Artikoloj: Artikoloj

La Universala Kongreso en Graco (Graz) serĉas volontulojn
La Universala Kongreso de Esperanto (UK) apenaŭ povus funkcii sen la helpo de volontuloj. Volontuloj estas ankaŭ tre necesaj por la agado de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 111-a UK, kiu okazos en Graco (Graz), Aŭstrio de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, anoncu vin per ĉi tiu formularo.

UEA havas fondaĵon kun la nomo Partoprenu UK-on. Per tiu fondaĵo, UEA povos pagi la aliĝ-kotizojn de la volontuloj, kaj depende de la situacio ĝi povos helpi ankaŭ pri la kostoj de manĝoj kaj loĝado. En specialaj okazoj ĝi povos helpi ankaŭ pri la vojaĝkostoj. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, rajtas kandidatiĝi por ricevi subvencion.

La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subvencio Partoprenu UK-on estas:

esti preta akcepti kaj plenumi taskojn rilatajn al la kongreso antaŭ, dum kaj post la UK;

esti individua membro aŭ konsenti fariĝi individua membro de UEA;

plenigi la supran formularon ĝis la limdato, la 15-a de februaro 2026.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis per fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj organiza) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. Per la formularo vi povos informi pri kiu(j) tasko(j) vi preferus helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al la Fondaĵo Partoprenu UK-on: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

La dua aliĝ-periodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2026. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon: uk.esperanto.net. Post tiu dato la kotizo altiĝos.

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas al la sindonemaj volontuloj kaj al la malavaraj donacantoj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1278 (2026-01-21)

La 6-a Virtuala Kongreso
La Virtuala Kongreso de UEA okazis la unuan fojon en 2020, la jaro de la pandemio, kaj tuj montris sian valoron. Ne ĉiuj povas vojaĝi al la Universala Kongreso, sed ĉiuj povas partopreni virtuale. La Virtuala Kongreso, aŭ VK, jam fariĝis regula evento en la Esperanto-kalendaro. Ĉi-jare aliĝis 1407 kongresanoj el 90 landoj.

Jen komento de Fida Amatullah el Indonezio, kiu ĵus partoprenis en sia unua VK.

Mi partoprenis en VK por plibonigi mian parol-kapablon en Esperanto. Mi dubis komence, ĉu mi ĝuos la eventon, ĉar estas pli malfacile ekhavi rilaton kun alia homo virtuale ol per kunestado en la reala vivo.

En VK, mi povis paroli kun diversaj generacioj. Mi bedaŭras, ke mi ne petis iliajn konsilojn pri la vivo. Tamen interparolado kun pli aĝaj homoj varmigis mian koron. Mi parolis kun alia komencanto, maljunulino el Francujo. Ŝi transdonis al mi siajn Esperantajn lerno-materialojn. Tio estis tre mojosa, ĉar kvankam ŝi jam estas maljuna, ŝi ankoraŭ lernas novan lingvon.

Multaj personoj povis paroli plurajn lingvojn, kaj tio estis tre bela afero. Kelkaj kongresanoj volis lerni mian lingvon, la indonezian, kaj kelkaj povis eĉ paroli ĝin bone. Mi volis partopreni en la babilejo por krokodiloj, sed ne multaj homoj ĉeestis, kaj ĉiuj parolis en malsamaj lingvoj, do la situacio estis malfacila. En aliaj okazoj, tre multaj homoj ĉeestis samtempe en la sama vidbabilejo. Do, ne ĉiuj havis la ŝancon paroli.

La VK havas la kutimajn aranĝojn, kiuj okazas ankaŭ dum la ĉeesta Universala Kongreso. En la unua tago okazis la Movada Foiro, kiam Landaj kaj Fakaj Asocioj prezentis sian agadon al la kongresanoj. Estis kompreneble la Malfermo (kaj en la lasta tago la Fermo), kiun vi povas spekti ĉi tie. Estis prelegoj pri la plej diversaj temoj, estis prezentoj de libroj kaj revuoj, koncertoj, kaj ĉio alia, kio kutime okazas dum kongreso. Kvar horoj dum la lasta tago estis dediĉitaj al virina agado, kun serio de aranĝoj de, por, kaj pri virinoj.

Grava parto de ĉeesta kongreso, eble la plej grava parto, ne estas la prelegoj kaj organizitaj programeroj, sed la libera babilado kun aliaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj. En VK, tio eblis. Pluraj virtualaj ĉambroj estis rezervitaj kiel babilejoj, kaj kutime oni ankaŭ proponis temon, ekzemple “verkado”, “vojaĝemuloj”, “instruado” kaj simile. Temis pri libera babilado ĉirkaŭ la temo, sen organizanto. Iuj spacoj ricevis la nomojn “kafejo”, “manĝejo” kaj “koridoro”, kie oni povis renkonti konatojn kaj resti por babili, same kiel en la reala vivo. Do, eĉ virtuale eblis ĝui ĉiujn belajn spertojn de ĉeesta kongreso.

Anna Lowenstein

Fida Amatullah

Baldaŭ okazos la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Marku la daton en via kalendaro, ĉar la plej granda reta evento por esperantistoj revenas!

La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 4-a ĝis la 7-a de decembro 2025 (de ĵaŭdo ĝis dimanĉo), kaj jam eblas aliĝi al ĝi. Ĉu vi scias, ke ĉiuj individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en 2025 rajtas senpage aliĝi? Tamen nur se oni aliĝos ĝis la 23-a de novembro!

Se vi ankoraŭ ne estas individua membro de UEA, estas por vi speciala oferto. Se vi pagos nun la membro-kotizon por 2026, vi tuj ricevos samtempe kaj tute senpage membrecon ankaŭ en 2025 – kaj krome vi ricevos aliĝon al la 6-a VK!

La temo de la Virtuala Kongreso estos la sama kiel tiu de la ĉi-jara Universala Kongreso: “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Diversaj programeroj – prelegoj, trejnadoj, babilejoj, virtualaj ekskursoj kaj kulturaj prezentoj – donos al la partoprenantoj la okazon ĝui inter-agojn en Esperanto en la komforto de sia propra hejmo. Sed krome eblos akiri valorajn sciojn kaj lertojn pri la plej diversaj temoj, kaj sendube konatiĝi kaj amikiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj.

La kerna programo okazos dum kelkaj horoj ĉiutage. Dum tiuj horoj esperantistoj el la tuta mondo povos partopreni la programon. Krome, laŭtemaj babilejoj estos malfermitaj dum 24 horoj tage. Tiuj estos lokoj, kie partoprenantoj povos renkontiĝi kaj libere babili (sen gvidantoj) pri diversaj proponitaj temoj.

Krom la kerna programo, Esperantaj organizaĵoj, eventoj kaj aliaj iniciatoj ricevos apartan spacon por prezenti sin ĉe la Virtuala Movada Foiro (ViMF) 2025. ViMF 2025 okazos dum la 4-a de decembro (ĵaŭdo), do en la unua tago de VK. Prezentantaj grupoj havos po 20 minutojn por informi la tutan mondon pri siaj agadoj, kaj tiel allogi novajn membrojn kaj interesiĝantojn.

Okaze de la 6-a VK oni planas utiligi la platformon Discord. Tio estas platformo facile uzebla, tre alloga por junuloj kaj jam uzata de pluraj Esperanto-organizaĵoj kaj aliaj retaj eventoj. Per la uzo de Discord, la etoso de la 6-a VK restos moderna kaj alirebla por ĉiuj. Eblas al-iri al Discord telefone aŭ komputile, tiel ke ankaŭ vi povos partopreni en la 6-a VK, kie ajn vi estos.

VK estas unu el la ĉefaj iniciatoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), por teni Esperanton kaj siajn servojn pli alireblaj al membroj kaj esperantistoj de la tuta mondo. La organizan teamon gvidas la Prezidanto de UEA, Fernando Maia. La programon kunordigas Albert Stalin Garrido, Kongresa Oficisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La VK-retejon plu funkciigas la teamo de la organizaĵo Edukado@Interreto (E@I). La kulturan programon kunrealigas la teamo de Eurokka / Vinilkosmo.

Se vi deziras subteni la virtualan kongreson, bonvolu donaci al la 6-a VK! Donacoj helpas kovri la kostojn de la evento kaj ebligi al nepagipovaj esperantistoj la membriĝon en UEA (kaj poste la partoprenon en VK).

