Salti al enhavo

Mortis hungara verkisto István Nemere


 Diskonigi

István Nemere: hungara verkisto kaj tradukisto. Foto: Vikipedio / Vadas Róbert (Vadaro) CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

István Nemere (1944-2024) dum 50 jaroj verkis 800 librojn en la hungara lingvo kaj 23 en Esperanto. La plej multaj el ili estas romanoj. Oni facile komprenas, ke li verkis rapide kaj ne multe laboris pri ĉiu libro. Eblas ankaŭ legi ilin sufiĉe rapide kaj sen granda peno.

Liaj Esperantaj romanoj ofte havas seriozajn temojn kaj traktas gravajn sociajn problemojn, sed en simpla formo. Lia maniero rakonti kelkfoje estis iom tro simpla, sed en aliaj okazoj la leganto trovas interesajn novajn ideojn. Krom romanoj li verkis ankaŭ mallongajn rakontojn, ofte pri okazaĵoj en la ĉiutaga vivo.

Jen kelkaj el la romanoj:

Sur kampo granita (1983) pri homo, kiu faris gravan krimon en pasinta milito.
Serĉu mian sonĝon (1987) pri problemoj de politika perforto.
Dum vi estis kun ni (1988) pri la demando, ĉu oni rajtas helpi alian personon morti.
Krias la silento (2002) pri patro, kiu havas filon kun grava denaska manko, sed ankaŭ kun arta kapablo.

La lingvaĵo en la Esperantaj libroj de Nemere kutime estas sufiĉe facila. Pro tiu simpla lingvaĵo kaj pro la interesaj temoj la legantoj tre ŝatis ilin, eble plej multe en la jaroj 1980-aj kaj 1990-aj.

Li mortis 80-jara la 15an de novembro 2024.

Sube sekvas eta parto el la rakonto Vintra brilo (el Am-parolo, 1997):

– Kiel belege estas ĉi tie, avo mia!

Ĉiam ŝi diris al li “avo mia”. Sed li tute ne estis maljuna, nun havis iom pli ol kvindek du. Sed ja la hararo jam blankiĝis. Malofte li ridetis, ne ŝatis ja la malvarmon. Sed en tiu ĉi decembra tago oni jam vekiĝis je frostoj. Sur la fenestroj de la domo ekis glaci-floroj, la kampon kovris prujno.

– Bele – li kapjesis. La motoro nun milde bruetis, la bone kurantaj radoj staris pretaj je eksalto. La viro eme ĉirkaŭrigardis. La foraj montoj ŝajnis esti proksimaj, la aero fariĝis travideblega kaj malmola. La urbo restis fore, la montetoj elsorĉis la silenton. Tiun silenton li ŝatis aŭskulti, do deŝaltis la motoron. Li amis la ventuman montet-deklivon, precipe somere. Ankaŭ tiutempe li ofte staradis ĉi tie inter la grizaj rokoj elstarantaj el la tero. Li enspiris la aeron kun odoro de greso. Somere kaj aŭtune sovaĝaj floroj flavis ĉi tie kaj birdoj flugis foren...

Sed nun estis vintre. Tago de Kristnasko, malfruposttagmeze. Dum la familio pretigas la kristnaskan arbon, li forigis la nepinon el la domo. El la foro ekbriletis la malalta turo de la preĝejo. Feliĉe ĉirkaŭe estas ankoraŭ arbaroj, montetoj. Tiuj donas sencon ankaŭ al la urbo.

Sten Johansson
 

  • Ŝati 3

Sten Johansson estas sveda esperantisto, konata en la Esperanto-movado kiel verkisto kaj tradukisto. Li verkis kvar libretojn por ne-spertaj legantoj, kaj artikoloj pri liaj libroj La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrino jam aperis en nia rubriko “Libroservo”. En 2022 li ricevis premion de la Akademio pro sia romano Sesdek ok.


  • deklivo: vojo aŭ monto-flanko iranta de alta loko ĝis malalta, aŭ de malalta ĝis alta.

Deklivopx.jpg.60c97f5fc7b7d2d7ee0180f5db8d51cf.jpg

  • deŝalti: ĉesigi funkciadon de elektro, lampo, maŝino, komputilo aŭ simile.
  • elsorĉi: eligi per supernatura rimedo.
  • granita: konsistanta el speco de ŝtono aparte malmola.

Granitopbl..thumb.jpg.85b820b453b46890a2445c84468751b6.jpg

  • greso: herbo
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • Krist-nasko: festotago (la 25-a de decembro), kiam anoj de la kristana religio festas la naskiĝon de Jesuo Kristo.
  • milda: ne akra por la sentoj.
  • motoro: aparato por transformi energion en movadon; maŝino, kiu funkciigas aŭtomobilon, trajnon al alian veturilon aŭ maŝinon.

Motorowkp.thumb.jpg.9ee8b92560a120b0233695022a1c24d5.jpg

                                    Foto: Wikimedia / Berthold Werner CC SA 4.0

  • per-forto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo.

Perfortopbl..jpg.0625e022cec78a6746bd857edb2ec162.jpg

  • prujno: frostiĝintaj akveroj, kiuj aperas sur la herbo kaj arboj en frostaj matenoj.

Prujnopx.jpg.b8dbeaab381be934d6795936e3461c97.jpg

  • roko: ŝtonego; ŝtona parto de la tera supraĵo.

Rokopx..jpg.df07d082834716a0e2b79b8d95a9d6c2.jpg

  • sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo.

Sonowkp.thumb.jpg.f59e22cf4c107b728e0dd512e7ebd6d7.jpg

  • sovaĝa: natura.
  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.

Turopbl..jpg.ebb26addaa7f1cd5fa9381993b2f80ab.jpg

  • ventuma: refreŝiga, pro movo de la aero.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.