
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Thomas Bormann.
La suba artikolo estis prezentita kiel prelego en julio 2025 dum la Universala Kongreso en Burno (Brno). Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.
Jen la nekredebla viv-historio de Dany Dattel, judo el Germanio.
Li naskiĝis en Berlino, Germanio, en la jaro 1939. Dum tiu periodo en Germanio regis la nazioj. Dum la 1940-aj jaroj la nazioj komencis realigi la tiel nomatan “finan solvon”. Tio estis plano mortigi ĉiujn judojn.
En 1943 la nazia polico forportis la familion Dattel el Berlino. La familio estis portita al la koncentrejo Aŭŝvico (Auschwitz), kie dum kvar jaroj pli ol miliono da homoj estis mortigitaj. La plejmulto de tiuj homoj estis judoj el la tuta Eŭropo, sed estis ankaŭ ciganoj, samseksemuloj, politikaj malliberuloj, milit-kaptitoj, kaj aliaj.
Je la alveno ĉe Aŭŝvico, la viroj kaj virinoj estis apartigitaj. Dany, tiam nur tri-jara, restis kun sia patrino, dum lia patro estis sendita al alia fako de la malliberejo. Dany neniam plu vidis sian patron, kiu estis mortigita en januaro 1945.
Multaj el la judoj estis mortigitaj en gas-ĉambroj tuj post sia alveno, sed pro iu kaŭzo nekonata, Dany kaj lia patrino ne estis gasumitaj. Tamen ankaŭ ili multe suferis pro la teruraj kondiĉoj en la koncentrejo. Dum preskaŭ du jaroj Dany vivis kun sia patrino kaj kelk-cent aliaj kaptitaj virinoj en granda konstruaĵo. Dumtage lia patrino devis fari penajn laborojn laŭ la ordono de la nazioj, lasante sian malgrandan filon sola.
Komence de la jaro 1945 sovetaj soldatoj komencis alproksimiĝi al Aŭŝvico. Tial la nazioj ordonis al la kaptitoj marŝi kelkajn centojn da kilometroj al aliaj koncentrejoj. La kaptitoj ne havis taŭgajn vestaĵojn aŭ ŝuojn por tia marŝo en plena vintro, nek manĝaĵojn. Multaj estis tro malfortaj por marŝi sub tiaj kondiĉoj. Ili estis surloke mortigitaj de la naziaj soldatoj.
Dum la tiel nomata “morto-marŝo” tra la neĝo, Dany, nun kvin-jara, vidis multajn mortintojn. Lia patrino portis lin dum parto de la vojo. Post kelkaj tagoj da marŝado la nazioj ordonis, ke ĉiuj kaptitoj eniru trajnon kun malfermitaj vagonoj sen sidlokoj por esti veturigitaj al alia koncentrejo. La patrino timis ke Dany ne travivos tiun veturon en malfermita vagono dum neĝa vintro. Tial ŝi donis sian filon al nazia soldato kiu promesis zorgi pri eta Dany.
Tiel Dany perdis la kontakton al sia patrino. Li multe ploris kaj tre suferis pro tio. Iom poste la naziaj soldatoj kiuj gvidis la morto-marŝon, subite malaperis. Ili forkuris, ĉar ili timis esti kaptitaj de soldatoj de Soveta Unio, kiuj venis ĉiam pli proksimen.
La kvin-jara Dany nun estis tute sola meze de granda grupo de kaptitoj, ie en la vintra arbaro en suda Pollando. En tiu grupo troviĝis kvin junaj virinoj el Ĉeĥio, ĉiuj fratinoj de la sama juda familio. Ili rimarkis, ke estas kvin-jara knabeto en la grupo, tute sola. La kvin fratinoj zorgis pri Dany, kaj portis lin dum la plua marŝado. Dum tagoj kaj semajnoj ili plu-marŝis ĝis sia hejmurbo: Burno en suda Ĉeĥio.
Reveninte al Burno, la plej aĝa el la kvin fratinoj edziniĝis al sia mult-jara amiko. La paro komune zorgis pri eta Dany, kvazaŭ li estus ilia filo. Dany rapide lernis la ĉeĥan lingvon kaj forgesis la germanan. Por la unua fojo en sia vivo li ne vivis en danĝero. Dany sentis sin feliĉa en Burno.
