Salti al enhavo

Bonvenon al Esperantujo
ĉe la 107-a Universala Kongreso


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Vendrede...Mi sidas en la flughaveno. Mia flugo al Montrealo foriros post unu horo. Mi vojaĝas al la Universala Kongreso. Mi estas nervoza. Ekscitita. Timema. Maltrankvila. Mi bedaŭras, ke mi maltrafis la lastan kunvenon de mia loka klubo. Mi bezonas pli ekzerci min paroli Esperanton. 

La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto ja estas speciala okazo. La UK okazas en Montrealo (Kanado) je la 6 - 13 aŭgusto 2022. Tri jaroj pasis de post la lasta Universala Kongreso. La evento estis virtuala en 2020 kaj 2021 pro la pandemio.

Sabate, posttagmeze… Mi promenas tra preĝejo dum la ekskurso al Malnova Montrealo. Mi parolas kun virino el Sud-Koreio pri ŝia religio. Mi komprenas ŝin. Ŝi komprenas min.

Vespere okazas la Movada Foiro. Sesdek asocioj havas tablojn kun informoj pri landaj kaj lokaj organizaĵoj, diversaj religiaj, edukado, scienco, vegetarismo, Duolingo, ekonomio, ktp. Tio estas mirinda spektaklo pri la vastaj interesoj de esperantistoj. Mi deĵoras ĉe la tablo de uea.facila. Mi multe ekzercis min pri la frazo "Ĉu vi konas uea.facila?" Tio sufiĉas por komenci konversacion. Mi renkontas multajn novajn esperantistojn. Mi ne plu estas sola. Ni helpas unu la alian.

PXL_20220807_000312680.thumb.jpg.406f03af2aaf7ff52b962f4c96b18d04.jpgLa Movada Foiro. Fotis: Vince Allison

Dimanĉe, matene… Mi estas en teatro kun centoj da homoj el multaj landoj. Ni aŭskultas la prezidanton de UEA. Li bonvenigas nin al la plej granda kunveno de esperantistoj en la mondo.

Dimanĉe, posttagmeze… Mi diskutas pri Esperanto-arto kun universitata studento el Francio.  Mi ankaŭ vizitas la ĉambron de la Libro-servo. Estas tabloj plenaj je libroj. Mi estas en la ĉielo. Mi aĉetas tri librojn, kvankam mi scias, ke ne estas spaco en mia valizo. Ho ve, tio estas problemo por alia tago.

PXL_20220807_185457752.thumb.jpg.a3eaf2b24f7e1103fcec4f5a6849fe99.jpgLa kongresa libroservo. Fotis: Vince Allison

Dimanĉe, vespere… Mi vespermanĝas kun geedza paro el Brazilo kaj virino el Hungario.  

Nun, estas lundo matene… Mi estas en ŝipo. Ni vojaĝas al muzeo sur Montreala Insulo. Alia ekskurso. Mi babilas kun viro el Germanio.  Poste mi tagmanĝas kun geedza paro el Usono. Ili rakontas al mi pri okazo, kiam ili gastigis homon per Pasporta Servo.

1093978394_Judakvartalo.thumb.jpg.61c3b2676f8a5dc526540beca422e194.jpgEkskurso dum la UK. Fotis: Les Kerr

Posttagmeze mi babilas kun studento el Kongo kaj virino el Antiloj. Li rakontas al ni pri la Esperanto-movado en Afriko. Estas multe da ekscito pro la elekto de Tanzanio por gastigi la UK-on en 2024.  Poste mi partoprenas en paroligaj lecionoj kun edukado.net.  

e3f64d28-d040-4309-865b-2b9cae96042a.thumb.JPG.aedd0f9c3a5631d88f5cdc32baba7cad.JPGParoliga leciono de edukado.net. Fotis: Katalin Kováts

Marde matene… Mi aŭskultas prelegojn pri Esperanto-edukado. Posttagmeze mi verkas novelojn kun italo.  

Kaj la semajno daŭras.  

Jen Esperantujo. Sen komputiloj, sen tradukistoj. Homaj rilatoj. Novaj kontaktoj. Literaturo. Arto. Kunmanĝado. Lernado pri la kulturo de aliaj homoj. 

PXL_20220806_214202816.thumb.jpg.ddcbadb966f82a588c35bd2a99a34318.jpg

Kunmanĝado. Fotis: Vince Allison

Mi jam antaŭĝuas la venontan fojon. 

Myrtis Smith 

 

  • Ŝati 3
  • Ami 2
  • Dankon 1

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. 


  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • deĵori: plenumi sian laboron, kutime laŭ difinita horaro.
  • Duolingo: retejo por lingvo-lernado.
  • eksciti: kaŭzi vigligan emocion pro grandaj intereso kaj sci-volo.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • foiro: granda perioda kunveno por elmontro de komercaĵoj aŭ aliaj interesaĵoj.
  • konversacio: interparolado.

200493896_Konversaciopx..jpg.08b7853ad098d0919fe1677aa7dae0de.jpg

  • ktp: kaj tiel plu.
  • nervoza: maltrankvila kaj streĉata en nekutima situacio.
  • novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • Pasporta servo: gastiga servo por esperantistoj.
  • pasporto: grava dokumento nepre kunportenda dum eksterlanda vojaĝado.

1546934430_Pasportopx..jpg.0dc735490d59d78fea89d412e80486de.jpg

  • spektaklo: prezentaĵo, ekzemple en teatro aŭ kinejo; ĉia vidaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson
  • valizo: kesto kun tenilo, en kiu oni portas bezonatajn aĵojn dum vojaĝo.

460624589_Valizopx..png.4655649931f064369d0902292b85ab32.png

  • ve!: kia malfeliĉo!
  • vegetarismo: manĝado sen viando kaj fiŝaĵoj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.