Salti al enhavo

Verda Majo


 Diskonigi

Hasegawa Teru kaj Ŝanhajo en la 1940-aj jaroj

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Marko Naoki LINS.

La japanan esperantistinon HASEGAWA Teru (Verda Majo), 長谷川 テル (1912-1947), la naciistaj regantoj de Japanio konsideris perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Post ŝia morto la ĉina registaro dum multaj jaroj silentis pri ŝi, malgraŭ la forta subteno, kiun ŝi donis al la rezisto de la ĉinoj kontraŭ la japanaj invadantoj per artikoloj en Esperanto kaj per radio-elsendoj en la japana.

Naskiĝinte la 7-an de marto 1912 en la gubernio Yamanashi, ŝi en 1929 ekstudis en la Virina Altlernejo de Nara. Pro siaj maldekstraj opinioj ŝi en septembro 1932 estis portempe arestita kaj fine forigita el la altlernejo.

En somero 1931 Teru komencis lerni Esperanton, per kiu ŝi ligis kontakton unue kun maldekstraj literatur-amantoj en Japanio, poste ankaŭ kun ĉinaj esperantistoj. En 1935 ŝi kontribuis al la ŝanhaja revuo La Mondo per artikolo pri la stato de la virina movado, precipe la subpremo de virinoj en la japana socio. 

Pro ilia komuna interesiĝo pri Esperanto kaj literaturo ŝi ekkonis Liu Ren, ĉinan studenton en Tokio. La du geedziĝis en aŭtuno 1936 – sekrete, ĉar Teru timis la malaprobon de siaj gepatroj.

Liu Ren reiris al Ĉinio en marto 1937, kaj Teru sekvis lin en aprilo al Ŝanhajo. La urbo nelonge poste estis atakita de la japana armeo. Teru tuj decidis subteni la viktimojn de la invado. Verkante en Esperanto ŝi ne nur aprobis la “justan reziston” de la ĉinoj, sed ankaŭ klopodis instrui al siaj “japanaj fratoj”, ke ilia malamiko ne estas la ĉina popolo, sed la japana imperiismo. En radio-elsendoj ŝi fortege atakis la propran, japanan registaron. En japanaj gazetoj ŝi pro tio estis atakata kiel “dolĉ-voĉa naci-perfidulino”.

Pro la milito Teru kaj ŝia edzo devis plurfoje ŝanĝi sian loĝlokon, ĉiam per la helpo de esperantistoj. Uzante la plumnomon Verda Majo, ŝi regule verkis artikolojn por la revuo Heroldo de Ĉinio. Ĉe la sama eldonejo aperis ankaŭ ŝia traduko de la kontraŭmilitisma romano Vivantaj soldatoj de Ishikawa Tatsuzō, kaj ŝia aŭtobiografio En Ĉinio batalanta (1945).

La familio, kun intertempe du infanoj, ekloĝis en Jiamusi, Manĉurio, la hejmlando de Liu Ren. Kiam la tria ido estis naskota, Teru eksciis, ke kiam Liu edziĝis kun ŝi, li jam havis ĉinan edzinon. Ŝi ne plu deziris naski. Sekve de abortigo ŝi malsaniĝis, kaj mortis la 10-an de januaro 1947. Tri monatojn poste mortis pro malsano ankaŭ Liu Ren.

En la postmilita Japanio, esperantistoj tuj komencis teni viva la memoron pri Verda Majo. Iom post iom preskaŭ ĉiuj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan; aperis pluraj japanlingvaj libroj pri la vivo de Hasegawa Teru.

En 1979 la revuo El Popola Ĉinio komencis aperigi artikolojn pri ŝi, kaj en aŭgusto de tiu jaro ŝiaj filo kaj filino vizitis Japanion. Filmo komune produktita de japanoj kaj ĉinoj, kun la titolo La sopiranta stelo, prezentis ŝian vivon. Ĝi estis montrita en la japana televido en 1980, poste ankaŭ en Ĉinio.

En 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino publikigis la 500-paĝan kolekton Verkoj de Verda Majo. La postan jaron la geedzoj estis enterigitaj en la “tombejo de martiroj” en Jiamusi. Sur la tomboŝtono aperis la vortoj “Batalanto por internaciismo Verda Majo”. En 1983 aperis ĉinlingva memorlibro pri ŝi.

Ulrich Lins
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1
  • Dankon 2

Ulrich Lins estas germana historiisto. Li verkis la libron La danĝera lingvo, kiu temas pri persekutoj kontraŭ Esperanto precipe en Germanujo kaj Sovetunio.


  • abortigo: forigo de ido antaŭ ol ĝi naskiĝos.
  • aprobi: diri, ke la faroj aŭ diraĵoj de alia homo aŭ grupo, estas bonaj.
  • aresti: kapti homon, kiu (supozeble) agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo. 

446675147_Arestipx..png.36a9a6e08554f2a089324d7f8d409131.png

  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

466148002_Armeopx.jpg.4791a8d06459cd79818cd6ed712f0b07.jpg

  • aŭtobiografio: priskribo de la vivo de iu persono, verkita de tiu persono mem.
  • eldonejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • el-sendo: programo dissendata per radio, televido aŭ Interreto.
  • enterigi: meti en la teron.
  • gubernio: unu el la 47 regionoj en Japanujo.
  • heroldo: homo kun la tasko anonci gravajn informojn kaj novaĵojn; vorto ofte uzata kiel nomo de gazeto.
  • imperiismo: agado de ŝtato kun la celo vastiĝi kaj regi super aliaj malpli fortaj ŝtatoj.
  • invadanto: homo aŭ grupo de homoj, kiu per-forte eniras alian landon kun la celo transpreni ĝin por la propra ŝtato.
  • malaprobo: opinio, ke tio farita aŭ dirita de alia homo, estas malbona kaj nefarinda.
  • martiro: homo, kiu spertas morton aŭ terurajn suferojn pro siaj idealoj aŭ sia religio.
  • perfidulo: homo, kiu donas informojn al la malamikoj de la propra grupo aŭ ŝtato.
  • plum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • rezisto: kontraŭstaro kontraŭ ekstera forto. 
  • sekrete: restante kaŝita, por ke neniu sciu pri ĝi, aŭ nur malmultaj elektitaj personoj.
  • sopiri: forte redeziri ion perditan; suferi kaj malĝoji pro iu forta deziro. 
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • tombejo: loko kie mortintoj estas enterigitaj.

775785889_Tombejopx..jpg.231c27c742ad56ce51654ce1234dd4b7.jpg

  • viktimo: persono suferanta aŭ mortinta pro iu okazaĵo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Eble ne ĉiuj legantoj komprenas la esprimon "inter citiloj", kiun la voĉleganto aldonis dum la laŭtlegado. Citiloj estas tiuj malgrandaj signetoj: " ". Do, kiam la leganto legis esprimon kun citiloj, li aldonis la vortojn "inter citiloj".

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.