Salti al enhavo

Kio okazis, kiam oni ordonis la instruadon de Esperanto en lernejoj?


 Diskonigi

La membroj de la Samosa Esperantista Societo, fondita de d-ro Stamatiadis

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Dum la fruaj 70-aj jaroj estis tre vigla asocio de junaj esperantistoj en Grekujo. Por kuraĝigi ilin, TEJO organizis junularan Esperanto-kunvenon en Grekujo, kaj pli precize en la insulo Samoso.

Oni decidis okazigi la kunvenon en Samoso, ĉar tie troviĝis la domo de Roksana Stamatiadis, sufiĉe granda por gastigi ĉiujn partoprenantojn. Roksana estis multjara prezidantino de Helena Esperanto-Asocio (tiel nomiĝas la greka esperantista landa asocio). Ŝi estis filino de fama esperantisto, Anakreon Stamatiadis (1868-1964), kiu mem fondis la grekan asocion.

Anakreon_Stamatiadis.jpg.b9637bab61a23a2c063647d79506eb53.jpgAnakreon Stamatiadis en 1928Roksana estis elstara gastigantino kaj iun vesperon ŝi rakontis al mi la sekvan rakonton.  Samoso estis princ-lando interne de la Turka Imperio. Iam la sultano en Istanbulo havis fortan doloron ĉe la oreloj, kiun la istanbulaj kuracistoj ne sukcesis kuraci. Iu informis la sultanon, ke en la princlando Samoso estas fama kuracisto. La sultano sendis ŝipon por alvenigi la kuraciston Stamatiadis, kun la averto, ke li estos kruele punita, se io misfunkcios. Sed post unu semajno la oreloj de la sultano ne plu doloris. Kiel en fabeloj la sultano diris al Stamatiadis: “Dankon pro la kuracado. Petu ion ajn, kaj mi donos tion al vi.” Stamatiadis diris: “Mi volas, ke en la princlando Samoso oni instruu Esperanton en ĉiuj lernejoj.” La sultano turnis sin al iu ministro kaj diris: "Tiel estu!"

La ministro pretigis leteron de la sultano al la princo de Samoso kun la ordono, ke oni instruu Esperanton en la lernejoj, kaj la ŝipo reportis Stamatiadis kaj la leteron al Samoso. La princo ne havis elekton: li nepre devis ordoni al la lernejoj (tiam estis eble du-tri en tiu insulo) instrui Esperanton. Sed la pastroj kaj la publiko estis tre malkontentaj, ĉar Stamatiadis estis konata socialisto, kaj oni konsideris lin malamiko de Dio kaj de la kristana religio. La pastroj predikis al la popolo, ke oni devas malhelpi tiel teruran aferon pro kulpo de la malforta princo, kiu obeis ordonon de la islama imperiestro instrui lingvon de la diablo. Ili tiel efike predikis, ke la popolo bruligis la lernejojn. Tiam la princo ĉesigis la instruadon de Esperanto, kaj Stamatiadis mem transloĝiĝis al Istanbulo kaj poste al Ateno. La tuta afero okazis ĉirkaŭ la jaro 1910.

Tiu estas la rakonto, kiun mi aŭdis de Roksana Stamatiadis, (aŭ "s-ino Manusu" laŭ la nomo de ŝia edzo). Naskiĝinte en 1900, ŝi poste mortis en 1981.

Sed laŭ esploroj el aliaj fontoj la realo estis iom malsama kaj malpli romantika. Stamatiadis estis grava kuracisto en Samoso kaj aktiva esperantisto. Li fondis Esperanto-grupon en Samoso ĉirkaŭ la jaro 1905, eldonis gazeton, kaj konvinkis la princon fari dekreton pri lernado de Esperanto en la lernejoj de Samoso. La lernado de Esperanto ĉesis kiam la princo estis mortigita kaj Stamatiadis estis ekzilita al Istanbulo pro neklaraj politikaj kialoj. 

Renato Corsetti

Fonto: https://neoskosmos.com/en/2019/04/02/dialogue/opinion/when-esperanto-was-the-official-language-taught-in-greek-schools/?fbclid=IwAR3mdGeyOxQlQzK6Ny6oPliWbBD1YtcWiKt040MuFBjC837FhFDXuuFDvJg.
Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Anakreon_Stamatiadis

 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado. 


  • averto: informo pri estonta danĝero; informo pri estonta okazo, pri kiu necesas atenti, plani, zorgi aŭ pretigi sin.
  • dekreto: skriba decido aŭ ordono de ŝtatestro.
  • diablo: plej alta spirito de malbono, kontraŭulo de Dio.

1512149593_Diablopx..png.ac48a53de7e450716b669e54092f2c50.png

  • ekzilito: homo devigata forlasi sian propran landon, sen la rajto reveni tien.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirindaj okazaĵoj.
  • imperiestro: reganto de grandega ŝtato, kiu konsistas el pluraj venkitaj landoj.

641633448_Imperiestropbl..jpg.5dfc8274a7913399ef0fe6d6ad935d74.jpg

  • imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
  • islama: sekvanta la instruojn de Islamo, vaste praktikata religio fondita de Mahometo en Arabujo.
  • kristana: sekvanta la religion, kiu sekvas la instruojn de Jesuo Kristo.
  • ministro: estro de unu el la fakoj de ŝtata regado.
  • parto-prenanto: ĉe-estanto en iu aranĝo.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn.

644430190_Pastrowkp..jpg.5db7b1485add0db876acd699c2ee19a1.jpg

  • prediki: parole komuniki al publiko sciojn religiajn.

301513909_Predikipx..jpg.3fbe9520c499a5cc95d436c4acac8042.jpg

  • princo: filo de reĝo kaj/aŭ reĝino, aŭ de alia princo.
  • socialisto: proponanto de politika sistemo laŭ kiu la regantoj devus gvidi sociajn aferojn kaj precipe la ekonomion por la komuna bono.
  • sultano: reĝo en la islamaj landoj.
  • romantika: (pri rakonto aŭ libro) rilata al emocioj kaj sentoj, precipe amo.
  • TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pri la facila teksto.

Mi trovis antaŭ kvar jaroj tiun ĉi poŝtkarton... fonto : https://www.onb.ac.at/eo/

Mi legas : "Kara Sinjoro,  Vian leteron kaj ankaŭ la regularon de la Samosa Esper. Societo mi danke ricevis. Mi sendis al vi hodiaŭ 50 ekz. de la Adresaro XXVI kaj mi rezervis por viaj aliĝantoj la numerojn de 17 002 ĝis 17 051. Tiujn ĉi numerojn vi povas doni al tiuj, kiuj volos enskribigi per vi sian adreson.  Via Zamenhof."

Ankaŭ vidu (№ 12151, tutsube) : https://eo.wikisource.org/wiki/Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_„Esperanto”/Serio_XXVI/Peco_1

Kore,

eo zamenhof samos v.PNG

eo zamenhof samos r.PNG

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.