Salti al enhavo

Lidja Zamenhof


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Lidja (aŭ Lidia) Zamenhof, la tria infano de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, naskiĝis en 1904. Kvankam ŝia patro estis la aŭtoro de Esperanto, kiel infano Lidja havis nenian intereson lerni la lingvon. Sed tio ŝanĝiĝis en 1913.

Tiujare la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Berno, Svislando. La naŭjara Lidja volis kune kun la gepatroj vojaĝi tien kaj renkonti siajn gefratojn, Adam kaj Zofia, kiuj studis medicinon en Svislando. La patrino klarigis al Lidja, ke se ŝi ne lernos la lingvon, ŝi devos resti hejme. Kaj ene de ses semajnoj Lidja lernis sufiĉe por povi interkomunikiĝi en Esperanto.

Kiam Ludoviko Zamenhof mortis en 1917 Lidja estis nur 13-jara. Tiutempe jam ŝi plene regis Esperanton kaj faris unuajn provojn traduki el la pola. Ŝi estis konvinkita, ke ŝi devos daŭrigi la laboron de sia patro. 

Dum la Universala Kongreso de 1925 en Ĝenevo Lidja konatiĝis kun la Bahaa Kredo. La postan jaron oni starigis monumenton sur la tombo de Ludoviko Zamenhof en Varsovio. Je tiu okazo venis usona virino, Martha Root, por reprezenti la Bahaan Religion. Ŝi restis du semajnojn en Varsovio, kaj dum tiu tempo ŝi kaj Lidia tre bone amikiĝis. Iom post iom Lidja decidis aliĝi al la Bahaa Kredo. 

Lidja decidis lerni kiel instrui Esperanton per la Cseh-metodo. En 1932 ŝi unue en Svedio faris plurajn prelegojn kaj lecionojn pri Esperanto, foje antaŭ 250 homoj. Post tio ŝi ricevis inviton el Francio por tie gvidi Cseh-metodajn kursojn. Per tio komenciĝis la kariero de Lidja kiel Cseh-instruistino. Ŝi instruis al klasoj kun centoj da personoj kun tiel granda sukceso, ke ŝi eĉ povis vivteni sin per sia laboro por la disvastigo de Esperanto.

Usonaj esperantistoj kune kun la bahaanoj invitis ŝin instrui ankaŭ en ilia lando. Lidja fine de septembro 1937 alvenis en Usono. En 1938 tamen la politika situacio fariĝis pli kaj pli kriza. La pola registaro anoncis, ke polaj ŝtatanoj, kiuj ne revenos hejmen, perdos sian ŝtatanecon, kaj samtempe la restadpermeso de Lidia malvalidiĝis. Tial Lidja forlasis Usonon fine de novembro 1938 kaj vojaĝis hejmen.

Reveninte, Lidja sin dediĉis al tradukado kaj verkado. Interalie ŝi tradukis en la polan lingvon Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, kiun ŝi jam tradukis en Esperanton. En septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. Lidja devis loĝi en la geto de Varsovio. La esperantistoj ne forgesis Lidjan kaj sendadis pakaĵojn al ŝi. Pola esperantisto kune kun germana bahaa soldato eĉ volis helpi ŝin fuĝi. Sed Lidja volis resti kun siaj familianoj kaj geamikoj. 

En 1942 la nazioj komencis mortigi la judojn en Varsovio. Tiam ankaŭ Lidja estis transportita al la koncentrejo Treblinka, kie ŝi estis inter la miliono da homoj mortigitaj tie.

Bernhard Westerhoff
 

  • Ŝati 7
  • Ami 1

Bernhard Westerhoff estas germana esperantisto kaj sekretario de Bahaa Esperanto-Ligo. Li pli-malpli samtempe konatiĝis kun Esperanto kaj kun la Bahaa Kredo. Dekomence allogis lin la kunligo inter ambaŭ movadoj. Li tradukis al Esperanto la biografion Lidia: Filino de Esperanto de Wendy Heller kaj kuneldonis plian libron pri ŝi: Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj: La originala verkaro de Lidia Zamenhof.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • dediĉi: plenkore doni sin mem aŭ ion alian por iu celo.
  • epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
  • fuĝi: forkuri por savi sin de danĝero.
  • geto: parto de urbo, kie en la pasinteco la judoj estis devigataj loĝi.
  • judo: membro de religia grupo, kiu nun loĝas ĉefe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.

880397086_Judopx..jpg.1b48325fba4a65b003e3603d0b82b229.jpg

  • kariero: profesio, okupo; la progreso en la profesio.
  • konatiĝi: iĝi konato de iu; iĝi konanto de io.
  • koncentrejo: malliberejo, kie multegaj homoj estas tenataj en tre malbonaj kondiĉoj.

1075451892_Koncentrejopubl..jpg.b838ee33b297c7348a97330b83e82b88.jpg

  • kriza: rilata al periodo serioze danĝera pro tre malbona evoluo en situacio.
  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • monumento: konstruaĵo aŭ ŝtona artaĵo konstruita memore al grava homo aŭ okazaĵo. 

1510899916_Monumentowkp..thumb.jpg.9046738b44b614cf9bc5bae1ed46a5e1.jpg

    Foto: Vikipedio/Lahitte CC BY 3.0

  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • reprezenti: prezenti sin nome de iu asocio.
  • tombo: fosaĵo en la tero aŭ fermita dometo, en kiun oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita ĉe tia loko. 

347499996_Tombowkp..thumb.jpg.4c6599bfc89da3650ec152c43bd04f75.jpgFoto: Wikipedia/Robert Lawton: CC BY-SA 2.5

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.