En 2024 aliĝis al la 5-a VK entute 1256 personoj el 89 landoj. Ĉu ni superos tiun nombron? Aliĝu nun al la 6-a VK!

Por pliaj informoj vizitu vk.esperanto.net aŭ skribu al info@vk.esperanto.net.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1257 (2025-10-16)

Tre plena semajno en Ĉeĥio
Mi ĵus revenis de la ĉi-jara Universala Kongreso en Burno. Tio ne estis mia unua Esperanto-renkontiĝo, sed ja mia unua UK. Mi tre ŝatis la amikan etoson kaj la fakton, ke tiom da esperantistoj kunestis en unu sama loko. Mi sentis min kvazaŭ en Esperantolando, kun kelkaj vojaĝetoj en Ĉeĥion. Tre strange kaj impone samtempe!

Dum la unua vespero oni organizis vespermanĝon por ĉiuj, kiuj partoprenas en la projekto Ekparolu!, aŭ kontribuas al ĝi. Ĉeestis homoj el diversaj landoj kaj kun diversaj lingvaj kapabloj.  Malgraŭ tio ni sukcesis interkomunikiĝi, kaj la vespero fariĝis agrabla sperto. Mia kuzino Karin kaj mi sidis ĉe tablo kun du ĉinoj, Cao kaj Yao, kiuj eĉ invitis nin viziti ilin en Ĉinio!

Rianne kaj Karin ĝuas vespermanĝon kun Yao kaj Cao

Dum la kongreso okazis multaj prelegoj, koncertoj, kabaredo, ekskursoj, kaj laborgrupoj. Eĉ eblis partopreni en internacia ĥoro. Repensante pri miaj program-elektoj nun, mi konstatas, ke mi mendis tro multajn ekskursojn kaj, krome, enskribiĝis al lingva ekzameno. Tial, bedaŭrinde, ne restis al mi multe da tempo por ĝui la kongresan programon. Mi certe mendos malpli da ekskursoj la venontan fojon.

Tio, kion mi tre ŝatis, estis renkonti la kreintojn de miaj plej ŝatataj podkastoj: Radikala Tenero kaj Usone Persone. Dum siaj podkastoj ili parolas tiel amike kaj nature, ke ŝajnis al mi ke mi jam konas ilin.

Dum la lasta vespero, mi vespermanĝis kun kelkaj homoj, kiujn mi jam ekkonis dum la programo pri GLAT+. (GLAT+ signifas Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj, Transgenruloj, kaj aliaj.) Tio estis tre malstreĉa kaj agrabla okazo. Mi sidis kun Randy kaj Francis, kiuj estas el Usono kaj Francio. Montriĝis, ke ili estas tiel lingvemaj, ke ili ambaŭ iam lernis la nederlandan, kaj ili ambaŭ konas kanton, kiun mi ne konas: Tijd (Tempo) de Saskia & Serge. Kiam mi diris, ke mi ne konas ĝin, ili kune kantis ĝin por mi!

Estis mirinde, kiel ni ĉiuj interkompreniĝis per lingvo inventita antaŭ ne tre longa tempo de inteligenta, saĝa kaj socie sentema persono. Artefarita lingvo, tamen vigle viva — kiel ĉi tiu kongreso klare montris.

Rianne Sanders

IJK 2025 en Indonezio invitas vin!
Restas du monatoj ĝis la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu okazos de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio.

La 81-a IJK estas la unua IJK kiu okazos en Indonezio, granda insularo en Sudorienta Azio konata pro ties kultura, ekologia, kaj lingva diverseco. La kongresa temo estas “Diverseco, solidareco kaj toleremo”. En multaj programeroj oni esploros la diversecon en Sudorienta Azio, kaj malkovros, kion eblas lerni de tiu diverseco.

Dum IJK la kongresanoj kune prifestos tre specialan okazon: la 80-an datrevenon de la Sendependiĝo de Indonezio disde Nederlando en 1945. Estos kulturaj programoj por elmontri la kulturan diversecon de Indonezio per tradiciaj dancoj, teatraĵoj kaj muzikaĵoj.

En la programo, atendas vin amaso da lernigaj, interagaj, sportaj kaj distraj aktivaĵoj, taŭgaj por ĉiuj aĝoj, lingvoniveloj, kaj interesoj. Kongresanoj povas mem proponi programerojn ĝis la 30-a de junio. Krome, eblos trapasi la KER-ekzamenon skribe je la nivelo C1. Individuaj membroj de TEJO, kiuj ekzameniĝos dum IJK, povos ricevi repagon de 20 eŭroj.

La Kongresa Komisiono aranĝas transporton por helpi la kongresanojn moviĝi inter la ĉefurbo Ĝakarto kaj la kongresejo, Alfa Resort Hotel & Conference en Cisarua, kaj reen. Krome kongresanoj povas nun aliĝi al antaŭ-, dum- kaj post-kongresaj ekskursoj.

Ĝis nun aliĝis 140 homoj el 33 landoj, el kiuj plej multaj aliĝis el Indonezio, Japanujo, Ĉinujo, kaj Aŭstralio. Aliĝis ankaŭ gejunuloj el aliaj landoj de Sudorienta Azio: Filipinoj, Vjetnamujo, Orienta Timoro, kaj Tajlando. Dum IJK 2025 eblos renkontiĝi kaj amikiĝi kun esperantistoj el Azio kaj Oceanio. Multaj el tiuj partoprenos sian unuan internacian Esperanto-aranĝon.

Ni esperas baldaŭ atingi nian sekvan celon: 150 partoprenantojn. Ĉu vi ankoraŭ ne havas planojn en aŭgusto? Ĉu vi ŝatus sperti ion tute novan kaj mirindan? Venu al Indonezio! Ne maltrafu ĉi tiun tre maloftan ŝancon por ekkoni ĉi tiun mirindan landon, pere de Esperanto, kune kun esperantistoj! Neniam oni estas tro maljuna por partopreni en IJK; ĉiuj estas invitataj amuziĝi! Aliĝu dum la tria aliĝperiodo ĝis la 30-a de junio. Post tiu dato, la aliĝkotizoj altiĝos.

La reta aliĝilo troviĝas ĉe https://ijk2025.tejo.org/alighilo/.

TEJO finance subtenas 20 gejunulojn el Azio kaj Oceanio, por ke ili povu partopreni en IJK. Ni elkore dankas ĉiujn, kiuj ĝis nun donacis al la fondaĵo “Partoprenu IJK-n”. Por subteni 20 homojn, ni ankoraŭ bezonas 3000 eŭrojn. Se vi volus helpi nin atingi tiun celon, bonvolu donaci al la fondaĵo.

La grandeco kaj la sukceso de nia IJK dependas parte de via subteno. TEJO antaŭdankas vin!

Verda somero 2024 en verda kastelo
En multaj landoj ekzistas Esperanto-kluboj. En iuj landoj ekzistas naciaj Esperanto-centroj. La plej granda Esperanto-centro en Francujo nomiĝas Kastelo Greziljono, france "château de Grésillon". Ĝin posedas ĉirkaŭ ducent kvindek esperantistoj el la tuta mondo, kadre de kooperativa societo kun la nomo "Kultur-domo de Esperanto".

En ĝi okazas Esperanto-staĝoj kun kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, precipe dum la francaj lernejaj ferioj en aprilo, julio kaj aŭgusto, kaj ankaŭ en oktobro. Dum la tuta somero 2024, preskaŭ ducent homoj restadis en kastelo Greziljono, iuj dum kelkaj tagoj, aliaj dum tuta monato. Ili venis por lerni aŭ praktiki Esperanton, por ĝui verdan esperantistan etoson kaj por admiri la kastelon, kiu staras meze de vasta parko.

Jen mia raporto pri la someraj staĝoj en la jaro 2024:

• Komence de julio okazis nia 5-a Verda Naturisma Semajno kun la asocio INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). Naturismo estas movado de homoj, kiuj sen vestoj ĝuas la naturon. Antaŭtagmeze oni studis Esperanton en du kursoj, kaj posttagmeze okazis sportaj aranĝoj, promenado, turismaj vizitoj, prelegoj, muziko kaj ludoj. Laŭ la vetero kaj la programo, la ĉeestantoj vestis sin pli aŭ malpli libere.

