Salti al enhavo

Estas facile aliĝi al la Virtuala Kongreso


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Fernando Maia Jr..

La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estos la ĉefa Esperanto-evento de la jaro. Aliĝi al ĝi estas facile – kaj senpage por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝis la 4-a de julio!

Por aliĝi oni devas simple alklaki la ligilon. En tiu paĝo vi trovos la aliĝilon, kaj vi devos elekti unu el du butonoj. La unua butono estas por membroj de UEA, kaj la dua butono estas por tiuj, kiuj (ankoraŭ) ne membriĝis ĉi-jare. Alklakinte vi trovos ĉiujn instrukciojn. Ili estas kompletaj kaj tre facile sekveblaj.

994865838_VKaliilo.thumb.png.4ee6c19f58271c8d8fa42ea48d9d2c78.png

Se vi decidos fari donacon, eblos tion fari per kreditkarto aŭ per via UEA-konto, se vi havas tion. La organizantoj antaŭdankas pro tio.

Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2021, la bona novaĵo estas, ke vi povas facile aliĝi al UEA kaj samtempe (senpage) al la 2-a VK per ĉi tiu ligilo.

Fine, se iu deziras aliĝi nur al la VK, sed ne al UEA, ankaŭ tion oni povas facile fari. Sufiĉas elekti la koncernan butonon (aŭ rekte iri al tiu paĝo). Sed la organizantoj atentigas, ke tio estas la plej multekosta elekto. La kotizo al la VK estas pli alta ol la kotizo al UEA. Se vi membriĝos en UEA, vi povos aliĝi senpage al la 2-a VK ĝis la 4-a de julio. Krome, membroj de UEA ĝuas multajn aliajn servojn, inter ili la revuon Esperanto.

Aliĝintoj al la VK ricevos la kongresan kurieron senpage. Ĝi nomiĝas La Kolombo de Paco kaj vi jam povas legi la unuan numeron.

Fernando Maia Jr.

Fernando Maia estas brazila esperantisto, vicprezidanto de UEA. Li laboras kiel geologo kaj petrofizikisto en la nacia nafto-kompanio de Brazilo, Petrobras. 


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • aliĝilo: dokumento per kiu oni enskribiĝas al kongreso aŭ simila aranĝo.
  • butono: alklakebla signo en komputila aŭ telefona ekrano; oni alklakas ĝin por kaŭzi ion novan, ekzemple por funkciigi programon aŭ montri novan paĝon.

82732285_Butonopx..jpg.cc3d8c26fd668866c9a56d590c5d9376.jpg

  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • kolombo: birdo kun plaĉa mola voĉo, foje uzata por porti mesaĝojn, kaj ankaŭ kiel signo de paco.

503647820_Kolombopx..png.d9436863d3f2245d39ab9c39d661b073.png

  • kompleta: en kiu mankas nenio.
  • konto: komerca skriba kalkulo, ekzemple ĉe banko, pri la mono posedata de iu persono.
  • kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.