Salti al enhavo

Zorba la greko
kun Esperantaj subtekstoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Nikos Kazantzakis (1883-1957) estis greka verkisto el la insulo Kreto. Oni konsideras lin la grandulo de la moderna greka literaturo, kaj li estis proponita naŭ fojojn por la premio Nobel.

Inter liaj romanoj estas Zorba la greko (ĝia originala nomo estis La vivo kaj tempoj de Aleksis Zorbas, 1946), Kristo rekrucumita, kaj La lasta tento de Kristo. Li ankaŭ verkis teatraĵojn, vojaĝlibrojn, memoraĵojn kaj filozofiajn verkojn. Li famiĝis mondvaste pro la kinofilmoj Zorba la greko (1964) kaj La lasta tento de Kristo (1988).

Li tradukis gravajn verkojn en la modernan grekan. Inter tiuj estis La dia komedio de Dante, Tiel parolis Zaratustra de la filozofo Nietzsche, Pri la origino de la specioj de Darwin, kaj la epopeoj Iliado kaj Odiseado. Li elektis verki en komun-uza greka lingvaĵo por kapti la spiriton de la homoj, kaj por ke ordinaraj legantoj povu ĝui liajn verkojn. 

Kazantzakis restadis en multaj landoj, interalie en Francio, Germanio, Italio, Ĉeĥoslovakio, Rusio, Hispanio, Kipro, Egiptio, Ĉinio, kaj Japanio. Tiel li kontaktiĝis kun malsamaj filozofioj, idearoj, vivomanieroj kaj homoj, kiuj ĉiuj influis lin kaj liajn verkojn.

Li kredis, ke nur socialismo povos doni justan solvon al la nepre solvendaj problemoj de nia tempo. Tamen kiel junulo li profunde interesiĝis ankaŭ pri spiritaj aferoj kaj pri la vivo de la sanktuloj. Li daŭre serĉis la veron en religio, kaj spiriteco estis centra en multaj el liaj verkoj. 

En siaj romanoj La lasta tento de Kristo kaj Kristo rekrucumita, li prezentis siajn dubojn pri la kristanaj moraloj kaj valoroj. Li neniam diris, ke li estas nekredanto, sed pro lia publika kritikado de la plej bazaj kristanaj valoroj, multaj grekaj pastroj volis forigi lin el la kristana komunumo.

Li respondis: "Vi donis al mi malbenon, sanktaj patroj, mi donas al vi benon; via konscienco estu tiel pura, kiel la mia, kaj vi estu same moralaj kaj religiaj, kiel mi".

Sur lia tomboŝtono oni legas: "Mi esperas nenion. Mi timas nenion. Mi estas libera."

La fama filmo Zorba la greko (1964) montras grek-devenan junulon, kiu vizitas la insulon Kreto, kie li renkontas la brueman lokan kamparanon kaj muzikiston Aleksis Zorba (Anthony Quinn). Turka esperantisto Pomo Tufah tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kaj nun prezentas ĝin al la Esperanta mondo.  Atendu anoncon de pliaj filmoj kun subtekstoj de li.

image.png.3fbd697982dc6eb658e8bd10c2414d27.png

Vasil Kadifeli
 

  • Ŝati 2
  • Ami 2
  • Dankon 1

Vasil Kadifeli estas turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.


  • beno: al-voko al Dio, por ke li bone traktu iun.
  • de-veno: la loko aŭ situacio de kie oni venis.
  • epopeo: grandega verko, ofte poezia, kiu montras la historion kaj spertojn de iu popolo aŭ fama homo. 
  • filozofio: la studo de ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple rilate al ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo. filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • kamparano: homo, kiu ne loĝas en urbo, kaj vivas prizorgante la kampojn.

1384746640_Grekajkamparanojpubl..jpg.3254f51202ab214789680c52f0ec067b.jpg

  • komedio: amuza teatraĵo aŭ alia verko.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj.
  • konscienco: scio, kiun oni havas, pri la boneco aŭ malboneco de la propraj agoj.
  • kristano: membro de la religio, kiu sekvas la instruojn de Jesuo Kristo.
  • kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • krucumi: fiksi homon al kruco por puni aŭ mortigi; aŭ por rememori la morton de Kristo en religia okazo.

1510525782_Krucumipx..jpg.437c6aeda9527695d6aeae9fbddc6e20.jpg

  • morala: aganta laŭ reguloj, kiujn oni mem konsideras bonaj. moralo: instruo aŭ reguloj por difini la diferencon inter bono kaj malbono. 
  • origino: ekesto, komenciĝo, naskiĝo, ekevoluo.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.

96046115_Pastrowkp..jpg.9d7d0a9dd98318c4589f8078d4ac7a38.jpg          Foto: Wikipedia/PadreRenzo BY-SA 4.0

  • socialismo: politika sistemo laŭ kiu la regantoj devus gvidi sociajn aferojn kaj precipe la ekonomion por la komuna bono.
  • specio: aparta klaso de plantoj aŭ bestoj.
  • tento: logo al malbona ago.
  • tombo: fosaĵo en la tero aŭ fermita dometo, en kiun oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita ĉe tia loko.

895057597_Tombopx..jpg.13662d086f08781a25c4e547a140bce8.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pro la ligilo. Oni trovos la filmon, se oni alklakos la ligilon en la lasta alineo de la artikolo. Estas skribite:  "Turka esperantisto Pomo Tufah tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kaj nun prezentas ĝin al la Esperanta mondo.  Atendu anoncon de pliaj filmoj kun subtekstoj de li."

Se vi alklakos la vortojn "prezentas ĝin al la Esperanta mondo" (en la artikolo), vi venos al la filmo.

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.