• Meze de julio dum dek tagoj okazis nia 8-a Maratona Esperanto-kursaro kun tri famaj instruistoj. Samtempe okazis la 36-a Internacia Esperanto-Konferenco kun dek ok prelegoj pri diversaj temoj. Krom intensa studado kaj praktikado de nia lingvo okazis ĉiutage ekskurso al lokaj vidindaĵoj. Ĉu vi volus mem iam studi en Greziljono – aŭ eble eĉ instrui tie?

• Komence de aŭgusto okazis nia 14-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj kaj samtempe nia 3-a renkontiĝo SOMERAS. Du homoj instruis Esperanton, dum aliaj uzis la lingvon laŭ praktika maniero por prezenti dancadon, kantadon, familian terapion, japanan paper-faldadon, kaj kurson de japana abako.

• Fine de aŭgusto, esperantisto festis sian naskiĝtagon dum tuta semajno en nia kastelo, invitinte siajn malnovajn esperantistajn amikojn. Ankaŭ vi mem povus organizi similan eventon en nia kastelo.

• La sekva renkontiĝo, AŬTUNAS, atendas vin fine de oktobro kun kursoj kaj ekzamenoj, kun ĥora kantado, japana paperfaldado, kaj uzado de japana abako. Vidu informojn pri la aranĝo en la retpaĝo de Kastelo Greziljono.

Bert Schumann

Aruŝo gastigis memorindan Universalan Kongreson
La 109-a Universala Kongreso de Esperanto restos en la memoroj kiel la unua UK okazinta en Afriko. Krome, la unuan fojon okazis bankedo, kiu kunigis ĉiujn kongresanojn – pagpovulojn kaj nepagpovulojn – ĉe la samaj manĝotabloj. Tiel okazis interagoj kaj kunvivado en Esperantujo.

Laŭ la tradicio de ĉiuj UK-oj, Aruŝo invitis bonegajn prelegantojn, kiuj konigis siajn spertojn kaj esplorojn en kaj pri Esperanto. Estis ankaŭ diskutoj pri la efiko de Esperanto al plurlingveco kaj interkulturaj dialogoj. Ni ne forgesu ankaŭ la prezentojn pri la eblo investi en Tanzanio. Atento al komencantoj ne mankis. Interagaj kunsidoj ebligis al ili lerni la lingvon ekde la baza nivelo, dum lingvemuloj povis ĉeesti kursojn de la svahila.

Traktiĝis ankaŭ diversaj temoj, kiel:

- disvastigo de Esperanto: diskutoj pri manieroj plibonigi la videblecon kaj uzadon de Esperanto tutmonde;

- kulturo kaj edukado: laborrenkontiĝoj kaj prezentoj pri la instruado de Esperanto kaj ĝia integriĝo en la lernejan instruplanon;

- komunuma kunlaborado: agadoj kun la celo konstrui ligojn inter aktivuloj kaj krei bazon por kulturaj interŝanĝoj.

Dum la vesperaj programeroj multaj afrikaj artistoj laŭvice povis esprimi siajn diversajn talentojn per kanto, teatro, poem-deklamado ktp., apud konataj nomoj kiel la fama kantisto JoMo kaj aliaj.

Eblis ekskursi dum la semajno al naturparkoj, kaj viziti historiajn kaj kulturajn lokojn. Tiel la kongresanoj povis ekkoni Tanzanion kaj ĝian kulturon, kaj ekhavi kontaktojn kun lokanoj. Dum la merkredo de la kongresa semajno, la kongresejo restis fermita, por ke ĉiuj kongresanoj povu partopreni en plen-tagaj ekskursoj. Iuj vojaĝis al Masaja vilaĝo Langijabe. Tie oni ekkonis surlokajn tradiciajn kutimojn en folklora etoso, kaj kunmanĝis Masajajn manĝojn! Tio riĉigis la sperton de la partoprenantoj.

Foto: John Huang

La kongresa kuriero, La Voĉo de Kilimanĝaro, aperadis regule. Lokaj gazetoj raportis pri la renkontiĝo, kaj en diversaj anguloj de la urbo Aruŝo estis videblaj reklamaĵoj pri la kongreso kaj la gastiganta lando. Tio certe kaptis atenton de pli ol unu membro de la ekstera publiko. Dum la semajno multaj lokanoj salutis la personojn portantajn la kongresan insignon per la vorto ’’Saluton’’.

Vojaĝo klerigas homon; sed UK plilarĝigas la kulturajn horizontojn de partoprenantoj. Mi opinias, ke interŝanĝoj kaj kontakto kun la esperantista mondo estas gravegaj en la vivo de esperantisto. Mi opinias, ke mi ne plu estas tiu Adjévi, kiu mi estis kiam mi ekvojaĝis al Aruŝo. Mi esperas, ke mi pliboniĝis, ĉar multajn aferojn mi lernis de azianoj, eŭropanoj, afrikanoj, amerikanoj, oceanianoj. Mi ĉiufoje miras vidi la Esperanto-komunumon, kiu kapablas doni tiom multe!

Adjévi Adjé

Bela sperto en Strasburgo
La franca urbo Strasburgo estas hejmo de pluraj gravaj eŭropaj institucioj, kiel la Eŭropa Parlamento kaj aliaj. Tial ĝi estis aparte taŭga urbo por gastigi la Eŭropan Esperanto-Kongreson (EEK), de la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024.

La franca kaj germana Esperanto-asocioj jam plurajn fojojn organizis komunan kongreson. Tamen pro la aparta eŭropa signifo de la urbo Strasburgo, la du organizantaj asocioj decidis ĉi-jare inviti al la renkontiĝo ankaŭ aliajn naciajn asociojn. Do, ankaŭ la Esperanto-asocioj de Belgujo, Italujo kaj Svislando kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj partoprenis la kongreson. Entute, pli ol 600 homoj aliĝis!

Mi esperantistiĝis nur en 2023, do, por mi, la EEK estis mia unua sperto en Esperantujo. Kvankam mi ĉiusemajne renkontas aliajn luksemburgajn esperantistojn, estis iom timiga la ideo pasigi 24 horojn tage parolante nur Esperanton dum kvin tagoj!

Tamen, mi havis nenian kialon por timi. Ekde mia alveno al la kongresejo, ĉe la Universitato de Strasburgo, ĉiuj estis helpemaj kaj parolemaj. Mi renkontis kelkajn esperantistojn, kiujn ĝis tiu momento mi konis nur rete. Tuj ŝajnis al mi, kvazaŭ mi renkontus malnovajn amikojn! Ankaŭ la luksemburgaj samideanoj min multe helpis, prezentante al mi kelkajn el siaj konatoj.

Antaŭ la kongreso, Maria (maldekstre) kaj Gabriele konis unu la alian nur rete.

Tiun vesperon okazis la inter-kona vespero. Oni petis ke ni kunportu iun pladon de nia regiono por proponi al la aliaj kongresanoj. Tio estis bona okazo por babili kaj konatiĝi kun homoj el multaj eŭropaj landoj.

La oficiala malfermo de la EEK okazis la postan matenon, la 9-an de majo. Ĉar tio estas la Tago de Eŭropo, dum la ceremonio ni kune kantis la eŭropan himnon.

La ĉefa temo de la kongreso estis "Dialogo inter eŭropaj popoloj, portanto de paco". Tial, multaj el la interesaj prelegoj temis pri paco kaj la nuna politika situacio. Ĉar mi ŝategas muzikon, mi ankaŭ partoprenis en laborgrupo pri kantado. Por mi estis nova kaj interesa sperto kanti en Esperanto.

Post la taga programo, tradiciaj alzacaj restoracioj kaj trinkejoj en la bela urbo Strasburgo atendis nin por la vespermanĝo. Tie ni malstreĉiĝis kaj amikiĝis, ĝuante la bonan etoson. Poste, la vespera programo enhavis koncertojn de esperantistaj muzikistoj.

Vendredo estis la tago de ekskursoj. Feliĉe la vetero estis suna kaj varma kaj mi tre ĝuis la viziton al la alzaca urbeto Obernais kaj al la Monto Sankta Odilia.

Dimanĉon, kiam venis la fino de la kongreso, mi estis elĉerpita, sed tre feliĉa. Mi jam antaŭĝuas la venontan kongreson!

