Salti al enhavo

La unua aziano sur usona monero


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila.

En 2022 la Usona Mon-farejo lanĉis ambician kvar-jaran programon de specialaj moneroj. Speciala serio de kvaron-dolaroj honoras la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj etnaj devenoj.

Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝis la unua usona virina kosmonaŭto. Wilma Mankiller (1945-2010) estis la unua ĉefino de la ĉeroka nacio, kaj Nina Otero-Warren (1881-1965) estis hispan-usona virino, kiu batalis por la virina voĉdon-rajto.

En oktobro 2022 aperis la atendita kvarondolaro de la ĉin-usona aktorino Anna May Wong (1905-1961), kiu tiel iĝis la unua azi-devena homo sur usona monero. Kiam ŝi eklaboris, filmoj estis ankoraŭ silentaj. Poste ŝi laboris ankaŭ en son-filmoj, kaj ĉe televido, teatro kaj radio. Ŝi ĉiam batalis por pli ofta prezentado de azi-devenaj aktoroj en filmoj, kaj precipe por ke iliaj roloj estu pli realismaj kaj variaj.

Alessandra Madella

  • Ŝati 3

Alessandra Madella estas italino. Ŝi loĝas en Ĉinio, kie ŝi instruas kinohistorion kaj Esperanton al multe da studentoj ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • aktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.
  • ambicia: celanta tre alte.
  • ĉeroka: rilata al popolo loĝanta en la suda parto de la nuna Usono jam de prahistoriaj tempoj.
  • etna: rilata al aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj.
  • honori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras; trakti iun aferon kun granda respekto por publike montri ĝian gravecon al ĉiuj.
  • kosmonaŭto: vojaĝanto en la vastega spaco ekster nia Tero.

astronaut-gc3bb6b284_640.jpg.52c0430028dbf001f5d8a493cbbe64aa.jpg

  • kvaron-dolaro: la plej uzata monero en Usono.

Kvarondolaro.thumb.jpg.422f44cb9390bb273278750c583f7b30.jpg

  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
  • voĉ-doni: esprimi sian opinion (voĉon) pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata; esprimi sian opinion per signo sur papereto pri la elektado de politikisto.

elections-gcd809f97e_640.png.a5394398310082e98a5a94eac9b7519d.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.