
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Hanso Becklin.
Unu el la plej produktemaj verkistoj en Esperantujo estas aŭstraliano Trevor Steele, kiu verkis dudekon da originalaj romanoj kaj novelaroj en Esperanto. En La arto labori kune, festlibro por la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, aperas mallonga artikolo de Steele, en kiu li respondas la demandon “Kial vi verkas?” Ahmad Mamduhi simpligis kaj mallongigis tiun artikolon por la legantoj de uea.facila.
Kiel mi komencis verki
Kiam mi estis juna, mi skribis poemojn en la mezlernejo. Sed ili estis malbone verkitaj, do mi ĵetis ilin en rubujon.
Mi sciis, ke mi volas verki librojn. Tamen mi ne faris. Kial? Mi havis du problemojn:
Unua problemo: Mi pensis, ke mi devas havi pli da sperto antaŭ ol verki. Kiam ajn mi verkis ion, post du monatoj ĝi ŝajnis al mi malbona. Do mi konstante forĵetis ĉion.
Dua problemo: Mi volis verki ion novan. Sed en la angla lingvo jam ekzistas milionoj da libroj. Kio nova restas por diri? Kiam mi legis bonan libron, mi kutime pensis: "Mi neniam povos verki tiel bone."
Kiel Esperanto ŝanĝis mian vivon
Mi atendis ĝis mia 40-jariĝo por komenci verki. Kio okazis tiam? Mi lernis Esperanton!
Mi tre ŝatis Esperanton kaj legis multajn Esperantajn librojn. Mi komprenis, ke Esperanta literaturo estas kiel malgranda planto. Ĝi ankoraŭ kreskas, kaj ĝi montras grandan kapablon estonte evolui kaj iĝi pli granda, pli grava kaj pli valora.
Mi ekpensis: "Eble mi povas diri ion novan en Esperanto!"
Mia unua libro
Mi studis pri germanaj misiistoj en la granda insulo Nov-Gvineo, norde de Aŭstralio. Mia profesoro volis, ke mi studu tiun temon. Sed la misiistoj ne interesis min. Ili volis ŝanĝi la lokajn homojn en germanojn.
Mi ne finis tiun studon. Sed mi trovis ion pli interesan: ruson kun la nomo Nikolaj Mikluĥo-Maklaj (1846-1888). Li vojaĝis tra Nov-Gvineo, kaj verkis tre legindajn taglibrojn pri siaj aventuroj.
En Rusio, ĉiuj konas lin. Sed aliloke, preskaŭ neniu aŭdis pri li. Lia rakonto meritas diskoniĝon!
Mi uzis liajn taglibrojn por verki mian unuan romanon Sed nur fragmento. Mi aldonis kelkajn miajn proprajn spertojn al la rakonto.
Nuntempa verkado
Nun verkado estas tre grava por mi. Se mi ne verkas aŭ ne planas novan libron, mi fartas malbone.
Mi volas aperigi librojn ankaŭ en la angla lingvo. Tio estas pli malfacila, ĉar multaj homoj volas fari tion. Sed mi kredas, ke mi sukcesos.
Ĉu mi iĝos anglalingva verkisto aŭ ne, mi dankas Esperanton. Sen Esperanto, mi neniam estus komencinta verki librojn.
Konkludo: Esperanto donis al mi la kuraĝon verki. En malgranda lingvo, oni povas diri novajn aferojn pli facile ol en grandaj lingvoj.
Trevor Steele
Simpligis la artikolon Ahmad Mamduhi
La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins. UEA. Rotterdam. 2010. 901 paĝoj. ISBN 978-92-9017-113-3 Prezo: 45.00 €
Sed nur fragmento. Trevor Steele. Mondial. Novjorko. 2020 (3a eld). 429 paĝoj. ISBN 978-1595694072 Prezo: 28.50 €
-
6
-
2
Trevor Steele estas aŭstralia verkisto, kiu de 55 jaroj instruas Esperanton kaj verkas en ĝi. Preskaŭ 20 verkoj liaj aperis libroforme, kaj li instruis Esperanton en diversaj landoj. Nuntempe li instruas plejparte rete.
Ahmad Mamduhi estas irana arkitekto, urb-fasonisto kaj esperantisto. Ekde 2021, li estas prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj, ekde 2022, membro de la Akademio de Esperanto.
- al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
- aventuro: neordinara, neatendita sperto, ofte (sed ne nepre) okazanta dum vojaĝo.
- Esperantujo: la Esperanta mondo.
- estonte: en la tempo, kiu ankoraŭ ne okazis, sed venos post la nuna tempo.
- fragmento: peco de rompita objekto; malgranda parto de literatura verko.
- konkludo: decido pri la ĝusta respondo al iu demando, atingita post esplorado de la faktoj kaj opinioj pri tiu afero.
- misiisto: membro de iu religia grupo, kiu vojaĝas al iu loko kun la celo konigi kaj disvastigi sian religion.
- novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko; novelaro: kolekto de noveloj.
- profesoro: alt-ranga universitata instruisto; estro de universitata fako; alt-nivela instruisto en supera lernejo.
- rubujo: ujo por teni forĵetitajn kaj nedeziratajn aferojn.

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.