Salti al enhavo

Esperantistoj ekskursis en Nepalo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Bharat Kumar Ghimire.

Esperantistoj de ĉiuj aĝoj ĉi-jare povis viziti mond-famajn lokojn en Nepalo, kaj samtempe kontribui al la progreso de la enlanda Esperanto-movado. 

La 5-a Speciala Ekskurso de Nepala Esperanto-Asocio (NespA) okazis de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2023. Partoprenis la tutan programon entute dek ok esperantistoj, kaj simila nombro ĉeestis nur parte. La plejmulto de la partoprenantoj estis nepalanoj, sed ĉeestis ankaŭ unu persono el Kanado, du el Suda Koreio kaj kvar el Japanio.

En la unua vespero okazis formala akceptado de la ĉeestantoj, kiam salutis la gastojn la prezidantino de NespA, s-ino Indu Devi Thapaliya, kaj aliaj gravaj ĉeestantoj. Speciala gasto estis japana esperantisto Hori Yasuo, kiu deziris sukceson al la renkontiĝo. Parolis ankaŭ la 90-jara kaj ankoraŭ tre vigla partoprenanto s-ro Yamamoto Akiya. La okazo estis sufiĉe emocia, ĉar la plimulto el la nepalaj esperantistoj ne renkontis unu la alian vizaĝ-al-vizaĝe de post la komenco de la pandemio.  

Dum la sekvaj tagoj la ĉeestantoj vizitis multajn belegajn kaj historiajn lokojn, inkluzive de la Katmandua valo, diversaj sanktejoj, la nacia parko Chitwan, turismaj urboj kaj aliaj. La ĉeestantoj ekskursis interalie per ĵipo kaj per boato, kaj vidis rinoceron de tre proksime en ties natura loĝloko.

IMG-20230303-WA0039.thumb.jpg.f64d5f33ce10eea09c4084c3175b8cc8.jpg

La grupanoj tranoktis dum du noktoj en privataj domoj, tiel ke ili povis sperti vivmanieron malsaman al la propra: la manĝaĵojn, vestaĵojn kaj aliajn aspektojn de la vivo en nepalaj vilaĝoj en la suda parto de la lando. Ili ankaŭ vizitis montaran regionon, kie ili vidis la famajn montojn Machhapuchhare, Annapurna kaj Dhaulagiri. 

La ekskursantoj vizitis la historian urbon Gorkha, kiu ludis gravan rolon en la fondiĝo de la moderna Nepalo. La palaco de Gorkha, kiu troviĝas je 1000 metroj super la mar-nivelo, estis konstruita en la 16-a jarcento. Tie naskiĝis la reĝo Prithvi Narayan Shah (1723–1775), kiu komencis la unuigon de la lando. Oni nun konsideras lin la Patro de la Nacio. De tie venas ankaŭ la mondfamaj Gurkaj soldatoj. 

Prithvi_Narayan_Shah_(oldest_picture).jpg.b424880cba2703ae5d9f11c285120bcc.jpg

En la lasta vespero ĉiuj eksterlandaj gastoj esprimis kontentecon pri la vojaĝo, precipe ĉar ĝi estis planita por ke ankaŭ maljunuloj povu partopreni. 

Bharat Kumar Ghimire

 

  • Ŝati 5

Bharat Kumar Ghimire estas la ĝenerala sekretario de Nepala Esperanto-Asocio kaj instruisto de Esperanto. Li estis unu el la organizantoj de la Ekskurso.


  • boato: malgranda akvo-veturilo, kiu entenas malmulte da homoj. 

2031121394_Boatowkp..thumb.jpg.e2e47ebdb36d182262b0041cc8edd280.jpg         Foto: Wikimedia/Kondicherry CC BY-SA 3.0

  • inkluzive de: enhavante en si.
  • ĵipo: aŭtomobilo taŭga por veturi sur malebena grundo kaj ekster la vojo. 

968380725_ipopx..png.351fead13cddeb206da6b9174777434e.png

  • palaco: grandega kaj tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo.

1489569862_Palacopx..jpg.7d4a74536969dee2f233ff34de8cd679.jpg

  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • privata: ne publika; ne por ĉiuj, sed nur por iu aparta persono aŭ por aparta grupo.
  • rinocero: peza, dik-haŭta besto el Afriko kaj Azio, kun unu aŭ du elstaraĵoj sur la nazo. 

1863809110_Rinoceropx..jpg.2bb3604cb073b2c1bd42b661ee66e4ed.jpg

  • valo: malpli alta loko inter montoj; malmonto.

1360835078_Valopx..jpg.07cde14b688cf0792119234550dc6187.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.