Salti al enhavo

Restas du monatoj ĝis la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio.

La 81-a IJK estas la unua IJK kiu okazos en Indonezio, granda insularo en Sudorienta Azio konata pro ties kultura, ekologia, kaj lingva diverseco. La kongresa temo estas “Diverseco, solidareco kaj toleremo”. En multaj programeroj oni esploros la diversecon en Sudorienta Azio, kaj malkovros, kion eblas lerni de tiu diverseco. 

Dum IJK la kongresanoj kune prifestos tre specialan okazon: la 80-an datrevenon de la Sendependiĝo de Indonezio disde Nederlando en 1945. Estos kulturaj programoj por elmontri la kulturan diversecon de Indonezio per tradiciaj dancoj, teatraĵoj kaj muzikaĵoj. 

En la programo, atendas vin amaso da lernigaj, interagaj, sportaj kaj distraj aktivaĵoj, taŭgaj por ĉiuj aĝoj, lingvoniveloj, kaj interesoj. Kongresanoj povas mem proponi programerojn ĝis la 30-a de junio. Krome, eblos trapasi la KER-ekzamenon skribe je la nivelo C1. Individuaj membroj de TEJO, kiuj ekzameniĝos dum IJK, povos ricevi repagon de 20 eŭroj

La Kongresa Komisiono aranĝas transporton por helpi la kongresanojn moviĝi inter la ĉefurbo Ĝakarto kaj la kongresejo, Alfa Resort Hotel & Conference en Cisarua, kaj reen. Krome kongresanoj povas nun aliĝi al antaŭ-, dum- kaj post-kongresaj ekskursoj

Ĝis nun aliĝis 140 homoj el 33 landoj, el kiuj plej multaj aliĝis el Indonezio, Japanujo, Ĉinujo, kaj Aŭstralio. Aliĝis ankaŭ gejunuloj el aliaj landoj de Sudorienta Azio: Filipinoj, Vjetnamujo, Orienta Timoro, kaj Tajlando. Dum IJK 2025 eblos renkontiĝi kaj amikiĝi kun esperantistoj el Azio kaj Oceanio. Multaj el tiuj partoprenos sian unuan internacian Esperanto-aranĝon.

Ni esperas baldaŭ atingi nian sekvan celon: 150 partoprenantojn. Ĉu vi ankoraŭ ne havas planojn en aŭgusto? Ĉu vi ŝatus sperti ion tute novan kaj mirindan? Venu al Indonezio! Ne maltrafu ĉi tiun tre maloftan ŝancon por ekkoni ĉi tiun mirindan landon, pere de Esperanto, kune kun esperantistoj! Neniam oni estas tro maljuna por partopreni en IJK; ĉiuj estas invitataj amuziĝi! Aliĝu dum la tria aliĝperiodo ĝis la 30-a de junio. Post tiu dato, la aliĝkotizoj altiĝos.

La reta aliĝilo troviĝas ĉe https://ijk2025.tejo.org/alighilo/.

TEJO finance subtenas 20 gejunulojn el Azio kaj Oceanio, por ke ili povu partopreni en IJK. Ni elkore dankas ĉiujn, kiuj ĝis nun donacis al la fondaĵo “Partoprenu IJK-n”. Por subteni 20 homojn, ni ankoraŭ bezonas 3000 eŭrojn. Se vi volus helpi nin atingi tiun celon, bonvolu donaci al la fondaĵo.

La grandeco kaj la sukceso de nia IJK dependas parte de via subteno. TEJO antaŭdankas vin!

  • Ŝati 1

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io; aliĝilo: dokumento per kiu oni enskribiĝas al kongreso aŭ simila aranĝo.
  • dependi: esti sekvo de (iu situacio).
  • distra: amuza, gajiga; tia, ke ĝi deturnas la atenton aŭ la spiriton de pli seriozaj aferoj.
  • ekologia: respektanta la rilatojn de vivantaj estaĵoj inter si kaj kun sia medio.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

Eropx..jpg.33ad94d9ba0e6a37c2043282d3006468.jpg

  • finance: rilate al la monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • fondaĵo: organizaĵo kreita kun apartaj celoj, kiu disdonas monon al homoj aŭ organizaĵoj por helpi projektojn, kiuj realigas la celojn de la fondaĵo.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • malkovri: ekscii, ekkoni aŭ ekkompreni aferon, kiun oni antaŭe ne sciis; esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • pere de: per.
  • sendependiĝo: la okazo, en kiu ŝtato ekregas sin mem, dum antaŭe ĝi estis sub la rego de alia lando.
  • solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • toleremo: akceptemo de opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.
  • trans-porto: portado de homoj aŭ objektoj de unu loko al alia; veturiga sistemo.
  • tra-pasi ekzamenon: ekzameniĝi.

Ekzamenopubl..jpg.77184ef963f05f4b31345942e139860c.jpg


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.