
Alexandra en la jaroj 1886, 1924 kaj 1933. Foto n-ro 3: Preus museum, CC BY 2.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/2.0>, pere de Wikimedia Commons
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
Alexandra naskiĝis en Francio en 1868. Ŝiaj gepatroj estis liber-pensuloj. La familio transloĝiĝis al Belgio kiam ŝi estis kvar-jara. Kiel junulino ŝi multe vojaĝis en Eŭropo. Ĉe la muzeo Guimet en Parizo ŝi ekinteresiĝis pri la aziaj artoj kaj kulturoj. Kiam ŝi havis 21 jarojn, ŝi konvertiĝis al budhismo.
En Parizo ŝi studis Sanskriton kaj la tibetan lingvon, kaj poste en Bruselo ŝi studis muzikon kaj kantadon. En 1895 ŝi vojaĝis al la tiama Hindo-Ĉinio por fariĝi oper-kantistino ĉe la operejo de Hanojo, kaj efektive ŝi estis tie la ĉefa kantistino ĝis 1897.
Eblas diri, ke ŝi estas "feministo" en epoko, kiam virinoj ankoraŭ ne esperis havi la samajn rajtojn, kiujn havis viroj. Dum la jaroj 1897 ĝis 1900, ŝi kuraĝis vivi kun amanto, muzikisto, kun kiu ŝi tamen ne edziniĝis. Ŝi finfine edziniĝis en 1904 al la ĉefa inĝeniero de la tuniziaj fervojoj, Philippe Néel, kiam ŝi kantis ĉe la operejo de Tunizo. Ŝia edzo bone komprenis ŝian neordinaran karakteron, kaj ĝin akceptis.
Ŝi instruis en la pariza universitato Sorbonne, verkis artikolojn, kaj en 1911, ŝi, 43-jara, decidis forvojaĝi al Barato por studi budhismon. Ŝi diris al sia edzo, ke ŝi revenos post 19 monatoj, sed finfine ŝi revenis nur post 14 jaroj.
En Barato ŝi gastis en pluraj budhismaj monaĥejoj, kaj en unu el ili ŝi renkontis junan monaĥon, Aphur Yongden, kiu tiam havis 15 jarojn. Li gvidis ŝin dum ŝiaj esploroj, kaj poste en 1929 ŝi adoptis lin kiel filon. Kun Yongden ŝi multe vojaĝis kaj renkontis plurajn religiajn gvidantojn. Ili vizitis monaĥejojn, kaj ankaŭ pasigis iom da tempo en kaverno, kie ŝi profundiĝis en la budhismajn instruojn.
Ŝi decidis viziti Tibeton, kiu tiutempe estis lando malpermesata al eksterlandanoj. Ŝin gvidis Aphur Yongden. Ŝi vestis sin kiel almoz-petanton kaj kaŝe vivis du jarojn en Lasao, la ĉefurbo de Tibeto. Post du jaroj, oni malkovris, ke ŝi estas nek viro, nek aziano, nek almozpetanto ... ĉar ŝi regule lavis sin. Tial ŝi estis tro "pura" por esti vera almozpetanto!
Ŝi verkis interesajn librojn kaj artikolojn pri tiu lando, kiun neniu en Eŭropo konis. Ŝi multe korespondis kun sia edzo; kvankam ili preskaŭ neniam vivis kune, ili tenis bonajn amikajn rilatojn inter si. Dum 37 jaroj ili interŝanĝis leterojn ĝis lia morto en 1941. Tiuj leteroj sufiĉis por plenigi plurajn kofrojn.
En 1946 ŝi revenis al Francio kun sia adoptita filo, Aphur Yongden, sed en 1955 ankaŭ li mortis tre subite. Alexandra pluvivis kaj daŭrigis sian verkadon dum preskaŭ 14 jaroj, ĝis ŝi mem mortis 100-jara en 1969.
Renée Triolle
-
5
-
1
Renée Triolle estas franca esperantistino kaj emerita instruisto de la rusa lingvo. Ŝi malkovris Esperanton en 1957, kiam la Universala Kongreso okazis en Marsejlo. Esperanton ŝi eklernis en 1959 en vesperaj kursoj, kaj de tiam ŝi regule aktivas en la Esperanto-movado. Ŝi estis kunfondinto kaj unua prezidanto de la franca junulara asocio (1969), prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1986-94), kaj vic-prezidanto de UEA. Ŝi verkis la lernolibron Esperanto Express, kaj nuntempe ŝi ĉefe okupiĝas pri instruado, krom multaj aliaj agadoj.
- adopti: alpreni nepropran infanon kiel sian.
- almoz-petanto: tre malriĉa homo, kiu petas al homoj en la strato donaci monon aŭ manĝaĵojn.
- Barato: alia nomo de Hindujo.
- budhismo: religio bazita sur la instruoj de Budho.
- epoko: aparta tempo-periodo kun siaj propraj ecoj.
- feminist(in)o: homo kun la opinio, ke virinoj rajtas je egaleco kun viroj socie, ekonomie, leĝe kaj politike; aktivulo en movado kun tiu celo.
- fer-vojo: sistemo de feraj vojoj, sur kiuj veturas vagonaroj.
- inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn, ekzemple konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj kaj simile.
Foto: Bundesarchiv, Bild 183-23805-1665 / CC-BY-SA 3.0
- karaktero: la aro da ecoj mensaj, kiuj donas al ĉiu homo apartan manieron pensi kaj agi.
- kaverno: natura profunda malplena spaco sub la tero aŭ en la flanko de monto.
- kofro: granda kesto el ligno, metalo aŭ simile, kiu en-tenas vestojn kaj aliajn aĵojn dum vojaĝo.
- konvertiĝi: ŝanĝiĝi de unu formo al alia; moviĝi de unu religio al alia.
- monaĥo: religiulo, loĝanta en religia komunumo kun specialaj reguloj.
- opero: muzika teatraĵo.
- Sanskrito: malnova lingvo de norda Hindujo, sur kiu estas bazitaj multaj nuntempaj hindaj lingvoj, ekzemple la hindia, la urdua, la bengala, la nepala kaj aliaj.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.