Sed tiu bela tempo daŭris nur du jarojn. Ankaŭ la vera patrino de Dany travivis la morto-marŝon kaj ŝi serĉis sian filon Dany per la helpo de la organizaĵo Ruĝa Kruco. Post du jaroj da serĉado ŝi eksciis, ke Dany vivas ĉe familio en Burno, kaj ŝi vojaĝis tien por preni sian filon. Dany, nun sep-jara, volis resti ĉe siaj “novaj” gepatroj en Burno, sed li devis foriri kun sia vera patrino reen al Berlino.
Lia patrino decidis translokiĝi al Israelo. Dany ŝatis la vivon en Israelo, sed lia patrino ne estis kontenta tie, kaj post malmultaj jaroj ŝi decidis reiri al Germanio. Tial Dany finis la lernejon en Germanio.
Li volis fariĝi aktoro, sed lia patrino postulis, ke li studu por labori en banko. Kvankam komence Dany ne ŝatis tiun laboron, tamen li havis multe da sukceso kaj bone gajnis. Tamen, en la jaro 1974 la banko subite bankrotis. La ĉefo de Dany Dattel kulpigis lin pro la bankroto. Sekvis malfacilaj jaroj. Juĝistoj diskutis en juĝejo, ĉu Dany Dattel estas kulpa aŭ ne. Dum dek monatoj li restis en malliberejo. Tie li forte suferis kaj finfine malsaniĝis, ĉar tio memorigis lin pri lia tempo en Aŭŝvico.
Pro lia malsano, la juĝistoj neniam findecidis, ĉu Dany Dattel kulpis pri la bankrotiĝo de la banko. Tamen li tre suferis pro la situacio, kaj poste dum jardekoj li ne plu kapablis labori. Nur en la jaro 2021 li finfine donis longan intervjuon pri sia vivo.
En la jaro 2022 Dany vizitis la urbon Burno, la unuan fojon post 75 jaroj. Li retrovis la domon, en kiu li loĝis kun Priska kaj Pavel Bauer, liaj “novaj gepatroj”, en la jaroj 1945 ĝis 1947. Dum tiu vizito li iris al la granda juda tombejo de Burno – kaj tie li staris antaŭ la tombo de Priska kaj Pavel Bauer. Li metis ŝtonetojn sur la tombon, dirante: “Mi dankas vin pro la vivo, kiun vi donacis al mi post Aŭŝvico.”
Kelkajn monatojn poste, en februaro 2023, Dany Dattel mortis je la aĝo de 83 jaroj.
Thomas Bormann
-
10
Thomas Bormann estas germana esperantisto. Laŭprofesie li estas ĵurnalisto. Li laboris ĉe radio-stacio, sed intertempe estas emerito. Li lernis Esperanton en la 70-aj jaroj kaj aktivis en TEJO. Nun li estas ano de la komitato de UEA.
- bankroti: ne plu povi redoni la monon, kiun oni devus pagi pro iu jam farita servo aŭ aĉeto.
- cigano: membro de popolo, kiu devenis el Hindujo, kiu tradicie ne fiks-loĝas, sed moviĝas de loko al loko, ĉefe en Eŭropo.
- gasumi: mortigi per gaso.
- judo: membro de religia grupo, kiu nun loĝas ĉefe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.
- koncentrejo: malliberejo, kie multegaj homoj estas tenataj en tre malbonaj kondiĉoj.
- nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
- realigi: fari ion, por ke ĝi fariĝu reala, anstataŭ resti nur ideo.
- Ruĝa Kruco: internacia hom-helpa asocio, fondita kun la celo prizorgi la homajn vivon kaj sanon, precipe dum militoj kaj aliaj seriozaj okazaĵoj.
- sam-seks-em-ulo: homo, kiu estas logata de homoj de la sama sekso.
- Soveta Unio: grandega ŝtato ekzistanta de 1922 ĝis 1991, kiu entenis la nunajn Rusujon, Ukrainujon, Belorusujon, kaj 12 aliajn landojn.
- tombo: fosaĵo en la tero aŭ fermita dometo, en kiun oni metas mortinton; tombejo: loko kie mortintoj estas enterigitaj.
- trajno: fer-voja veturilo.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.