidanto de Irana Esperanto-Asocio. Profesie li estas kuracisto pri la koraj malsanoj de infanoj. Li eklernis Esperanton antaŭ 34 jaroj kaj verkas kaj tradukas poemojn. Li estas redaktoro de la libro Versoj de persoj, kiu enhavas poemojn de li mem kaj de ok aliaj iranaj esperantistoj.

  • brakumi: ĉirkaŭbraki, meti siajn brakojn ĉirkaŭ iun.

1387159461_Brakumopx..jpg.744cab0ab32e35091e845d1aa966fb50.jpg

  • fizike: korpe, ne mense aŭ virtuale.
  • jogo: hind-devena metodo por atingi apartan menso-staton, uzante korpajn ekzercojn kaj spiradon.

254090150_Jogopx..jpg.a9aae683332a0913c678181bc7172b7a.jpg

  • maturigo: evoluigo ĝis plena kreskado kaj kapablo.
  • prokrasti: ne fari nun, sed malfruigi ĝis posta momento.
  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • Tajvano: insulo kiu troviĝas sud-oriente de la ĉef-tera Ĉinujo.
  • Zoom: komputila programo per kiu eblas komuniki kaj kunveni interrete anstataŭ reale.
     

  • Ŝati 1


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.