María Mesías

Retoso 2024
Retoso estas reta kunveno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizata de gejunuloj por gejunuloj. Ĝi okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo 2024.

Dum la unua reta IJK (Internacia Junulara Kongreso) en 2020, partoprenis multaj junaj esperantistoj el landoj, kiuj ne ofte partoprenas en normala ĉeesta IJK. Tio montris, ke estas grave daŭre okazigi retajn eventojn ankaŭ post la pandemio, por ke junaj esperantistoj el la tuta mondo ekkonu unu la aliajn kaj kontribuu al Esperantujo.

La nomo Retoso estas kunmetaĵo de la vortoj reto kaj etoso, kaj tiuj du vortoj montras, kia evento ĝi estas. Ĝi estas internacia evento, senpaga por ĉiuj, plena je programeroj kiel prelegoj, diskut-rondoj, labor-grupoj, liberaj babil-rondoj, koncertoj, kaj ludoj.

Retoso 2024 estas organizata de entuziasmaj gejunuloj el Barato, Italio, Argentino, Francio, Indonezio kaj Ĉinio. Ni faras nian eblon, por ke la evento estu alirebla por homoj de ĉiuj landoj.

Ni invitas partoprenantojn mem prezenti programerojn. Oni povas proponi programeron pri sia kulturo, rakonti pri sia hobio, fari prezenton pri la fako pri kiu oni studas aŭ laboras, aŭ organizi komunajn ludojn kaj babilrondojn. Ni bonvenigas ĉiu-specajn programerojn. Se vi proponos programeron, vi rajtos ankaŭ elekti per kiu platformo vi deziras prezenti ĝin. Vi povas proponi programeron per https://mallonge.net/programo-retoso2024.

Ĉi-foje estos nova speco de programero kun la nomo Fulm-prelego, kiu daŭros ne pli ol 15 minutojn. Estas multaj novuloj, kiuj havas ion interesan por rakonti al aliaj partoprenantoj, sed iom hezitas aŭ sentas sin ne pretaj por fari programeron dum unu tuta horo. La Fulmprelegoj ĉefe celas allogi tiajn novulojn.

Retoso estas okazo por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun geamikoj en Esperantujo!

Vi povas aliĝi ĉe https://mallonge.net/aligxu-al-retoso2024.

Pliajn informojn vi trovos ĉi tie: https://retoso2024.tejo.org/.

Se vi jam aliĝis, ni invitas vin al nia grupo ĉe Telegramo: [https://t.me/+WGq2Ad13YeuCvhUJ]. Tie vi jam povos interagi kun aliaj Retosanoj!

Snehaĝa Venkatesh

Venu, lernu kaj amuziĝu ĉe NASK!
NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. En multaj jaroj, ĝi estas la plej granda Esperanta aranĝo en Usono.

Por vere lerni ajnan lingvon, estas necese uzi ĝin en ĉiutagaj situacioj. Ĉe NASK, ni tion faras konstante. Kompreneble, ni ankaŭ studas. Ni ĉiam invitas lertajn instruistojn, kiuj povas helpi plenigi truojn en vortprovizo kaj gramatika scio. Sed egale grava estas la ŝanco vivi en Esperanta komunumo dum multaj tagoj. Ni loĝas kune en bela kaj komforta universitato. Ni manĝas kune, babilas kune, kaj ludas kune. Kaj ni uzas Esperanton por ĉio ĉi. Tamen ne maltrankviliĝu - ne ekzistas NASKa polico, kiu punas homojn, kiuj uzas alian lingvon. La etoso estas amika kaj neformala.

En la vesperoj, ni amuziĝas en la “gufujo.” Gufo estas birdo, kiu aktivas ĉefe nokte. Gufujo estas populara parto de multaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi estas loko por malstreĉiĝi kaj trinki teon – precipe nokte. Eble nia Usona gufujo surprizos eksterlandanojn. Krom teo, tabloludoj kaj manĝetoj, en la vigla gufujo NASKanoj trovos bilardon, tablo-tenison, kaj eĉ komputilajn ludojn.

Ne nur la organizantoj, sed ankaŭ la lernantoj kontribuas al la eduka kaj amuza etoso de la kursaro. Ĉu vi ŝatas ludi muzikilon? Kunportu ĝin al NASK. Ĉu vi havas interesan ŝatokupon? Montru ĝin al ni. Ĉu vi estas spertulo pri nekutima temo? Rakontu pri tio. Tiaj kontribuoj estas ĉiam ŝatataj.

Partoprenantoj ofte diras, ke la sperto estas bonega, kaj ke ili pli bone regas Esperanton pro la decido veni al NASK. Lernanto en la kurso de 2023 diris, “Mi parolas pli flue. Mi kapablas trovi la ĝustan vorton pli facile. Mi komprenas pli ol antaŭe la signifon de tio, kion mi aŭdas. Mi povas partopreni en konversacioj.” Sed eĉ fluaj parolantoj revenas jaron post jaro por renkonti amikojn kaj sperti la Esperantan kulturon.

En 2024, diversaj niveloj de lingva instruado estos haveblaj. Vince Allison prezentos post-bazan kurson per interreto por tiuj, kiuj volas kroman helpon antaŭ la komenco de la ĉeesta kurso. Kaj ĉeeste en Raleigh, Norda Karolino, Rafa Nogueras kaj Birke Dockhorn gvidos la kursojn je meza kaj supera niveloj.

Venu, lernu, kaj amuziĝu kun ni! Por pli da informo, vizitu nian paĝaron.

Brian Harmon

Ĉu vi volas helpi en Aruŝo?
La laboro de volontuloj estas tre grava por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso.

Nun la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) serĉas volontulojn. La kongreso okazos en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Se vi volas kunlabori kiel volontulo, anoncu vin pere de ĉi tiu formularo.

Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni ĉefe la aliĝ-kotizojn de kelkaj kongresanoj. En kelkaj kazoj UEA subvencios ankaŭ la kostojn de loĝado kaj manĝado, prefere en la plej malaltaj kategorioj. Nur en esceptaj okazoj ĝi povos subvencii ankaŭ la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por ricevi subvencion.

La kondiĉoj por peti subtenon de “Partoprenu UK-on” estas:

1.    esti preta ricevi kaj realigi taskojn rilate al la kongreso antaŭ, dum kaj post la UK;

2.    esti individua membro de UEA;

3.    plenigi la formularon ĝis la limdato.

ATENTU! La limdato por plenigi la formularon estas la 19-a de februaro 2024.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, kaj teknika aŭ organiza helpo en prelegejoj. Ankaŭ la Libroservo de UEA bezonas helpantojn, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo listigu la taskojn, pri kiuj vi kapablus helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo, kaj varme invitas donacemulojn kontribui al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Tiel vi helpos diversigi nian plej gravan kongreson, kaj ebligos al homoj partopreni, kiuj ĝis nun tute ne povis fari tion.

Aparte en 2024 la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” kaj Fondaĵo Afriko estos gravaj por certigi la ĉeeston de granda nombro da aktivuloj el Afriko mem.

UEA, nome de la esperantistoj de la tuta mondo, kore dankas tiujn volontulojn, kiuj pretas doni sian tempon dum la UK. Ni dankas ankaŭ tiujn donacintojn, kiuj kontribuis aŭ kontribuos al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” kaj al Fondaĵo Afriko, por aparte subteni la partoprenon de afrikaj esperantistoj en la unua Universala Kongreso en Afriko.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1152 (2024-01-29)

81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo
La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en la tre bela andaluzia urbo Sevilo, nomata perlo de Andaluzio. Post Madrido, Barcelono kaj Valencio ĝi estas la kvara plej granda urbo en la lando. Trafluas ĝin la rivero Guadalquivir.

Sevilo estas fama pro flamenko-danco, virbovo-bataloj kaj aliaj tradiciaj festoj. La Katedralo de Sevilo, 130 metrojn longa kaj 76 metrojn larĝa, estas la tria plej granda en Eŭropo kaj kvara plej granda en la mondo. Tre bela estas ankaŭ la reĝa palaco Alcázar, unu el la plej antikvaj en Eŭropo. La ĉef-placo Plaza de España estas belega duon-cirkla historia monumento. Alia grava monumento estas la Torre del Oro (Ora Turo), en kiu troviĝas la muzeo pri maraj aferoj. En Sevilo oni trovas monumentojn el la romia, araba kaj eŭropa historio de la urbo, krom multaj parkoj, muzeoj kaj aliaj belaĵoj.

