Salti al enhavo

Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

La nomo Stefan MacGill estas tre konata en la Esperanto-movado, pro liaj amuzaj skeĉoj kaj rakontoj, kaj pro lia senlaca agado por Esperanto. Ĉi-jare li ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi honore al sia longedaŭra laboro kiel esperantisto.

Kio estas la Premio Deguĉi? Ĝi estis kreita en 1987 de la japana religia asocio Oomoto laŭ la nomo de unu el ĝiaj spiritaj gvidantoj Onisaburo Deguĉi. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 1000 eŭroj. Ĝin ricevas meritaj agantoj, kiuj longtempe laboras per Esperanto por monda paco kaj la feliĉo de la homaro, laŭ la idearo de Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. La premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. 

Stefan MacGill estas denaska esperantisto, naskiĝinta en Nov-Zelando. En 1964 kiam li estis 16-jara, li fariĝis kunfondinto de la Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando. En 1976 li venis al Roterdamo por labori ĉe la Centra Oficejo de UEA, sed nuntempe ekde 1986 li loĝas en Hungarujo. Li estis prezidanto de TEJO (1979-1981), prezidanto de ILEI dum du periodoj (1992-1994 kaj 2009-2013), kaj vicprezidanto de UEA de 2013 ĝis 2019. 

Li estas tre konata ankaŭ kiel verkisto kaj redaktoro. Interalie li verkis plurajn amuzajn librojn de skeĉoj, legolibrojn por lernantoj, kaj lernolibron. Sub lia nomo aperis Tendaraj tagoj, La laŭta vekhorloĝo, Tridek roluloj, Pordoj, Okulo kaj aliaj.

Krome li redaktis plurajn konatajn revuojn: li estis teknika redaktoro de la junulara revuo Kontakto de 1978 ĝis 1986, kaj li redaktis gravan revueton por lernantoj Juna Amiko dum du periodoj (1986-1996 kaj 2000-2013). 

Kvankam Stefan ne plu estas estrarano de UEA, li daŭrigas la gravan agadon, kiun li komencis kiam li estis vicprezidanto, organizante AMO-seminariojn, t.e. Seminarioj pri Aktivula Maturigo. La celo estas instrui aktivulojn labori pli efike por kaj per Esperanto.

Gratulon al Stefan, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al agado por Esperanto! Li certe meritas la Premion Deguĉi.

Artikolo verkita surbaze de la Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 970 de la 26-a de julio 2021.
 

  • Ŝati 3

  • dediĉi: plenkore doni sin mem aŭ ion alian por iu celo.
  • diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson. 

1717604344_Diplomowk.jpg.e820b3f001b6e0b2de788ddc6c25ca0d.jpg                  Foto: Wikipedia/Millermz CC BY-SA 3.0

  • estrarano: membro de la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

1266301230_Eropx..jpg.568c5a7a0416b9d866ebfff084783049.jpg

  • honore: montrante respekton pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • ILEI: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
  • laŭta: forte aŭdebla de malproksime.
  • maturigo: evoluigo ĝis plena kreskado kaj kapablo.
  • rolulo: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
  • skeĉo: mallonga, amuza teatraĵeto.
  • t.e.: tio estas
  • TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
  • tendaro: aro da sub-ĉielaj loĝejoj el ŝtofo.

608229141_Tendumejopx..jpg.8e770c7f0a19022ffb875d224a21ee5e.jpg

  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.