Salti al enhavo

Ĉu vi vizitos Esperantujon en 2023?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Post la sukcesa kongreso en Montrealo, la Universala Kongreso (UK) revenos al Eŭropo, la unuan fojon post la pandemio.

Post iom pli ol sep monatoj okazos en la bela nord-itala urbo, Torino, la 108-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi daŭros de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023. Kongresanoj povos ankaŭ partopreni en antaŭkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj. La organizantoj atendas multajn partoprenantojn kaj antaŭĝojas bonvenigi ilin.

Jam nun eblas aliĝi al la UK. Partoprenontoj, kiuj aliĝos ĝis la 31-a de decembro 2022, ĝuos la plej malaltajn kotizojn. Se vi estas individua membro de Universala Esperanto-Asocio, la kotizoj estos eĉ pli malaltaj. La precizaj kostoj dependas de la lando en kiu vi loĝas, do kontrolu ilin en la retejo de UEA.

Laŭ la unuaj informiloj pri la kongreso, Torino estas “urbo, kiu vin surprizos”. Kial? Torino ne estas tiel bone konata kiel Romo, Florenco aŭ Venecio. Sed ĝi ja estas antikva urbo, la unua itala ĉefurbo, grava industria kaj komerca centro, riĉa je arto, historio kaj kulturo. En Torino troviĝas mondfamaj muzeoj, kaj krome ĝi estas itala ĉefurbo de aŭtoj, kin-arto, ĉokolado kaj kafo.

Sidejo de la Olimpiaj Vintraj Ludoj de 2006, la urbo tre aktive organizis ankaŭ aliajn internaciajn eventojn. Inter tiuj estis “Eŭropa kanto-festivalo” en 2022, grava teniso-konkurso, kaj internacia libro-kongreso.

Torino estis kaj estas centro de enmigrado. Tial ĝi estas plurkultura urbo, loko de varma akceptado, kie la ensociigo de novaj alvenintoj simbolas la fundamentajn homajn valorojn de malfermiteco kaj frateco. Ne estas surprize do, ke la 108-a UK havos la temon “Enmigrado: kunfluo de homaj valoroj”.

La kongresejo estos la internacie fama Torina Politeknika Universitato, kiu havas pli ol 160 jarojn da historio. Ĝi estas unu el la ĉefaj teknikaj universitatoj en Eŭropo, kun ĉirkaŭ 36 000 studentoj.

Sed estas multege pli da aferoj por malkovri en la urbo kaj regiono. Do, ne perdu tempon: aliĝu nun al la kongreso kaj antaŭĝoju viziti la “urbon, kiu vin surprizos”.

Maurizio Giacometto ('Rico')

  • Ŝati 2
  • Ami 3

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • antikva: malnovega.
  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • ĉokolado: tre bongusta dolĉaĵo, plej ofte brun-kolora.

chocolate-183543_1280.thumb.jpg.1d53ec7ed9e6cbc08ceba65b3fa5a400.jpg

  • dependi: esti sekvo de (iu situacio).
  • en-migri: vojaĝi de unu loko al alia por tie restadi kaj tie ekloĝi kaj labori.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekzemple pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • olimpia: rilata al la moderna aro de internaciaj sport-konkursoj okazantaj aŭ somere aŭ vintre ĉiun duan jaron; la nomo devenas de la urbo Olimpio, en Grekujo, kie en la pasinteco okazis famaj ludoj.

sochi-2014-262145_1280.thumb.jpg.a3ef168375c50a548af00e99fad989a4.jpg

  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • politekniko: plej supera teknika lernejo.
  • simboli: elvoki aŭ prezenti ion alian (ekzemple la signo $ simbolas monon).
  • surprizi: mirigi per subita kaj neatendita okazaĵo.
  • teniso: sporto en kiu oni ĵetas pilkon per batilo (rakedo) trans reton.

tennis-2557074_1280.thumb.jpg.089225aeac74f180067640a416b224d2.jpg




 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.