Dum la kongreso tamen ne estis sufiĉe da tempo por vidi ĉion vidindan – precipe se oni deziris ankaŭ ĉeesti la kongreson. La kongresa temo estis: "Komprenemo inter popoloj". Pri tiu temo  prelegis je la fino de la kongreso la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters.

Al la kongreso aliĝis pli ol cent kvindek esperantistoj el pli ol dudek landoj. La kongreson partoprenis la prezidanto de UEA kun sia edzino, kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kun sia familio. La kongreso okazis en la andaluzia sidejo de la Ĝenerala Unio de Laboristoj.

La kongreso estis sukcesa kun bona etoso. Koran dankon al la organizantoj pro tiu agrabla evento.

Liba Gabalda

4-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Ĉu vi bedaŭras, ke vi neniam vizitis Universalan Kongreson (UK) de Esperanto? La ĉiujara UK estas la plej granda Esperanto-renkontiĝo, kaj la plej internacia. Certe partopreninda renkontiĝo por ĉiu esperantisto!

Ekde 2020 eblas ĉeesti UK-on ankaŭ virtuale! La unua Virtuala Kongreso (VK) okazis en 2020, kiam necesis nuligi la normalan kongreson en Montrealo pro la pandemio. De tiam okazas VK ĉiujare. La unuaj du Virtualaj Kongresoj anstataŭis la ĉeestajn kongresojn, sed la aranĝoj estis tiel sukcesaj, ke oni decidis plu organizi virtualajn kongresojn aldone al la kutimaj UK-oj.

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos en novembro, de la 23-a ĝis la 26-a. Ĝi estas organizata de UEA, kaj teknike realigata de E@I. La muzika programo estos prizorgata de la muzik-eldonejo Vinilkosmo kaj de la faka asocio Eurokka.

La temo de la Virtuala Kongreso estos sama kiel tiu de la UK. Ĉi-jare ĉe la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino oni diskutis la temon "Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. Eblas legi pri tiu temo en la artikolo jam aperinta en uea.facila. Eĉ se vi maltrafis la UK-on, nun vi povos partopreni en la diskutoj pri la kongresa temo ĉe la Virtuala Kongreso en novembro.

Aldone al la kongresa temo, estos tre varia programo scienca, kultura kaj movada. Okazos ankaŭ la Virtuala Movada Foiro, kiam amaso da fakaj asocioj prezentos sian agadon. Fakaj asocioj estas tiuj, kiuj okupiĝas pri apartaj fakoj: scienco, religio, ekonomio, socio, kulturo, kaj multaj aliaj.

Dum la VK eblos ne nur partopreni en la formala programo, sed ankaŭ renkonti aliajn esperantistojn en virtualaj ĉambroj por babili libere pri ĉiaj temoj. Kelkaj el la ĉambroj estos aparte dediĉitaj al nespertaj esperantistoj, kiuj parolas pli malfacile. Sed espereble post la kvar tagoj de la kongreso, la nespertaj esperantistoj jam sukcesos paroli pli flue ol antaŭe.

Ĝis la 13-a de novembro 2023, ĉiuj individuaj membroj de UEA povos aliĝi al la Virtuala Kongreso senpage. (Se vi ne deziras aliĝi al UEA, vi povos partopreni en la VK kontraŭ kotizo de 50 eŭroj – tamen ne indas pagi tiom, ĉar la aliĝo sen membreco kostas pli ol la membrokotizo de UEA.) Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2023, eblas aliĝi samtempe al UEA kaj al la VK per la jena ligilo.

Enmigrado: la kongresa temo
Ĉiu Universala Kongreso havas temon, kiun la partoprenantoj diskutas dum la kongresa semajno. Ĉi-jare en Torino, oni traktis la temon “Enmigrado – kun-fluo de homaj valoroj“. La organizanto de la Kongresa Temo estis Thomas Bormann, germana ĵurnalisto, kiu ofte raportas pri la situacio de rifuĝantoj en Turkujo kaj Grekujo.

Granda parto de la 1318 kongresanoj, kiuj venis el 69 diversaj landoj, partoprenis en la kunvenoj pri la Kongresa Temo. Ili ne nur informiĝis pri la problemoj de migrantoj, sed mem spertis la “kunfluon de homaj valoroj”.  Ĉar ili ĉiuj parolis kune en Esperanto, sen bezono de interpretistoj kaj tradukistoj, neniaj lingvaj baroj malhelpis ilian rektan interkomunikadon en amika etoso.

Iuj esperantistoj raportis pri siaj propraj spertoj kiel migrantoj. La fakto, ke ili jam parolis Esperanton, helpis ilin havi kontaktojn kaj subtenon en la nova lando. Sed kompreneble Esperanto en si mem ne sufiĉas. Migranto nepre devas lerni la nacian lingvon de la koncerna lando, por povi integriĝi en la socion.

Fine de la semajno oni publikigis la kongresan rezolucion. En la rezolucio oni notis, ke la gastiganta urbo Torino donas modelan ekzemplon por la integriĝo de migrantoj, kaj precipe rifuĝantoj, en la socion. Sed la kongresanoj konstatis kun zorgo, ke la nombro da rifuĝantoj en la mondo dum la pasinta jaro unuafoje superis 100 milionojn. Krome, pro la klimat-ŝanĝiĝo, pli kaj pli da homoj devos forlasi sian hejmon estonte.

Samtempe, la kongresanoj parolis pri la dezirindaj aspektoj de migrado. Efektive migrado estas la bazo por la evoluo de la homaro. Ĝi rezultigas pli riĉan kulturon kaj pli bon-statan socion en la landoj, kie migrantoj ekloĝas.

En la rezolucio, la kongresanoj alvokis al la ŝtatoj, kiuj ricevas rifuĝantojn. Tiuj ŝtatoj devus akcepti rifuĝantojn kaj doni al ili la necesan subtenon por starigi memstaran, liberan vivon. Krome necesas certigi, ke ili povu vivi sen lingva diskriminacio kaj sen ajna alia diskriminacio. La kongresanoj konstatis kun zorgo, ke la postuloj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo. Ili memorigis, ke homaj rajtoj estas universalaj rajtoj, kiuj validas por ĉiuj homoj tutmonde, ankaŭ por migrantoj.

La plena teksto de la rezolucio estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1118, de la 5-a de aŭgusto 2023.

Unua sperto ĉe Universala Kongreso
“Saluton! Ĉu eble vi estas survoje al Torino?” Jam en la flughaveno mi rimarkis kelkajn vojaĝantojn, kiuj havis verdan stelon fiksitan al la ĉemizo. Do mi kuraĝis alparoli ilin. “Saluton, jes,” ili respondis. “Ĉu ankaŭ vi vojaĝas al la UK?”

La UK: tio estas la Universala Kongreso pri kaj en Esperanto, kiu okazas ĉiujare en malsama lando, ekde la jaro 1905. La ĉi-jara UK estis la 108-a, sed por mi mem, nur la unua.

Antaŭ du jaroj kaj duono mi hazarde legis pri Esperanto kaj sci-vole komencis lerni ĝin. Nun mi sentis min preta renkontiĝi kun aliaj esperantistoj kaj komuniki kun ili per tiu “nova” lingvo!

Do mi jesis, kaj afabla interparolo kaj eĉ ia amikeco komenciĝis inter ni. Atinginte la flughavenon de Torino, ni kune veturis al la urbocentro per komuna taksio.

La kongreso okazis ĉefe en la Politeknika Universitato de Torino. Post mia alveno, mi atendis en vico por ricevi la kongresan sakon, kiu enhavis multajn utilajn informilojn kaj aliajn aferojn. Ankaŭ tie, atendante en la vico, mi babilis kun kongresanoj el multaj diversaj landoj. Kaj jam antaŭ ol la UK komenciĝis, mi sentis tiun viglan kaj amikan etoson.

En la korto de la universitato okazis la Movada Foiro. Dum tiu foiro multaj Esperanto-asocioj prezentis sin kaj donis informojn pri siaj agadoj. Ĉirkaŭpromenante, mi renkontis amikojn, kiujn mi ĝis tiam nur rete konis. Ni brakumis unu la alian kvazaŭ ni estus multjaraj amikoj!

