Salti al enhavo

Esperantistoj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj


 Diskonigi

Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

Tri esperantistoj, Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller, ĉeestis en la 52-a kunsido de la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, kiel reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La ĉefa temo de la tago, la 10-a de marto 2023, estis:
 
La defioj kaj ŝancoj por certigi al infanoj plenajn rajtojn en la interreta medio: kiel eblos fortigi la leĝan kaj politikan situacion por protekti la rajtojn de infanoj ĉe Interreto. 

Necesas defendi infanojn kaj gejunulojn kontraŭ pornografiaj retaj publikaĵoj kaj misuzoj, kiuj estas facile atingeblaj en la nuntempa mondo. Plej ofte iliaj gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ne povas kontroli, kion ili rigardas en la reto. 

Diversaj krimuloj aktivas en la reto. Por tiuj homoj la ĉeesto de multaj infanoj donas ŝancon krei pornografiajn materialojn. Por la infanoj tio povas havi gravajn longe-daŭrajn sekvojn por ilia mensa sano.

Dum la kunsido, la ĉeestantoj atentigis, ke estas tre grave pli efike protekti gejunulojn kontraŭ tiaj krimaj misuzoj. La parolantoj estis reprezentantoj de ŝtatoj kaj de ne-ŝtataj organizaĵoj, ankaŭ infanoj kaj gejunuloj. 

La ĉeestantoj alvokis, por ke estu rigoraj kontroloj kaj agoj kontraŭ tiaj krimuloj.

Ankaŭ la interretaj serviloj devus tre rapide enkonduki rigorajn kontrolojn kaj reguligojn de tiuj servoj. La celo estas protekti la junularon kontraŭ tiaj krimaj agoj, kiuj povas detrui vivojn.

Unu el la parolantoj menciis la neceson certigi ke la edukado de infanoj okazas en ties gepatra lingvo, interalie por ke ili pli bone komprenu la danĝerojn, kiujn ili povus renkonti en la reta mondo.

Post la kunsido la reprezentantoj de UEA informiĝis ĉe la oficejo de UN pri la novaj reguloj por partopreni en aliaj kunsidoj, precipe en tiuj rilataj al lingvaj rajtoj. Ĉar ili nun ricevis la ĉi-jaran enir-permesilon de UN en Ĝenevo, ili povos partopreni dum la tuta jaro en la programo de venontaj eventoj, kaj ankaŭ rajtos kontribui parole.

Alain Favre 
Nicole Margot 
Stefano Keller

 

  • Ŝati 3

Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller estas reprezentantoj de UEA ĉe UN en Ĝenevo.


  • al-voki: fari peton, kvazaŭ laŭte vokante, por ke oni atentu.
  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn; malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
  • konsilio: gvidanta grupo, kiu plenumas diversajn funciojn en organizaĵo, ekzemple doni konsilojn, fari rekomendojn kaj proponojn.
  • krima: serioze kontraŭ-leĝa.
  • krimulo: homo, kiu faras gravajn kontraŭ-leĝajn agojn.
  • kun-sido: kunveno, kiam grupo de homoj, ekzemple membroj de asocio aŭ komerca organizaĵo, renkontiĝas por diskutadi kaj por fari proponojn aŭ decidojn.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pornografia: rilata al tekstoj, fotoj, filmoj kaj simile, kiuj detale montras seksan agadon en maniero konsiderata neakceptebla laŭ la sociaj kutimoj.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu asocio aŭ organizaĵo.
  • rigora: tre precize sekvanta ĉiujn regulojn.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.