Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Luna Silva.
Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !
La franca urbo Strasburgo estas hejmo de pluraj gravaj eŭropaj institucioj, kiel la Eŭropa Parlamento kaj aliaj. Tial ĝi estis aparte taŭga urbo por gastigi la Eŭropan Esperanto-Kongreson (EEK), de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.
La franca kaj germana Esperanto-asocioj jam plurajn fojojn organizis komunan kongreson. Tamen pro la aparta eŭropa signifo de la urbo Strasburgo, la du organizantaj asocioj decidis ĉi-jare inviti al la renkontiĝo ankaŭ aliajn naciajn asociojn. Do, ankaŭ la Esperanto-asocioj de Belgujo, Italujo kaj Svislando kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj partoprenis la kongreson. Entute, pli ol 600 homoj aliĝis!
Mi esperantistiĝis nur en 2023, do, por mi, la EEK estis mia unua sperto en Esperantujo. Kvankam mi ĉiusemajne renkontas aliajn luksemburgajn esperantistojn, estis iom timiga la ideo pasigi 24 horojn tage parolante nur Esperanton dum kvin tagoj!
Tamen, mi havis nenian kialon por timi. Ekde mia alveno al la kongresejo, ĉe la Universitato de Strasburgo, ĉiuj estis helpemaj kaj parolemaj. Mi renkontis kelkajn esperantistojn, kiujn ĝis tiu momento mi konis nur rete. Tuj ŝajnis al mi, kvazaŭ mi renkontus malnovajn amikojn! Ankaŭ la luksemburgaj samideanoj min multe helpis, prezentante al mi kelkajn el siaj konatoj.
Antaŭ la kongreso, Maria (maldekstre) kaj Gabriele konis unu la alian nur rete.
Tiun vesperon okazis la inter-kona vespero. Oni petis ke ni kunportu iun pladon de nia regiono por proponi al la aliaj kongresanoj. Tio estis bona okazo por babili kaj konatiĝi kun homoj el multaj eŭropaj landoj.
La oficiala malfermo de la EEK okazis la postan matenon, la 9-an de majo. Ĉar tio estas la Tago de Eŭropo, dum la ceremonio ni kune kantis la eŭropan himnon.
La ĉefa temo de la kongreso estis "Dialogo inter eŭropaj popoloj, portanto de paco". Tial, multaj el la interesaj prelegoj temis pri paco kaj la nuna politika situacio. Ĉar mi ŝategas muzikon, mi ankaŭ partoprenis en laborgrupo pri kantado. Por mi estis nova kaj interesa sperto kanti en Esperanto.
Post la taga programo, tradiciaj alzacaj restoracioj kaj trinkejoj en la bela urbo Strasburgo atendis nin por la vespermanĝo. Tie ni malstreĉiĝis kaj amikiĝis, ĝuante la bonan etoson. Poste, la vespera programo enhavis koncertojn de esperantistaj muzikistoj.
Vendredo estis la tago de ekskursoj. Feliĉe la vetero estis suna kaj varma kaj mi tre ĝuis la viziton al la alzaca urbeto Obernais kaj al la Monto Sankta Odilia.
Dimanĉon, kiam venis la fino de la kongreso, mi estis elĉerpita, sed tre feliĉa. Mi jam antaŭĝuas la venontan kongreson!
María Mesías
- 7
- 3
María Mesías estas hispana esperantisto kaj tradukisto. Ŝi loĝas en Luksemburgo, kie ŝi laboras en la Eŭropa Parlamento. Krom lingvoj, kiuj estas kaj ŝia profesio kaj ŝia pasio, ŝiaj ŝatokupoj estas aŭskulti kaj ludi klasikan muzikon, literaturo, vojaĝado kaj kuirado.
- aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
- Alzaco: regiono de orienta Francujo apud la limo kun Germanujo, kun ĉefurbo Strasburgo.
- antaŭ-ĝui: kun plezuro atendi kaj antaŭ-imagi estontan deziratan okazaĵon.
- ceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo.
- dialogo: interparolado inter du aŭ pli da homoj, precipe en libro aŭ teatraĵo.
- elĉerpita: jam foruzinta ĉiujn fortojn.
- Esperantujo: la Esperanta mondo.
- etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
- himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, al Dio, aŭ al sia lando.
- institucio: socia aŭ politika organizaĵo.
- koncerto: muzika prezento.
Foto: Alessandra Madella
- malstreĉiĝi: post periodo, kiam oni forte streĉis la korpajn kaj spiritajn fortojn, ĝui periodon de trankvilo, kiam la korpo kaj menso ne plu devas uzi tiom da energio.
- oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
- parlamento: grupo de homoj, elektitaj de la popolo, kiuj kreas la leĝojn de ŝtato.
- parto-preni: esti unu el la homoj aŭ grupoj, kiuj kune faras ion.
- plado: unuopa manĝaĵo, kiel parto de pli granda manĝo.
- restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi.
- sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.