La Movada Foiro en la korto de la Politekniko. Fotis: John Huang

La postan matenon okazis la oficiala malfermo de la UK, la Solena Inaŭguro. Tio okazis en grandega malnova konstruaĵo el la 19-a jarcento, kie en la pasinteco oni riparis fervojajn vagonojn, ĉar nur tie estis loko sufiĉe granda por enteni ĉiujn 1300 kongresanojn.

La publiko ĉe la Solena Inaŭguro.  Fotis: John Huang

Dum la posta semajno, la plejparto de la programeroj okazis en la universitato mem. La ĉefa temo de la kongreso estis “Enmigrado - konfluo de homaj valoroj”. Estis multaj interesaj prelegoj ne nur pri tio, sed pri la plej diversaj temoj. Krome okazis koncertoj kaj teatraĵoj, kaj ĉe la libroservo eblis aĉeti Esperant-lingvajn librojn. Estis ankaŭ lingvokursoj.

Dum la semajno oni povis partopreni en diversaj ekskursoj, ĉu piede, bicikle aŭ buse, por malkovri la vidindaĵojn de la urbo Torino kaj por viziti la belegan ĉirkaŭan regionon Piemonto.

Ankaŭ la vesperaj renkontiĝoj kaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj riĉigis la eventon; por mi ili estis granda plezuro kaj kondukis al novaj amikecoj.

Laŭ mi, la kongresa semajno tute ne sufiĉis por partopreni en ĉiuj interesaj programeroj. Kiam mi veturis hejmen, mi kunportis ne nur multajn belajn memorojn, sed ankaŭ grandan feliĉon kaj la sperton, ke per Esperanto facile eblas komuniki kaj amikiĝi kun homoj el la tuta mondo!

Gabriele Kiral

Esperanto uzata ĉe UN
Esperantistoj partoprenis en grava kunveno kun la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La reta kunveno okazis la 12-an de junio 2023, kun la temo Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo. Tiu speciala kunveno estis aranĝita de diversaj asocioj, kiuj interesiĝas pri multlingvismo. Partoprenis inter 120 kaj 150 homoj.

La ĉefa organizanto de la kunveno estis la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kies prezidanto kaj vicprezidanto estas la reprezentantoj de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, profesoroj Francis Hult kaj Humphrey Tonkin. Prof. Hult rolis kiel gvidanto de la kunveno.

La kunsido mem estis multlingva, kun samtempa interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). Krome, Universala Esperanto-Asocio aranĝis interpretadon en Esperanto, fare de Duncan Charters, István Ertl, Edmund Grimley Evans kaj Adrian Tanner.

Inter la parolantoj estis pluraj gravaj gvidantoj de diversaj oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ni jam menciis la prezidanton de la Ĝenerala Asembleo, s-ron Csaba Kőrösi. Estas menciinda ankaŭ la kontribuo de s-ro Movses Abelian, kiu, aldone al siaj aliaj funkcioj, rolas kiel Kunordiganto de Multlingvismo por UN.

Alparolis la kunvenon ankaŭ pluraj UN-ambasadoroj aŭ ties reprezentantoj: tiuj de Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanujo, Kanado, Kubo kaj Portugalujo, krom reprezentanto de asocio de francparolantaj landoj.

Pluraj parolantoj ĉe la kunsido estis esperantistoj, inkluzive de du eksaj prezidantoj de UEA, Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, kaj Hans Becklin nome de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ili faris siajn komentojn en Esperanto, dum aliaj parolantoj uzis la araban, anglan, francan, hispanan kaj rusan.

La kunveno reprezentas la plej fortan ĝisnunan utiligon de Esperanto en kunveno de gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj. Kune, la parolantoj diskutis la demandon pri fortigo de internacia kunlaboro pere de multlingvismo, faciligo de problemosolvado, kaj profundigo de interkompreniĝo trans diferencoj.

La uzo de multaj lingvoj estas tre grava por la laboro de UN. Tio ebligas atingi la celojn de UN kaj ankaŭ la apartan celon pri Daŭripova Evoluigo. La uzo de multaj lingvoj permesas diskutadon inter egaluloj kaj kreas inter ili solidarecon. Okupiĝi pri lingva diverseco en UN kaj ĝenerale en la mondo estas esenca agado, por ke ĉiu homo estu egale traktata.

Oni registris la kunvenon, kaj la filmo estos spektebla en la reto.

La israela kongreso en Tiberiado
Post la Universala Kongreso en Telavivo en la jaro 2000, israelaj esperantistoj komencis novan tradicion: Esperanto-semajnfinon. Ĉiujare oni renkontiĝis en malsama urbo dum du aŭ tri tagoj. La aranĝo iom post iom kreskis kaj populariĝis, kaj komencis alveni eksterlandaj gastoj.

Tiu aranĝo ekde 2008 nomiĝas Israela Esperanto-Kongreso. Por la eksterlandaj partoprenantoj oni komencis organizi antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn tra Israelo kaj Jordanio.

Ĉi-jare la 23-a Israela Kongreso daŭros tri tagojn (13-a ĝis 16-a de aprilo 2023), kaj okazos en la urbo Tiberiado, ĉe la Lago de Galileo. Kiel kutime, en la matenoj okazos ekskursoj, posttagmeze prelegoj, kaj vespere arta programo.

La programo estos tre riĉa: estos tri vesperaj koncertoj kun artistoj el eksterlando. Tiuj estos ukraina Esperanto-grupo, la konata verkisto Miĥaelo Bronŝtejn, kaj spektaklo de pupteatro kaj magio prezentata de Christoph Frank.

Dum la posttagmezoj okazos prelegoj kaj aliaj programeroj: estos laborgrupoj pri Eŭritmio kaj fabelaj rakontoj el Irlando. Prelegoj temos pri Ukrainujo, pri la serĉo de ekster-tera vivo, kaj pri la Bahaa kredo.

La ekskursa programo kondukos la kongresanojn laŭ la spuroj de Jesuo. Oni vizitos diversajn lokojn tradicie ligitajn kun la vivo de Jesuo, kaj esploros la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ la Lago de Galileo. Oni vizitos plurajn lokojn gravajn por kristanoj kaj judoj, kiel la hejmo de Petro, la antikva sinagogo en Kapernaŭmo, kaj la plej malnova sinagogo malkovrita en Magdala kaj malfermita al la publiko antaŭ nur kelkaj jaroj.

Dimanĉe oni vizitos la urbon Jeriko, la Mortan Maron, kaj Masada. Tiuj kongresanoj, kiuj restos por la ses-taga post-kongresa ekskurso, poste vojaĝos ankaŭ al Jordanio (al la dezerta natura rezervejo Wadi Rum kaj la mondfama Petra), antaŭ ol reveni en Israelon pasante tra Eilat kaj Jerusalemo, kaj reen al Telavivo.

Amri Wandel

La kongreso komenciĝos baldaŭ, sed ne estas tro malfrue por aliĝi! Vi trovos pli da informoj en la paĝaro de la kongreso.

Esperantistoj ekskursis en Nepalo
Esperantistoj de ĉiuj aĝoj ĉi-jare povis viziti mond-famajn lokojn en Nepalo, kaj samtempe kontribui al la progreso de la enlanda Esperanto-movado.

La 5-a Speciala Ekskurso de Nepala Esperanto-Asocio (NespA) okazis de la 26-a februaro ĝis la 8-a de marto 2023. Partoprenis la tutan programon entute dek ok esperantistoj, kaj simila nombro ĉeestis nur parte. La plejmulto de la partoprenantoj estis nepalanoj, sed ĉeestis ankaŭ unu persono el Kanado, du el Suda Koreio kaj kvar el Japanio.

En la unua vespero okazis formala akceptado de la ĉeestantoj, kiam salutis la gastojn la prezidantino de NespA, s-ino Indu Devi Thapaliya, kaj aliaj gravaj ĉeestantoj. Speciala gasto estis japana esperantisto Hori Yasuo, kiu deziris sukceson al la renkontiĝo. Parolis ankaŭ la 90-jara kaj ankoraŭ tre vigla partoprenanto s-ro Yamamoto Akiya. La okazo estis sufiĉe emocia, ĉar la plimulto el la nepalaj esperantistoj ne renkontis unu la alian vizaĝ-al-vizaĝe de post la komenco de la pandemio.

