Salti al enhavo

Nova ĉefministro en Japanio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Garry Evans.

La 28-an de aŭgusto la japana ĉefministro ABE Shinzo subite esprimis sian intencon eksiĝi. Li klarigis, ke li ne povos kontentige plenumi sian devon, ĉar lia longedaŭra malsano refoje malboniĝas.

En Japanio, la ĉefministro estas elektita per la voĉoj de la reprezentantoj de la popolo, kaj tial ĝenerale la prezidanto de la reganta partio (nun la Liberal-Demokrata Partio) fariĝas ĉefministro. Tial unue okazis la elekto de la nova prezidanto de la partio la 14-an de septembro, kaj la elektita prezidanto SUGA Yoshihide fariĝis la 99-a ĉefministro.

Suga Yoshihide naskiĝis kiel la unua filo en kamparana familio en la gubernio Akita en nord-orienta Japanio. Tial li iom diferencas de lastatempaj prezidantoj de la partio, kiuj havis brilajn karierojn kaj devenis de politikistaj familioj. Fininte siajn studojn en loka lernejo, li forlasis sian hejmlokon kun la espero, ke li povos trovi ian vivocelon en alia urbo. Post la fino de la universitataj studoj li ne revenis al sia hejmloko Akita, sed trovis laboron ĉe iu kompanio.

Dum li laboris tie, li komencis pensi, ke nia vivo ricevas grandan influon de politiko kaj ke eblus ŝanĝi la socion pere de politiko. Tial li fariĝis sekretario de deputito, kaj eniris en la politikan mondon. Li unue partoprenis en ŝtataj aferoj per la elekto de deputitoj en 1996. Post kiam li estis elektita kvar sinsekvajn fojojn kiel deputito, li unuafoje fariĝis Ministro pri Internaj Aferoj kaj Komunikado en la unua registaro de Abe Shinzo. 

En decembro 2012, kiam la dua registaro de Abe estis formita, Suga estis nomumita ŝtatsekretario. Li daŭre servis en tiu ofico por la registaro, kiu daŭris dum 7 jaroj kaj 9 monatoj, la plej longa periodo en la moderna japana historio.

La nova ĉefministro Suga ĉiumatene kutimas fari gimnastikon  kaj ankaŭ promenas dum 40 minutoj. Li tute ne trinkas alkoholaĵojn kaj amegas dolĉaĵojn. La plej feliĉa momento por li estas manĝi dolĉajn rizkuketojn en sia ĉambro ĉe la deputita domego.

108294067_Japanajrizkukojwkp..jpg.6350d09e9d197cbe07a5c0a8ce4985e2.jpg                                                                 Foto: Wikipedia/Lyzzy CC BY 2.5

OKITA Kazumi
 

Redaktite de Anna

Okita Kazumi estas japana esperantisto. Li ĉiumonate verkas artikolon por La Revuo Orienta de Japana Esperanto-Instituto, kun la titolo “Novaĵo Hokita de Okita” .


  • alkoholaĵo: vino kaj biero estas alkoholaj trinkaĵoj.

230634634_Alkoholaojpx..jpg.0f9b38bda1bb5e7408ed3484f1652cc2.jpg

  • ĉef-ministro: la estro de registaro.
  • deputito: homo elektita kiel politika aganto. 
  • deveni: veni de iu fonto aŭ situacio; rezulti de.
  • gimnastiko: arto pri ekzercado de la korpo, por ĝin plifortigi kaj lertigi.

695712023_Gimnastikadopx..jpg.defc9798627a4dbeae33757a57672ac5.jpg

  • gubernio: unu el la 47 regionoj en Japanujo.
  • kariero: profesio, okupo; la progreso en la profesio.
  • kompanio: komerca aŭ industria societo.
  • liberal-demokrata: politika idearo, malsama en malsamaj landoj.
  • ministro: ano de ŝtata registaro, estranta unu el la fakoj de ŝtata regado.
  • partio: grupo da homoj kun samaj politikaj aŭ sociaj opinioj; unu el la kontraŭstarantoj en diskuto aŭ batalo.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • reprezentanto: homo elektita de la popolo por prezenti ties opiniojn.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Estas tre pozitiva fakto, ke homo en tia pozicio praktikas ian korpan ekzercadon. Ne estas facile trovi la tempon por fari tion. Sed la gajno, la pozitiva efiko, estas granda, ĉar dum paŝado la pensoj ordiĝas en la menso. Mi tre esperas, ke lia laboro kontribuos al paco kaj bonfarto por ĉiuj japanoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.