
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Terry Page.
William Thomas Stead (1849-1912) estis homo vaste respektata pro siaj brilaj kapabloj, varmega spirito kaj senlaca preteco servadi aliajn homojn. Tion certe opiniis, kaj publike diris (sed en la angla lingvo) la donacintoj de memor-tabulo, kiun oni fiksis al muro apud la rivero Tamizo en Londono.
Luke McKernan - W.T. Stead, CC BY-SA 2.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=79179740
Nu, kiaj “kapabloj”? Kiuj “donacintoj”? Kaj kial “apud Tamizo”? Por respondi tiujn demandojn necesas scii, ke Stead estis, laŭ profesio, frua esplor-raportisto pri sociaj problemoj, kaj ke li redaktadis kaj mem posedis sukcesajn gazetojn. La donacintoj estis sam-profesiuloj, kiuj post la morto de Stead ne volis permesi, ke oni lin tute forgesu. La memor-tabulon oni lokis tie, kie Tamizo fluas preter Fleet Street. Tiu strato estis tiutempe hejmo de la plej gravaj gazet-eldonejoj.
Stead ne nur esploris kaj raportis farojn misajn aŭ fiajn, sed ankaŭ aktive kampanjis kontraŭ ili. Unu el la fi-agoj, kiujn li esploris, estis “vendado” de junaj filoj aŭ filinoj fare de malriĉaj gepatroj. Riĉa “aĉetinto” tiel ekposedis infanon kiel sklavon, kiun li povis laŭvole misuzi, fizike kaj sekse. Stead mem aĉetis knabinon 13-jaraĝan, filinon de malriĉa kamentubisto. Lia celo neniel estis ŝin mistrakti, sed nur pruvi al gazet-legantoj, ke tiaj aferoj ja okazadas. Kvankam lia intenco estis bona, oni procesis kontraŭ Stead, kaj li devis pasigi tri monatojn en malliberejo.
Mankas tamen sur la memor-tabulo jena grava informo pri William Stead: ke li, en la komenco de la dudeka jarcento, eksciis pri Esperanto, entuziasmiĝis pri ĝi, kaj poste raportadis pri la lingvo kaj ĝia kreskanta movado per siaj propraj gazetoj.
Stead estis unu el la pasaĝeroj sur la fama ŝipego Titanic, kiu pereis en la jaro 1912, pro trafo kontraŭ glaci-monto. Aliaj pasaĝeroj raportis poste, ke li agis tre kuraĝe, helpante virinojn kaj infanojn eniri la savboatojn. Li ankaŭ donis sian sav-jakon al alia pasaĝero. Finfine li mem dronis.
En januaro de la jaro 2012, cent jarojn post la pereo de Titanic, kunvenis apud la memor-tabulo pri Stead kelk-deko da nuntempaj gazetistoj. Tie ili publike montris respekton por sia kolego antaŭlonge droninta, kaj poste en trinkejo ili tostis lian memoron. Partoprenis ankaŭ kelkaj invititoj, inter ili tri membroj de Londona Esperanto-Klubo (LEK), kiun Stead kunfondis en la jaro 1903. Li ne nur fondis la klubon, sed vigle kaj malavare subtenis ĝin. En lia oficejo okazis kunsidoj de klubaj oficuloj, kaj tie preparis klubajn dokumentojn lia sekretariino, Eliza Lawrence. Ŝi mem estis konvinkita esperantistino kaj posta honora vicprezidanto de LEK. Stead estis ĝia unua kasisto, kaj per propra mono certigis ĝian kapablon pluvivi. Tial ne nur gazetistoj sed ankaŭ esperantistoj havas kaŭzon lin danki, pro lia “senlaca preteco servi aliajn homojn”.
Terry Page
-
5
-
2
-
1
Terry Page estas angla esperantisto, kaj emerita instruisto pri kemio kaj fiziko. Li entuziasme eklernis Esperanton en la jaro 1956, eĉ ne sciante tiam, ĉu iu alia ankoraŭ uzas la lingvon. Tri jarojn poste li aliĝis al la ĵus-fondita Junularo Esperantista Brita, kaj partoprenis en organizado de Internacia Junulara Kongreso (Wokingham, 1961). Dum jardekoj oficinte kiel komitatano de divers-specaj organizaĵoj esperantismaj, li lastatempe membris en la Konsilantaro (t.e. administra komitato) de Londona Esperanto-Klubo.
- droni: morti sub akvo pro manko de aero.
- el-donejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
- entuziasmiĝi: ekhavi grandan, emocian ŝaton pri iu afero.
- fi-: tre malbona, tre aĉa.
- fizike: korpe, ne mense aŭ virtuale.
- honora: traktata kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras.
- kamen-tubisto: homo kun la profesio purigi tiun parton de domo, tra kiu eliras la fumo de fajro.
- kampanji: aktivadi por realigi iun socian celon.
- kasisto: membro de asocio aŭ alia organizaĵo, kiu prizorgas ĝiajn mon-rimedojn.
- kolego: homo kun la sama profesio aŭ membro de la sama asocio.
- malavare: tre libere donante monon aŭ aliajn valoraĵojn.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
- pasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo.
Wikimedia / Dike Chukwuma CC SA 4.0
- perei: perdi la vivon pro iu malfeliĉa okazo; ĉesi ekzisti, nuliĝi, neniiĝi.
- procesi: voki homon antaŭ juĝiston pro kontraŭleĝa ago.
- sav-boato: malgranda akvo-veturilo tenata sur ŝipo, per kiu la vojaĝantoj povos foriri el la ŝipo, se tio necesos pro iu danĝera okazaĵo.
- sklavo: homo posedata de alia homo kvazaŭ objekto, kaj devigata labori senpage.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
- Tamizo: la rivero, kiu fluas tra Londono.
- tosti: ekstari dum festa manĝo, kun propono trinki por la sano aŭ memoro de iu homo, aŭ por la sukceso de iu aŭ io.
Wikipedia / Göteborgs konstmuseum. Foto: Hossein Sehatlou. CC BY 4.0

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.