Salti al enhavo

Renato Corsetti: energia, lerta kaj kuraĝa


 Diskonigi

Renato parolas dum la UK en Aruŝo, 2024. Foto: John Huang

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

La 1-an de februaro forpasis Renato Corsetti, eble la plej konata homo el ĉiuj aktivaj esperantistoj pro siaj energio, lerteco kaj kuraĝo. Renato estis universalisto, kiu kredis, ke Esperanto estas lingvo por la tuta mondo. Li opiniis, ke Esperanto devas resti simpla, facile lernebla, kaj vere tutmonda – por homoj el ĉiuj landoj kaj ĉiuj opinioj. Li kredis, ke honesta interŝanĝo de ideoj estas la vojo al paco kaj kompreno. Li ĉiam pensis pozitive, kaj kapablis kunlabori kun aliaj parolantoj kaj subtenantoj de Esperanto de ĉiuj kredoj kaj konvinkoj.  

Renato naskiĝis en Romo, Italio, en 1941, kaj lernis Esperanton kiel junulo dum la 1960-aj jaroj. Li restis fidela uzanto kaj subtenanto de la lingvo ĝis siaj lastaj tagoj. Mi persone konis lin dum preskaŭ sesdek jaroj. Li estis prezidanto de TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo de 1971 ĝis 1973, kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2001 ĝis 2007. Li korespondis kun aktivuloj por Esperanto en ĉiu angulo de la mondo: li subtenis ilian laboron, proponis konsilojn, kaj donis al ili kuraĝon kaj esperon. 

Sed li ankaŭ ĝuis Esperanton en la plej simpla senco. Ekzemple, li kunlaboris kun italaj kantistoj por produkti popularajn kaj amuzajn diskojn kun kantoj, kiujn li verkis aŭ tradukis.

Li komencis sian profesian vivon kiel oficisto ĉe banko, sed poste dum multaj jaroj li estis profesoro pri studado de lingvoj kaj la homa menso en la universitato La Sapienza en Romo. Ankoraŭ pli poste, li kaj la brita edzino Anna Löwenstein ekloĝis en Londono, kie li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo kaj instruis Esperanton per la reto. Li uzis la reton ankaŭ por kunlabori kun esperantistoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio, en diversaj landoj de Afriko, kaj en aliaj lokoj tra la mondo. Fakte, li fariĝis kvazaŭ tutmonda konsilanto kaj kunlaboranto pri Esperanto-agado.

Inter lia ĉefa agado estis fortigo de la studado de Esperanto en universitatoj, precipe en Afriko.

Ni kune laboris je ĉiu punkto en lia Esperanto-vivo – en TEJO, en UEA, kaj en la Akademio de Esperanto. Ni ne ĉiam sam-opiniis, sed ni ĉiam venis al interkonsento: ni sciis vigle diskuti kaj poste bone kunlabori. Fakte, Renato estis mia instruisto pri la arto kunlabori.

Lia forpaso lasos grandan truon. La plej bona maniero por memori lin estas daŭrigi lian laboron kun la sama optimismo, kiun li ĉiam montris en siaj agadoj. Dankon, kara Renato, pro ĉio, kion vi kontribuis. Ni konstruos sur viaj agoj, atingoj kaj bon-kora modelo, por krei pli bonan kaj pli pacan mondon.

Humphrey Tonkin

  • Ŝati 10
  • Ami 9

Humphrey Tonkin estas brita esperantisto loĝanta en Usono. Li estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio de 1974 ĝis 1980, kaj denove de 1986 ĝis 1989.


  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • fidela: restanta ĉiam ĉe la sama amik(in)o, edz(in)o, familio, ŝtato, reĝ(in)o, promeso, idealo aŭ simile, neniam forlasanta tiun, eĉ en malfacila situacio.
  • for-pasi: morti.
  • honesta: aganta laŭ la sociaj preferoj, devoj, kaj imagoj de ĝusta kaj bona agmaniero.
  • kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro aŭ projekto.
  • modelo: imitinda objekto aŭ afero.
  • optimismo: emo trovi ĉion bona en la vivo kaj ĉiam esperi sukceson kaj feliĉon.
  • pozitive: jese, akcepte, permese, konsente, pluse, ĝuste, certe, esperige, kuraĝige.
  • profesoro: alt-ranga universitata instruisto; estro de universitata fako.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi neniam persone renkontis Renaton. Tamen, malgraŭ niaj malmultaj, sporadaj sed esencaj kontaktoj, li estis – kaj restas – por mi mentoro kaj gvidanto en mia modesta esperanta vojo.


Fine de 2022, post tri jaroj da interreta lernado de la lingvo, mi decidis verki artikolon titolitan "Mi kaj Esperanto". En ĝi – pli ol ĉio alia, lingva ekzercaĵo por mi – mi klarigis, kial kaj kiel mi eklernis Esperanton kaj ĝian kulturon, same kiel kion mi atendis de tiu nova mondo, kiu malfermiĝis antaŭ mi. Mi afiŝis la artikolon en Esperanto-rilata Facebook-grupo.


Renato estis unu el la unuaj, kiuj tuj reagis al mia artikolo. Ekde la unua momento, li atentigis min, ke la plej grava demando ne estas, kion mi atendas de Esperanto, sed kion Esperanto atendas de mi. Kaj li estis tiu, kiu unue kontaktigis min kun la grekaj esperantistoj kaj la Helena Esperanto-Asocio.


Antaŭ ol mi eĉ havis la ŝancon eldiri kelkajn frazojn en Esperanto, li ĵetis min en la profundon, invitante min partopreni diversnaciajn kunordigajn teamojn por antaŭenigi la lingvon je diversaj niveloj. Li estis tiel decida kaj konvinka, ke mi preskaŭ ne povis rifuzi.


Renato senlace instigis min fari pliajn paŝojn por Esperanto en Grekio: traduki esperantajn tekstojn, filmetojn kaj reklamajn materialojn, kaj eĉ adapti interretan instrumetodon en la grekan. Eĉ la retpoŝta grupo de la Helena Esperanto-Asocio estis kreita laŭ lia instigo.


Ĉe ĉiu mia paŝo, mi petis lian konsilon, kiun li ĉiam donis rapide kaj spontane. Samtempe, li funkciis kiel neelĉerpebla pontokonstruanto por helpi min transiri la defiojn, kiujn mi alfrontis, montrante al mi la pli vastan perspektivon: la progresigon de Esperanto.


Tia estis mia Renato. Mi ege malĝojis, kiam, iom antaŭ Kristnasko, mi eksciis pri la malboniĝo de lia sano. Kaj kiam mi poste aŭdis pri lia forpaso, mi sentis kvazaŭ lumturo estingiĝus en mia vivo kaj la tutmonda esperanta movado perdus lumigan gvidanton.


Li estis unike persista, sagaca kaj decidema, kaj mi ne certas, ĉu mi iam trovos lian anstataŭanton sur mia vojo. Tamen, lia voĉo restos viva en mi, tiel kiel mi memoras ĝin el la malmultaj interretaj kunsidoj, kie ni renkontiĝis.


Bonan vojaĝon, kara Renato, kien ajn vi iras.
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.