Salti al enhavo

Arkones: Artaj Konfrontoj en Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Fine de septembro 2022, post du-jara paŭzo, denove okazis en Poznano, Pollando, ARKONES  - ARtaj KONfrontoj en ESperanto, unu el la plej konataj eventoj pri Esperanto-kulturo.

Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo, jam okazanta ekde 1980. La unuaj Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis en Poznano inter la 16-a kaj 19-a de oktobro 1980. Iama ĉefa organizanto estis Paweł Janowczyk. Jam de kelkaj jaroj kunorganizas kaj nun ĉeforganizas la renkontiĝon Tobiasz Kaźmierski.

Partoprenis la ĉi-jaran Arkones ĉirkaŭ cent homoj el dek ses landoj de Eŭropo, Nord-Ameriko, Sud-Ameriko kaj Azio.

La programo konsistis el prelegoj, diskut-rondoj, koncertoj kaj aliaj diversaj programeroj kiel la tradicia festa vespero, prezento de novaj libroj, libroservo kaj artaj ekspozicioj.

Dum la du tagoj la ĉefaj programeroj estis prelegoj, faritaj de esperantistoj el multaj partoj de Eŭropo kaj la tuta mondo pri diversaj temoj kiel tradukado, Esperanto-radio, literaturo, filozofio, teatro kaj aliaj. Multajn el la programeroj proponis ankaŭ la studentoj de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, kies jarkomenca studsemajno okazis tuj antaŭ Arkones 2022.

Tamen, ne temis nur pri prelegoj kaj diskut-rondoj. Ankaŭ muziko, dancado kaj koncertoj havis kernan rolon, precipe dum la vesperoj. Aparte gravan rolon ludis la programeroj alportitaj de ukrainoj kiel la danc-ensemblo Ĉeremŝina kaj la kantistino Oksana Kovalivska. Ili kortuŝe dancis kaj kantis popolkantojn de tiu nuntempe suferanta lando.

Aliajn popularajn kaj ĝojigajn koncertojn proponis Benoit Stasiaczyk, Anjo Amika kaj Suzana Kornicka.

Laŭ la konstantaj ridetoj videblaj sur la vizaĝoj de ĉiuj, la multaj brakumoj kaj laŭtaj aplaŭdoj dum la tuta semajnfino, ĉiuj ĝuis la revenon de Arkones post du-jara paŭzo, kaj antaŭĝuas Arkones 2023!

Maurizio Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 4
  • Ami 2

  • aplaŭdo: frapado de la manoj unu kontraŭ la alia fine de iu prezento por montri, ke oni estas kontenta pri ĝia enhavo.

hands-g0dfb99530_1280.thumb.png.a9952eca88f45f5cf4651531f18ed0ad.png

  • ensemblo: grupo de muzikistoj aŭ aktoroj kune ludantaj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • filozofio: la studo de ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple rilate al ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo.
  • kerno: la centra kaj plej grava parto de io.
  • konfronto: aranĝita kunveno de pluraj homoj kun malsamaj opinioj por kompari siajn spertojn.
  • laŭta: forte aŭdebla de malproksime.
  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.