Salti al enhavo

Louis de Beaufront kaj la granda perfido


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Marc Bavant.

Louis de Beaufront kaj la granda perfido

Louis de Beaufront (1855-1935) estis franca esperantisto en la frua periodo de la lingvo. Li estis tiel grava kaj respektata aganto de la Esperanta movado ekde la unuaj jaroj de la lingvo, ke oni povas konsideri lin la “dua patro de Esperanto”. Sed en la jaro 1908 li subite malkaŝis sian transiron al projekto de alia internacia lingvo, kiun laŭdire li mem kreis. 

Beaufront lernis Esperanton tre frue. Jam en 1889 lia nomo aperis en la Adresaro de la esperantistoj, unu el nur ses loĝantaj en Francujo. (Pli ol 90% de la 1000 homoj listigitaj en tiu adresaro loĝis en Rusujo.) Beaufront sukcesis konvinki kapablajn kaj influajn homojn subteni la lingvon, kaj li treege kontribuis al la kresko de la movado en Francujo. En 1898 li fondis la francan Esperanto-asocion, kaj samtempe li verkis plurajn valorajn instruajn libretojn pri la lingvo. 

Liaj rilatoj kun Zamenhof estis oftaj kaj proksimaj, sed ne ĉiam tre bonaj. Al Zamenhof tre gravis la “interna ideo” de la lingvo. Tamen Beaufront, same kiel multaj aliaj okcidentanoj, volis insisti ĉefe pri la praktikaj flankoj de internacia lingvo por la progresigo de komerco kaj sciencoj. Ankaŭ kun aliaj gravuloj de la franca Esperanto-movado la rilatoj de Beaufront ne ĉiam estis brilaj. Cetere lia enigma personeco ne plaĉis al ĉiuj.

Beaufront mensogis pri pluraj punktoj de sia vivo, unuavice pri siaj nomo kaj socia rango. Li ŝajnigis esti markizo, kvankam li naskiĝis de malriĉa lavistino kaj de nekonata patro. Lia vera nomo estis Louis Chevreux, laŭ la nomo de la patrino. Li mem kreis legendon ĉirkaŭ sia vivo, pri vojaĝoj en Hindujo, angla avino, studoj, lingvaj konoj, perdo de ĉiuj posedaĵoj dum ŝipa katastrofo... Li restis fraŭlo dum la tuta vivo kaj vivtenis sin kiel instruisto por la infanoj de diversaj familioj.

La plej enigma parto de lia vivo koncernas lian partoprenon en la naskiĝo de la lingvo Ido. Serioza internacia laborgrupo, la “Delegacio por alpreno de internacia helplingvo”, studis diversajn proponojn pri internacia lingvo, kun la celo elekti la plej taŭgan. Beaufront estis la reprezentanto de la Esperanto- movado, kun la tasko prezenti kaj defendi Esperanton.

En 1907 la Delegacio alprenis decidon, ke Esperanto estas la plej bona kandidato... se oni faros ŝanĝojn en la lingvo laŭ la linioj de iu kandidata lingvoprojekto nomata “Ido”. La esperantistoj ne konsentis fari tiujn ŝanĝojn, kiuj estis tro grandaj kaj koncernis ne nur la vortprovizon, sed ankaŭ la tutan gramatikon. 

Poste Beaufront malkaŝis, ke li mem estas la aŭtoro de Ido. Kaj la Delegacio elektis la lingvon Ido. Ni nun scias, ke la vera patro de Ido estis Louis Couturat, franca logikisto, kiu estris la Delegacion. Sed Couturat, laŭ la reguloj de tiu delegacio, ne rajtis prezenti sian propran projekton. Pro la alta prestiĝo de Beaufront inter la esperantistoj, Couturat preferis ŝajnigi, ke Beaufront mem kreis tiun lingvon. Li esperis, ke tial multaj esperantistoj transiros al Ido. Efektive tio okazis, sed la plejmulto ŝokiĝis pro la perfido de Beaufront kaj daŭre subtenis Esperanton.

Marc Bavant

Noto: En ĉi tiu artikolo, laŭ la franca kutimo, ni mallonge nomas la sinjoron nur Beaufront. En la Esperanto-movado oni konas lian nomon ankaŭ sub la formo de Beaufront, aŭ De Beaufront.
 

  • Ŝati 7

Marc Bavant estas franca esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto, doktoro pri lingvoscienco kaj emerita inĝeniero pri reta komunikado.


  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • delegacio: grupo de homoj senditaj por prezenti la aferojn de iu asocio.
  • enigma: malklara, malfacile komprenebla, vekanta demandojn.
  • influa: havanta efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • insisti: konstante kaj forte esprimi la saman opinion.
  • kandidato: homo, kiu proponas sin por iu ofico, aŭ por ekzameno; afero proponata por iu konkurso aŭ elekto. 
  • katastrofo: subita, malfeliĉega okazaĵo, kun teruraj sekvoj por homoj kaj objektoj.
  • legendo: rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj.
  • logikisto: fakulo pri la leĝoj de scienca pensado.
  • markizo: homo, kiu apartenas al unu el la plej altaj rangoj de la socio, kutime pro sia familia deveno.
  • mensogi: diri malveron.
  • parto-preno: ĉe-estado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
  • perfido: malamika ago kontraŭ amiko, aŭ kontraŭ grupo aŭ ŝtato, al kiu oni mem apartenas.
  • prestiĝo: granda famo kaj alta respekto, kiun iu ricevas pro siaj merito kaj sukcesa agado.
  • reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu alia homo, hom-grupo, asocio aŭ organizaĵo; homo elektita de la popolo por prezenti ties opiniojn.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • ŝajnigi: prezenti ion en maniero, kiu ne estas vera.
  • ŝokiĝi: sperti tre fortan kaj subitan malagrablan senton pro neatendita okazaĵo.
  • vort-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiuj ekzistas en difinita teksto aŭ lernolibro.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.