Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.

Marku la daton en via kalendaro, ĉar la plej granda reta evento por esperantistoj revenas!

La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo), kaj jam eblas aliĝi al ĝi. Ĉu vi scias, ke ĉiuj individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2025 rajtas senpage aliĝi? Tamen nur se oni aliĝos ĝis la 23-a de novembro! 

Se vi ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, estas por vi speciala oferto. Se vi pagos nun la membro-kotizon por 2026, vi tuj ricevos samtempe kaj tute senpage membrecon ankaŭ en 2025 – kaj krome vi ricevos aliĝon al la 6-a VK!

La temo de la Virtuala Kongreso estos la sama kiel tiu de la ĉi-jara Universala Kongreso: “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Diversaj programeroj – prelegoj, trejnadoj, babilejoj, virtualaj ekskursoj kaj kulturaj prezentoj – donos al la partoprenantoj la okazon ĝui inter-agojn en Esperanto en la komforto de sia propra hejmo. Sed krome eblos akiri valorajn sciojn kaj lertojn pri la plej diversaj temoj, kaj sendube konatiĝi kaj amikiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj.

La kerna programo okazos dum kelkaj horoj ĉiutage. Dum tiuj horoj esperantistoj el la tuta mondo povos partopreni la programon. Krome, laŭtemaj babilejoj estos malfermitaj dum 24 horoj tage. Tiuj estos lokoj, kie partoprenantoj povos renkontiĝi kaj libere babili (sen gvidantoj) pri diversaj proponitaj temoj. 

Krom la kerna programo, Esperantaj organizaĵoj, eventoj kaj aliaj iniciatoj ricevos apartan spacon por prezenti sin ĉe la Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025. ViMF 2025 okazos dum la 4-a de decembro (ĵaŭdo), do en la unua tago de VK. Prezentantaj grupoj havos po 20 minutojn por informi la tutan mondon pri siaj agadoj, kaj tiel allogi novajn membrojn kaj interesiĝantojn.

Okaze de la 6-a VK oni planas utiligi la platformon Discord. Tio estas platformo facile uzebla, tre alloga por junuloj kaj jam uzata de pluraj Esperanto-organizaĵoj kaj aliaj retaj eventoj. Per la uzo de Discord, la etoso de la 6-a VK restos moderna kaj alirebla por ĉiuj. Eblas al-iri al Discord telefone aŭ komputile, tiel ke ankaŭ vi povos partopreni en la 6-a VK, kie ajn vi estos.

VK estas unu el la ĉefaj iniciatoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), por teni Esperanton kaj siajn servojn pli alireblaj al membroj kaj esperantistoj de la tuta mondo. La organizan teamon gvidas la Prezidanto de UEA, Fernando Maia. La programon kunordigas Albert Stalin Garrido, Kongresa Oficisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La VK-retejon plu funkciigas la teamo de la organizaĵo Edukado@Interreto (E@I). La kulturan programon kunrealigas la teamo de Eurokka / Vinilkosmo.

Se vi deziras subteni la virtualan kongreson, bonvolu donaci al la 6-a VK! Donacoj helpas kovri la kostojn de la evento kaj ebligi al nepagipovaj esperantistoj la membriĝon en UEA (kaj poste la partoprenon en VK).

En 2024 aliĝis al la 5-a VK entute 1256 personoj el 89 landoj. Ĉu ni superos tiun nombron? Aliĝu nun al la 6-a VK!

Por pliaj informoj vizitu vk.esperanto.net aŭ skribu al info@vk.esperanto.net

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1257 (2025-10-16)

  • Ŝati 2

  • akiri: ekhavi.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • al-irebla: donanta al homoj la eblecon iri al iu loko aŭ aranĝo, aŭ la rajton viziti ĝin.
  • al-logi: logi la deziron aŭ la intereson de la homoj, por ke ili alproksimiĝu.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • foiro: granda kunveno por elmontro de komercaĵoj aŭ aliaj interesaĵoj.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • iniciato: nova agado.
  • kerna: la centra kaj plej grava parto.
  • konfido: certeco pri la boneco, ĝusteco, praveco, valoro de iu aŭ io.
  • oferto: propono vendi au aĉeti ion je difinita prezo.
  • parto-prenanto: unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna aranĝo.
  • platformo: ebena bazo, parto de konstruaĵo aŭ ŝipo, sur kiu staras pezaj aĵoj; (en komputado) sistemo kiu ebligas al siaj uzantoj interagi per telefono, komputilo, kaj/aŭ retejo, kaj sendi informojn (ekzemple filmetojn) al aliaj uzantoj.

Platformo.jpg.60a860222bb68f0f745e475a48df4c9d.jpg

  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon. 

Teamo-vkpd..thumb.jpg.933867c55344d876a866a06cd3492aa1.jpg

Vikipedio / SO Jinsu CC BY-SA 4.0

  • teknologio: la utiligo de sciencaj scioj por praktikaj kaj teknikaj celoj, precipe por la evoluigo de novaj maŝinoj, komunikiloj, kaj industriaj metodoj.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Luigia

Afiŝite

Dankon! Mi kaj mia filino Alessandra Madella jam alighis.

  • Ŝati 2


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.