Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Tim Owen.
Ĉu vi scias, kiun oni opinias la plej bona piedpilkisto de la dudeka jarcento? Lia nomo estas Edson Arantes do Nascimento, kaj la Monda Asocio de Piedpilkado donis al li tiun titolon en 1999. Li ricevis preskaŭ tri kvaronojn el ĉiuj voĉdonoj!
Kial tiom da homoj konsideras lin tiel elstara piedpilkisto? Nu, li trifoje en sia vivo gajnis la mondan pokalon de piedpilkado por sia lando, Brazilo. La unuan fojon li estis nur 17-jara! Neniu alia faris tiom da goloj en sia kariero kiom faris Edson; li faris 1283 en 1363 matĉoj! La plej bonaj nuntempaj piedpilkistoj (Cristiano Ronaldo kaj Lionel Messi) faris nur po proksimume 700.
Vi supozeble tamen ne rekonas lian nomon. Kiel povas esti, ke la plej faman el ĉiuj piedpilkistoj vi ne konas? Nu, en Brazilo, kie naskiĝis Edson la 23-an de oktobro 1940, oni tre ofte ricevas karesnomon en sia junaĝo, kiun oni poste uzos dum la tuta vivo. Tio okazis al Edson, tiel ke neniu scias lian veran nomon: ĉiuj nomas lin Pelé!
En la jaro 1970, Pelé kaj Brazilo trian fojon gajnis la mondan pokalon, kaj oni nomis Pelé “La reĝo de piedpilkado”. Li verkis libron pri si mem kaj sia vivo, kaj en 1971 oni tradukis ĝin en Esperanton. La libro nomiĝas Mi estas Pelé.
En la libro oni povas legi mesaĝon pri Esperanto, kiun Pelé skribis en la portugala: “Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale.”
Li aldonis, ke per Esperanto, la sportistoj pli proksimiĝos unu al la aliaj, kaj parolos kiel amikoj.
Estas mirinde, ĉu ne, ke la plej bona piedpilkisto de la lasta jarcento diris, ke li subtenas Esperanton! Ĉu vi povus imagi, kiel oni reagus, se Ronaldo aŭ Messi dirus la saman aferon hodiaŭ?
Tim Owen
- 5
- 1
Tim Owen estas brita esperantisto, kiu verkis tiun ĉi artikoleton okaze de la 80-a naskiĝdatreveno de Pelé, ĉar li multe respektas lin kiel piedpilkiston kaj kiel homon.
- el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
- golo: poento en piedpilka ludo aŭ alia sporto, ricevita kiam ludanto sukcesas trafi la celon per la pilko.
- jarcento: cent-jara periodo, ekzemple de la jaro 1900 ĝis 1999.
- kares-nomo: nomo uzata ĉefe de familianoj kaj geamikoj, ekzemple Joĉjo anstataŭ Johano.
- kariero: profesio, okupo; la progreso en la profesio.
- matĉo: sportludo inter du homoj aŭ du grupoj de homoj.
- pokalo: valora taso el multekosta metalo, donata kiel premio al la venkinto de sporta konkurso.
- proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
- reagi: agi responde al ekstera afero.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
- titolo: aparta nomo donita al homo pro ties granda merito.
- voĉ-dono: opinio (voĉo), kiun oni esprimas rilate al iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata; papereto, sur kiu oni signas sian preferon, kiam oni elektas politikistojn.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.