Salti al enhavo

La mirinda Alma Karlin


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Alma Ida Karlin (1889 - 1950) estis aŭstra-hungara kaj jugoslava verkistino, etnologo, poeto, ĵurnalisto, tradukisto, poligloto, mondvojaĝanto kaj kolektanto. Malgraŭ forta handikapo, ŝi estis inter la unuaj eŭropaj virinoj, kiuj sole vojaĝis tra la tuta mondo.

Ŝi famiĝis inter la du mondmilitoj kiel la plej legata germanlingva vojaĝ-verkistino, kaj estis nomumita por la Nobel-premio pri Literaturo en 1933.

En sia hejmurbo Celje (tiama Jugoslavujo, nuna Slovenujo) Alma estis la sola germanlingvano, kiu malkaŝe kontraŭbatalis la naziojn (kaj ankaŭ kritikis komunismon). Tamen, ŝi restis preskaŭ nekonata en sia propra lando ĝis la jaro 1991, kiam Slovenujo sendependiĝis. Tiam ŝiaj verkoj estis retrovitaj kaj tradukitaj en la slovenan.

La hejma lingvo de Alma estis la germana. Ambaŭ ŝiaj gepatroj estis ŝtatoficistoj, kaj la patrino instruis la germanan en lernejo. Alma do parolis kaj verkis ĉefe en la germana.

Kiam ŝi estis infano, ŝi ofte malsaniĝis, sed poste ŝi trapasis ekzamenon por fariĝi instruistino de la angla kaj franca. En 1908 ŝi vojaĝis al Londono, kie ŝi vivtenis sin kiel tradukisto kaj instruisto de la germana. Tie ŝi daŭre studis la anglan kaj francan kaj lernis ankaŭ la norvegan, danan, hispanan, italan, rusan kaj latinan. Ŝi poste lernis la ĉinan, japanan, svedan, kaj sanskriton. Krome, ŝi ellernis Esperanton kaj komencis studi la araban kaj la persan.
 
Pro sia aŭstra-hungara civitaneco, dum la Unua Mondmilito ŝi devis fuĝi de Britujo kaj loĝis portempe en Svedujo kaj Norvegujo, kie ŝi studis etnologion kaj natursciencon. Reveninte al Slovenujo ŝi verkis eseojn, artikolojn kaj romanojn, fondis lingvolernejon, kaj komencis kompili  vortaron en dek lingvoj.

Inter 1919 kaj 1927 ŝi faris tutmondan vojaĝegon. Ŝi reportis hejmen multajn interesajn objektojn, kiuj estas nun videblaj en muzeo en Celje. Dumvojaĝe ŝi ofte suferis pro mono-manko kaj malsato.

876006567_LavojagojdeAlma_Karlin.jpg.99b0818c058e6bdb1a30245f39535bb3.jpgPublika havaĵo, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=42126581

Post ok longaj jaroj, ŝi revenis hejmen pro malsaniĝo de sia patrino. Kvankam ankaŭ ŝi re-malsaniĝis, Alma restis tre aktiva kaj multe prelegis en la tuta Eŭropo. Ŝi verkis romanojn pri malproksimaj landoj, artikolojn, poemojn kaj aliajn verkojn. Pluraj el ŝiaj verkoj ankoraŭ ne estas eldonitaj.

Ekde 1941 ŝia verkaro estis malpermesita en Germanujo. Oni arestis ŝin dum la nazia okupado kaj sendis ŝin al malliberejo. Ŝia kunulino, Thea Schreiber-Gamelin, havis utilajn kontaktojn, kaj per ilia helpo Alma sukcesis reveni hejmen. Ĝis la fino de la milito, ŝi loĝis en Dalmatio. Tamen ŝia domo estis konfiskita de la ŝtato kaj ŝi devis vivi en tre simplaj kondiĉoj kune kun Thea.

Alma Karlin verkis pli ol 37 librojn, pli ol 500 poemojn, kaj plenskribis multajn not-kajerojn. Ŝi ankaŭ kolektis ŝtofojn, artaĵojn, kaj plantojn. Ĝis nun aperis 78 el ŝiaj verkoj; la plejmulto estas troveblaj en la Nacia Universitata Biblioteko de Slovenujo kaj en la Ŝtata Biblioteko en Berlino. Kelkaj verkoj estas interesaj ankaŭ por etnologoj, ĉar ŝi atente priskribis la kulturojn de la multaj diversaj popoloj, kiujn ŝi renkontis dum sia eksterordinara vivo.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

  • Ŝati 5

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • aresti: kapti homon, kiu (supozeble) agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo.
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • eseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinon aŭ esploron.
  • etnologio: scienca studado de diversaj homgrupoj, socioj kaj kulturoj.
  • fuĝi: forkuri por savi sin de danĝero.
  • handikapo: korpa aŭ mensa problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo.
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • kompili: kunmeti materialojn el diversaj fontoj.
  • komunismo: politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • konfiski: forpreni aĵon malpermesitan aŭ senrajte posedatan.
  • kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • poligloto: homo kun ekster-ordinara kapablo paroli multajn lingvojn.
  • sanskrito: la nomo de tre frua membro de la hind-eŭropa lingvo-familio, kaj antaŭulo de kelkaj el la modernaj hindaj lingvoj.
  • sen-dependiĝi: el-iri el situacio en kiu oni ne rajtas regi sin mem.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bona artikolo. Gratulon! Mi ŝatus aldoni kelkajn informojn. La Slovena Esperanto-Ligo eldonis pasintjare infanlibron pri Alma Karlin titolitan Alma La mondo antaŭ hejma sojlo. Ĝi estas aĉetebla kontraŭ 13,50€ ĉe la libroservo de UEA.

https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9951

Esperantistino Jerneja Jezernik el Slovenujo multe agas por divastigi la verkojn de Alma Karlin. Ŝi multe tradukas el la germana kaj disvastigas la konon pri tiu mirinda persono. Mi povas ankaŭ aldoni ke Alma Karlin inter multege da lingvoj scipovis paroli ankaŭ la slovenan lingvon, kio estas tute kompreneble, ĉar ŝi vivis en slovenparolanta medio. Se vi vizitos Celje (ŝian naskiĝurbon) vi povos admiri en la urbocentro statuon pri Alma forirante kaj ekkomencante vojaĝon ĉirkaŭ la mondon.

9951.jpg

alma.jpg

jezernik-jerneja01-xx-5f9a787890b17.jpg.cut.s-5f9a787a57b30.jpg.840px.jpg

Redaktite de Peter Grbec
  • Ŝati 2
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.