Salti al enhavo

Teo Jung, la esperantisto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ĉiuj scias, ke kruela ideologio – la naziismo – regis en Germanio dum la jaroj 1933-1945 de la pasinta jarcento. Ĝi kaŭzis grandajn suferojn kaj persekutojn en tuta Eŭropo, kaj kondukis al la Dua Mondmilito kun dekoj da milionoj da mortintoj. Tamen, nekredeble, preskaŭ la tuta loĝantaro de la lando akceptis tiun teruran ideologion: nur kelkaj memstaraj personoj kuraĝis kontraŭstari ĝin. Unu el ili estis Teo Jung.

Dum tiu periodo, Teo Jung (1892-1986) estris en la germana urbo Kolonjo malgrandan presejon, kie li eldonadis la gazeton Heroldo de Esperanto. Li mem fondis tiun gazeton en 1920, kaj ĝi fariĝis la plej legata tutmonda periodaĵo en la internacia lingvo. Krome, li aperigis gravajn literaturajn librojn, originale aŭ traduke en Esperanto, kreis kaj gvidis lokajn Esperanto-societojn, kaj instruis la lingvon. Por Teo Jung, Esperanto estis plej efika rimedo por krei interhoman fratecon kaj pacon.

Ĉio fluis senprobleme en lia vivo, ĝis la nazioj akiris la povon: ili unue atakis la pacan internaciismon de Esperanto, poste en 1935 entute malpermesis ĝin. Iun tagon du homoj en la uniformo de Gestapo, la tre timata sekreta polico, eniris la presejon de Teo Jung kaj ordonis al li tuj ĉesi okupiĝi pri Esperanto. Li ne perdis tempon, sed rapide pakis kelkajn havaĵojn; la postan tagon li sidis kun sia edzino en vagonaro direkte al Nederlando, kie Esperanto estis libera.

Teo Jung komencis novan vivon en Nederlando, kie li denove eldonis sian gazeton. Bedaŭrinde, baldaŭ la germana armeo invadis la pacan Nederlandon kaj ankaŭ tie persekutis Esperanton. Teo Jung jam la duan fojon ĉion perdis. Li kaj lia familio vivis ĝis la fino de la milito en premaj kondiĉoj.

Kiam finfine revenis la paco, Teo Jung rajtis reveni al Kolonjo por tie la trian fojon rekomenci sian vivon, sed li preferis resti en sia nova lando por tie denove eklabori por Esperanto. Pli vigle ol antaŭe refloris la gazeto kaj la eldonado de libroj en la internacia lingvo. Li plu aktivis por Esperanto, vizitante ĉiujn Universalajn Kongresojn. La gazeto ĉiam apogis la ĉefan asocion Universala Esperanto-Asocio, precipe kiam ĝi prezentis petskribon pri Esperanto al la Unuiĝintaj Nacioj. (Pli da informoj pri la petskribo aperas en la artikolo “La heroo de Montevideo”.) Per fajraj artikoloj li defendis UEA, kiam ĝi estis fuŝe akuzata dum la periodo de McCarthy en Usono.

Antaŭ ol emeritiĝi, en 1961, li transdonis la gazeton Heroldo al nova eldonantino, Ada Fighiera-Sikorska, kiu daŭrigis lian laboron dum pliaj 34 jaroj. Entute, de 1920 ĝis 1961, malgraŭ la persekutoj kaj interrompoj de la milito, aperis ĉirkaŭ mil numeroj de Heroldo de Esperanto redaktitaj de Teo Jung.

Gian Carlo Fighiera
 

  • Ŝati 4
  • Dankon 1

Gian Carlo Fighiera,  italo, esperantisto de 1947, dumviva kaj honora membro de UEA, iama Konstanta Kongresa Sekretario, fondis la Infanajn Kongresetojn, kaj aperigis plurajn artikolojn kaj eseojn pri la strategio de Esperanto. Dum 34 jaroj li estris la societon, kiu eldonis la gazeton Heroldo de Esperanto aldone al multaj aliaj verkoj. Lia edzino estis Ada Sikorska, kiu redaktis Heroldon post emeritiĝo de Teo Jung.


  • akuzi: diri, ke iu kulpas pri io.
  • apogi: helpi kaj kunlabori por plifortigi la situacion de iu aŭ io.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • emeritiĝi: forlasi sian laboron, plej ofte pro maljuneco.
  • heroldo: homo kun la tasko anonci gravajn informojn kaj novaĵojn; tiu vorto estas ofte uzata en la nomoj de gazetoj.
  • ideologio: idearo.
  • invadi: per-forte eniri alian landon kun la celo regi ĝin.
  • mem-stara: staranta, aganta, pensanta, vivanta per si mem, sen helpo de aliaj.
  • naziismo: la ideoj kaj opinioj de la politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945, proponitaj de ĝia estro Adolf Hitler.
  • periodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperadas laŭ regulaj periodoj.
  • persekuto: konstanta kruela mistraktado.
  • pet-skribo: dokumento kun iu peto, subskribita de multaj membroj de la publiko.
  • sekreta: restanta kaŝita, por ke neniu sciu pri ĝi, aŭ nur malmultaj elektitaj personoj.
  • uniformo: vesto portata de ĉiuj membroj de la sama grupo, ekzemple soldatoj, lernejanoj aŭ simile.

823501802_Uniformopx..jpg.56f48a57dfc2a3df731a046a9ab49f41.jpg

  • vagonaro: fer-voja veturilo.

720350128_Vagonaropx..jpg.b2016ca13d32bb12b213da07ef400a09.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La naziistoj ricevis(!) la potencon rekte el la mano de Federacia Prezidento de Germana Regno. Antaŭe la plej potencaj kaj plej riĉaj posedantoj de Germanaj entreprenoj kaj de bankoj kaj ankaŭ decidaj rondoj de la Germana armeo postulis tion al la prezidento. Ili premis lin kaj homojn en lia ĉirkaŭaĵo, eĉ familianon de la prezidento.

La naziistoj ricevis vastan financan subtenon el Germanujo kaj aliaj landoj, sed apenaŭ de iuj ordinaruloj, sed de riĉuloj.

Tiuj ĉi subtenanton de la naziistoj certe ne multe suferis, male multaj el ili gajnis eksterordinare altan profiton kaj ricevis krome entreprenojn ekzemple de Judoj.

Jes, multaj Germanoj bonvenigis kelkajn flankojn de la naziisma politiko sen vere kompreni la flankojn krimajn. Sed ankaŭ Aŭstrianoj amase aplaŭdis, kiam la naziistoj okupis Aŭstrujon. La Germanoj kaj Aŭstroj estis cerbe lavitaj per la gazetaro, kiel ni spertis tion antaŭ kelkaj monatoj pri Covid-19; la plej multaj ĵurnalistoj nur papagis la propagandon de la registaroj.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.