Dum la sekvaj tagoj la ĉeestantoj vizitis multajn belegajn kaj historiajn lokojn, inkluzive de la Katmandua valo, diversaj sanktejoj, la nacia parko Chitwan, turismaj urboj kaj aliaj. La ĉeestantoj ekskursis interalie per ĵipo kaj per boato, kaj vidis rinoceron de tre proksime en ties natura loĝloko.

La grupanoj tranoktis dum du noktoj en privataj domoj, tiel ke ili povis sperti vivmanieron malsaman al la propra: la manĝaĵojn, vestaĵojn kaj aliajn aspektojn de la vivo en nepalaj vilaĝoj en la suda parto de la lando. Ili ankaŭ vizitis montaran regionon, kie ili vidis la famajn montojn Machhapuchhare, Annapurna kaj Dhaulagiri.

La ekskursantoj vizitis la historian urbon Gorkha, kiu ludis gravan rolon en la fondiĝo de la moderna Nepalo. La palaco de Gorkha, kiu troviĝas je 1000 metroj super la mar-nivelo, estis konstruita en la 16-a jarcento. Tie naskiĝis la reĝo Prithvi Narayan Shah (1723–1775), kiu komencis la unuigon de la lando. Oni nun konsideras lin la Patro de la Nacio. De tie venas ankaŭ la mondfamaj Gurkaj soldatoj.

En la lasta vespero ĉiuj eksterlandaj gastoj esprimis kontentecon pri la vojaĝo, precipe ĉar ĝi estis planita por ke ankaŭ maljunuloj povu partopreni.

Bharat Kumar Ghimire

Esperantistoj ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj
Tri esperantistoj, Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller, ĉeestis en la 52-a kunsido de la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, kiel reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La ĉefa temo de la tago, la 10-a de marto 2023, estis:

La defioj kaj ŝancoj por certigi al infanoj plenajn rajtojn en la interreta medio: kiel eblos fortigi la leĝan kaj politikan situacion por protekti la rajtojn de infanoj ĉe Interreto.

Necesas defendi infanojn kaj gejunulojn kontraŭ pornografiaj retaj publikaĵoj kaj misuzoj, kiuj estas facile atingeblaj en la nuntempa mondo. Plej ofte iliaj gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ne povas kontroli, kion ili rigardas en la reto.

Diversaj krimuloj aktivas en la reto. Por tiuj homoj la ĉeesto de multaj infanoj donas ŝancon krei pornografiajn materialojn. Por la infanoj tio povas havi gravajn longe-daŭrajn sekvojn por ilia mensa sano.

Dum la kunsido, la ĉeestantoj atentigis, ke estas tre grave pli efike protekti gejunulojn kontraŭ tiaj krimaj misuzoj. La parolantoj estis reprezentantoj de ŝtatoj kaj de ne-ŝtataj organizaĵoj, ankaŭ infanoj kaj gejunuloj.

La ĉeestantoj alvokis, por ke estu rigoraj kontroloj kaj agoj kontraŭ tiaj krimuloj.

Ankaŭ la interretaj serviloj devus tre rapide enkonduki rigorajn kontrolojn kaj reguligojn de tiuj servoj. La celo estas protekti la junularon kontraŭ tiaj krimaj agoj, kiuj povas detrui vivojn.

Unu el la parolantoj menciis la neceson certigi ke la edukado de infanoj okazas en ties gepatra lingvo, interalie por ke ili pli bone komprenu la danĝerojn, kiujn ili povus renkonti en la reta mondo.

Post la kunsido la reprezentantoj de UEA informiĝis ĉe la oficejo de UN pri la novaj reguloj por partopreni en aliaj kunsidoj, precipe en tiuj rilataj al lingvaj rajtoj. Ĉar ili nun ricevis la ĉi-jaran enir-permesilon de UN en Ĝenevo, ili povos partopreni dum la tuta jaro en la programo de venontaj eventoj, kaj ankaŭ rajtos kontribui parole.

Alain Favre

Nicole Margot

Stefano Keller

Ĉu vi vizitos Esperantujon en 2023?
Post la sukcesa kongreso en Montrealo, la Universala Kongreso (UK) revenos al Eŭropo, la unuan fojon post la pandemio.

Post iom pli ol sep monatoj okazos en la bela nord-itala urbo, Torino, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi daŭros de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023. Kongresanoj povos ankaŭ partopreni en antaŭkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj. La organizantoj atendas multajn partoprenantojn kaj antaŭĝojas bonvenigi ilin.

Jam nun eblas aliĝi al la UK. Partoprenontoj, kiuj aliĝos ĝis la 31-a de decembro 2022, ĝuos la plej malaltajn kotizojn. Se vi estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio, la kotizoj estos eĉ pli malaltaj. La precizaj kostoj dependas de la lando en kiu vi loĝas, do kontrolu ilin en la retejo de UEA.

Laŭ la unuaj informiloj pri la kongreso, Torino estas “urbo, kiu vin surprizos”. Kial? Torino ne estas tiel bone konata kiel Romo, Florenco aŭ Venecio. Sed ĝi ja estas antikva urbo, la unua itala ĉefurbo, grava industria kaj komerca centro, riĉa je arto, historio kaj kulturo. En Torino troviĝas mondfamaj muzeoj, kaj krome ĝi estas itala ĉefurbo de aŭtoj, kin-arto, ĉokolado kaj kafo.

Sidejo de la Olimpiaj Vintraj Ludoj de 2006, la urbo tre aktive organizis ankaŭ aliajn internaciajn eventojn. Inter tiuj estis “Eŭropa kanto-festivalo” en 2022, grava teniso-konkurso, kaj internacia libro-kongreso.

Torino estis kaj estas centro de enmigrado. Tial ĝi estas plurkultura urbo, loko de varma akceptado, kie la ensociigo de novaj alvenintoj simbolas la fundamentajn homajn valorojn de malfermiteco kaj frateco. Ne estas surprize do, ke la 108-a UK havos la temon “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj”.

La kongresejo estos la internacie fama Torina Politeknika Universitato, kiu havas pli ol 160 jarojn da historio. Ĝi estas unu el la ĉefaj teknikaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 36 000 studentoj.

Sed estas multege pli da aferoj por malkovri en la urbo kaj regiono. Do, ne perdu tempon: aliĝu nun al la kongreso kaj antaŭĝoju viziti la “urbon, kiu vin surprizos”.

Maurizio Giacometto ('Rico')

La 3-a Virtuala Kongreso de UEA
Jam antaŭ la fino de ĉi tiu monato okazos la 3-a Virtuala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La Virtuala Kongreso (VK) okazos de la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022. Individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 rajtos aliĝi senpage ĝis la 18-a de novembro.

Se vi ne jam estas membro de UEA por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la Virtuala Kongreso por ĝui la senpagan aliĝon. Sed rapidu! Ne restas multe da tempo!

Samtempe kun la VK de UEA, okazos ankaŭ Retoso 2022, la reta kunveno de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La VK kaj Retoso okazas kune, tiel ke la aliĝintoj povos senbare ĝui la programojn de ambaŭ eventoj.

La 3-a VK sekvas la du sukcesajn Virtualajn Kongresojn de UEA en 2020 kaj 2021. Se ankaŭ la 3-a VK sukcesos, tio eble fariĝos konstanta aranĝo, suplemente al la ĉiujara Universala Kongreso.

La 3-a VK traktos denove la temon de la 107-a Universala Kongreso (UK), okazinta en Montrealo:  "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. Kial okazigi la VK-n tiel proksime al la jar-fino? Unu el la celoj estas doni al la temo de la UK pli da atento ankaŭ poste dum la jaro. Tial la 3-a VK donos specialan atenton al indiĝenaj lingvoj, kun prelegoj kaj kursetoj.

Samtempe dum la VK eblos rerigardi al la gravaj okazaĵoj de la jaro. En 2022 estis interalie la 135-jariĝo de Hector Hodler, la fondinto de UEA; la 100-jariĝo de la Esperanta radio; la 80-jariĝo de la morto de Lidia (Lidja) Zamenhof, la filino de Zamenhof; kaj la 70-jariĝo de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Aldone al tiuj rememoroj estos ankaŭ riĉa scienca, faka kaj kultura programo, kun spaco por eldonistoj, verkistoj kaj artistoj.

