Salti al enhavo

Sidney Poitier


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.

Sidney Poitier naskiĝis la 20-an de februaro 1927. Lia familio loĝis en Bahamoj, kiam la lando ankoraŭ estis brita kolonio. Ili ofte vojaĝis al Miamo (Usono) por vendi rikoltojn. Dum unu el tiuj vojaĝoj, lia patrino naskis Sidney tri monatojn tro frue. Ili ne atendis, ke la infano vivos, kaj la familio devis resti plurajn monatojn en Miamo ĝis li fartos bone. Ĉar li naskiĝis en Usono, li fariĝis usona civitano.

Poitier kreskis en Bahamoj. Lia familio estis tre malriĉa kaj lia lerneja edukado ne longe daŭris. Kiam li aĝis 15 jarojn, liaj gepatroj sendis lin al Miamo por loĝi kun sia frato. Estis malfacile por Poitier alkutimiĝi al la rasismo en la usona sudo. Li transloĝiĝis al Novjorko, kie li akceptis diversajn laborojn kaj komencis labori kiel aktoro.

Tiutempe oni atendis, ke nigraj aktoroj dancu kaj kantu. Poitier ne havis bonan orelon por muziko kaj li ne kapablis kanti. Li preferis plibonigi siajn kapablojn kiel aktoro, perfektigi sian anglan paroladon, kaj forigi sian bahaman akĉenton. Li aŭskultis radioanoncistojn kaj ekzercis sin pri laŭtlegado.

S-ro Poitier ludis rolojn de kapablaj nigraj viroj - kuracisto, polica detektivo, instruisto - kiuj defiis la tiamajn missupozojn. Li aktoris en multaj filmoj, kiuj traktis temojn pri rilatoj inter la rasoj. Ekzemple lia filmo de 1967, Guess Who's Coming to Dinner (Divenu, kiu venos al la vespermanĝo), temis pri blanka junulino, kiu invitas al sia hejmo sian nigran koramikon por renkonti ŝiajn gepatrojn. Kiam la filmo unue aperis, transrasa geedziĝo estis ankoraŭ kontraŭleĝa en dek sep usonaj ŝtatoj.

Sidney_Poitier_1968.thumb.jpg.59949cf932a10bd9867030a1b72ceece.jpgSidney Poitier en 1968

S-ro Poitier ofte ricevis kritikojn. Li elektis rolojn de homoj, kiuj reagas al maljusteco kaj malamo per pacaj racio kaj pardonemo. Liaj roloj ŝajnis trankviligi blankajn spektantojn en periodo kiam la civitanrajta movado iĝis ĉiam pli perforta. "Koncerne mian parton en ĉio ĉi," li skribis, "mi povas nur diri, ke ekzistas loko por homoj, kiuj estas koleraj kaj defiaj, kaj foje ili servas al celo, sed tio neniam estis mia rolo... Mi havis fortan senton, ke mi reprezentas 18 milionojn da homoj per ĉiu movo, kiun mi faras."

S-ro Poitier ricevis multajn honorojn kaj premiojn dum sia vivo. Li ricevis premiojn de la usona kaj brita filmindustrioj. En 1974 la reĝino Elizabeto igis lin kavaliro. De 1997-2007, li estis la ambasadoro de Bahamoj al Japanio. En 2009 prezidanto Barack Obama aljuĝis al li la Prezidantan Medalon de Libereco, la plej altan civitanan honoron en Usono.

Sidney Poitier mortis la 6-an de januaro 2022 en Kalifornio. Li estis 94-jara.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 4

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • akĉento: aparta parolmaniero de iu loko aŭ socia klaso.
  • aktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.
  • ambasadoro: homo kiu, nome de sia ŝtato, prizorgas ĝiajn aferojn eksterlande.
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • defii: kuraĝe kaj batalprete diri al alia homo, ke ties opinio estas malĝusta.
  • detektivo: polica aŭ eksterpolica esploristo, kiu provas malkovri, kiu faris iun kontraŭ-leĝan agon.
  • diveni: supozi fakton sen sufiĉaj informoj por scii, ĉu oni pravas.
  • honoro: signo de respekto pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • kavaliro: (en la malnovaj tempoj) soldato sur ĉevalo; (nuntempe) homo, kiu ricevis de sia reĝ(in)o aŭ prezidanto la rajton aldoni al sia nomo la vorton “kavaliro” pro siaj grandaj meritoj.
  • kolonio: lando, al kiu fremda ŝtato sendas siajn proprajn ŝtatanojn por loĝi tie kaj regi ĝin.
  • kritiko: komento pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • medalo: metala disketo surhavanta bildon aŭ skribaĵon memore al iu grava okazintaĵo aŭ por montri respekton al merita homo.

1741131467_Medalopubl..thumb.jpg.221f59b61592d742c50d7671bc90a0de.jpg

  • perforta: uzanta korpan forton por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo.

Perforto.jpg.77dffcf9a1fab1c83cd59986696d27b1.jpg

             Foto: Wikimedia/Yufifalato722 CC-SA 4.0

  • racio: la kapablo fari decidojn per inteligenta pensado, ne surbaze de emocioj sed de saĝa juĝado.
  • rasismo: idearo, laŭ kiu videblaj korpaj ecoj, ekzemple haŭtkoloro, apartigas unu homgrupon de aliaj; la kredo, ke iuj homoj estas pli aŭ malpli valoraj pro sia haŭtkoloro aŭ sia deveno.
  • raso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu apartigas ĝin de aliaj homgrupoj.
  • reprezenti: prezenti, anstataŭi; prezenti sin nome de aliaj homoj.
  • rikolto: prenado de la fruktoj aŭ plantoj, kiujn oni kreskigis, por uzi aŭ vendi ilin.

267978742_Rikoltodeteopx..jpg.61009d73569804d89bd763399e77602d.jpg

  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • spektanto: homo kiu rigardas filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • s-ro: sinjoro.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.