Krom rigardo al la aktuala jaro, la VK ankaŭ estos loko por prezenti novaĵojn. Oni montros la laborprogresojn pri la 108-a UK en Torino en 2023 kaj pri ĝiaj diversaj programeroj: interalie pri la kultura programo, konferenco pri Esperantaj studoj (Esperantologio), scienca programo ktp. Okazos ankaŭ la virtuala Movada Foiro, kiam la naciaj Esperanto-asocioj, fakaj asocioj kaj la komisionoj de UEA prezentos sian agadon. Ankaŭ Retoso 2022 proponos riĉan programon allogan al gejunuloj de ĉiuj aĝoj.

Aliĝu tuj al la 3-a VK kaj Retoso 2022! La aliĝo estas senpaga por individuaj membroj de UEA kaj TEJO en 2022 (por tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 18-a de novembro). Se vi ankoraŭ ne estas individua membro por 2022, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK por ĝui la senpagan aliĝon.

Okazigi virtualan kongreson havas kostojn, do donacoj estos bonvenaj. Ĉiu, kiu donacos almenaŭ 50 eŭrojn, aperos kiel Subtenanto de VK. Ni atendas vian aliĝon!

Arkones: Artaj Konfrontoj en Esperanto
Fine de septembro 2022, post du-jara paŭzo, denove okazis en Poznano, Pollando, ARKONES  - ARtaj KONfrontoj en ESperanto, unu el la plej konataj eventoj pri Esperanto-kulturo.

Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo, jam okazanta ekde 1980. La unuaj Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis en Poznano inter la 16-a kaj 19-a de oktobro 1980. Iama ĉefa organizanto estis Paweł Janowczyk. Jam de kelkaj jaroj kunorganizas kaj nun ĉeforganizas la renkontiĝon Tobiasz Kaźmierski.

Partoprenis la ĉi-jaran Arkones ĉirkaŭ cent homoj el dek ses landoj de Eŭropo, Nord-Ameriko, Sud-Ameriko kaj Azio.

La programo konsistis el prelegoj, diskut-rondoj, koncertoj kaj aliaj diversaj programeroj kiel la tradicia festa vespero, prezento de novaj libroj, libroservo kaj artaj ekspozicioj.

Dum la du tagoj la ĉefaj programeroj estis prelegoj, faritaj de esperantistoj el multaj partoj de Eŭropo kaj la tuta mondo pri diversaj temoj kiel tradukado, Esperanto-radio, literaturo, filozofio, teatro kaj aliaj. Multajn el la programeroj proponis ankaŭ la studentoj de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, kies jarkomenca studsemajno okazis tuj antaŭ Arkones 2022.

Tamen, ne temis nur pri prelegoj kaj diskut-rondoj. Ankaŭ muziko, dancado kaj koncertoj havis kernan rolon, precipe dum la vesperoj. Aparte gravan rolon ludis la programeroj alportitaj de ukrainoj kiel la danc-ensemblo Ĉeremŝina kaj la kantistino Oksana Kovalivska. Ili kortuŝe dancis kaj kantis popolkantojn de tiu nuntempe suferanta lando.

Aliajn popularajn kaj ĝojigajn koncertojn proponis Benoit Stasiaczyk, Anjo Amika kaj Suzana Kornicka.

Laŭ la konstantaj ridetoj videblaj sur la vizaĝoj de ĉiuj, la multaj brakumoj kaj laŭtaj aplaŭdoj dum la tuta semajnfino, ĉiuj ĝuis la revenon de Arkones post du-jara paŭzo, kaj antaŭĝuas Arkones 2023!

Maurizio Giacometto ('Rico')

Somero en nia Esperanta kastelo Grezijono
La esperantista komunumo posedas kastelon en Francio, ĉu vi sciis tion?

Ĉi-jare, ni festis nian 70-an datrevenon. Jes ja, esperantistoj aĉetis la kastelon Grezijono (Grésillon) en 1952. Tiu kastelo situas en la franca urbeto Baugé-en-Anjou. La kastelo estis konstruita pli frue, en 1882.

Baugé-en-Anjou situas apud la vizitinda urbo Angers, en la regiono de la famaj kasteloj de la riverego Luaro (Loire).

Dum la ĵus pasinta somero ni okazigis du studperiodojn en Grezijono.

Nia unua studperiodo okazis en julio. Venis homoj, kiuj jam flue parolas Esperanton, kaj ankaŭ homoj, kiuj tute ne parolis la lingvon. Tiu studperiodo nomiĝis Maratona kurso kaj daŭris dek tagojn. La kursoj okazis matene kaj post ripozo oni daŭrigis la studadon ankaŭ posttagmeze.

Ni ekskursis unu fojon dum tuta tago por viziti du lokojn en la regiono Luaro. Ni vizitis la belegan kastelon Azay-le-Rideau, kaj ankaŭ subteran muzeon, kie oni kreskigas fungojn. La fungoj kreskas en subteraj kavernoj, kie en la pasinteco oni elfosis blankajn ŝtonojn por konstrui kastelojn kiel tiu ĉi:

La kastelo Azay-le-Rideau

Je la fino de la studperiodo, ni okazigis sesion de ekzamenoj organizitaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) laŭ tri niveloj.

Tute certe, ĉiuj partoprenantoj plibonigis sian paroladon pro la kursoj kaj pro la uzado de Esperanto tuttage, eble eĉ dum sonĝoj nokte!

Poste, en aŭgusto, okazis nia kutima Festa semajno. La infanoj sentis sin kvazaŭ en paradizo en la parko kaj arbaro de la kastelo. Nicky Janssen okupis ilin per manlaborado. Bert Schumann proponis naĝi en lagoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj estis ankaŭ aliaj agadoj.

Jen la du ĉefaj someraj renkontiĝoj, kiujn vi povos partopreni ankaŭ la venontan jaron en  2023!

Jannick Huet Schumann

La 89-a Itala Kongreso de Esperanto
La italaj Esperanto-kongresoj estas konataj pro siaj altnivelaj programoj. Ĉi-jare la kongreso okazis en la historia urbo Breŝo (Brescia) en norda Italio, de la 20-a ĝis 27-a de aŭgusto.

Al la kongreso aliĝis pli ol 200 geesperantistoj, kvankam ne ĉiuj povis veni. Teresa Pomorska el Pollando venigis grupon de 27 lernantoj, kiuj entuziasme partoprenis en la Esperanto-kurso gvidata de Mian Salam Shany, pakistanano loĝanta en Italio. La progresantojn instruis Marc Giraud el Francio. Estis ankaŭ kurso de la itala lingvo.

La temo de la ĉi-jara kongreso estis "Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemel-urbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo". Tial okazis pluraj kunvenoj kaj prelegoj pri ĝemelaj urboj, sed estis ankaŭ du seminarioj, kiuj daŭris dum la tuta semajno. Javier Alcalde el Hispanio gvidis seminarion pri "Nunaj konfliktoj en Mediteraneo", kaj Debora Rossetti gvidis seminarion pri sociaj retejoj.

Pri nia aranĝo interesiĝis ĵurnalistoj. Venis televid-teamo, okazis intervjuoj, kaj aperis artikoloj en loka ĵurnalo.

Riĉ-enhavaj estis ĉiuj vesperaj programeroj. Ni ĝuis koncertojn de jOmO, Kimo, Nissim kaj Raggi en subĉiela korto de mezepoka palaco, kie ankaŭ loĝantoj de la urbo povis spekti ilin. Kadre de tiu Festivalo de Esperantista Kulturo estis ankaŭ ital-lingva teatraĵo kun la titolo Doktoro Esperanto, verkita kaj prezentita de Mario Migliucci.

En la programo ne mankis tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj al la belegaj urboj kaj lagoj de la regiono. Dum duontaga ekskurso oni ankaŭ povis gustumi vinojn en Franciacorta, regiono fama pro vinproduktado.

Venontjare ne okazos itala kongreso, ĉar anstataŭe la italaj esperantistoj organizos la 108-an Universalan Kongreson de Esperanto en Torino. Vi ĉiuj estas jam nun invitataj partopreni la Universalan Kongreson en tiu impona urbo.

Liba Gabalda