
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
Dum la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, la 10-an de decembro 2025, juna denaska esperantistino Elena Trapani partoprenis forumon pri homaj rajtoj. La forumo estis organizita de la Konsilio de Eŭropo en Budapeŝto, en la Eŭropa Centro por la Junularo.
Okaze de la solena legado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en pluraj lingvoj, Elena voĉlegis la tekston en Esperanto, donante klaran voĉon kaj dignan prezenton al nia lingvo ĉe internacia instanco. Ŝi atentigis pri la rolo de lingva diverseco inter la junularo por la defendado de homaj rajtoj kaj interkultura dialogo. Ŝian kontribuon varme bonvenigis la partoprenantoj.
“Estis grandega plezuro partopreni en la forumo kaj kontribui. La partoprenantoj estis poste ege interesataj. ‘Ĉu Esperanto fakte estas lingvo? Kiel vi lernis tion? Ĉu oni ankoraŭ parolas ĝin?’ – mi ricevis amason da demandoj!” – rakontas Elena.
Elena, kiu estas membro de UEA kaj TEJO (Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), iris al la forumo por reprezenti la skoltojn – sed ŝi lerte trovis manieron ligi sian agadon ankaŭ al Esperanto.
Josette Ducloyer
La supra artikolo unue aperis en revuo Esperanto 1409(2) februaro 2026, p. 41. Ĝi estas iom redaktita por la legantoj de uea.facila.
-
4
Josette Ducloyer estas franca esperantistino, kiu loĝas en vilaĝo proksime al Rennes, la ĉefurbo de Bretonio. Ŝi estas membro de la konsilantaro de Federacio Esperanto-Bretonio kaj respondecas pri organizado de rondvojaĝoj de eksterlandaj esperantistoj tra Bretonio.
- bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
- deklaracio: grava publika sciigo pri iu temo.
- denaska: lerninta Esperanton en la familio ekde sia naskiĝo.
- dialogo: interparolado inter diversaj grupoj, kiuj diskutas siajn malsamajn vidpunktojn kaj serĉas komunan interkompreniĝon.
- digna: en maniero, kiu donas al speciala okazaĵo la respekton, kiun ĝi meritas.
- forumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj; kunveno, kie oni interŝanĝas opiniojn pri iu temo.
- instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
- konsilio: gvidanta grupo, kiu plenumas diversajn funkciojn en organizaĵo, ekzemple doni konsilojn, fari rekomendojn kaj proponojn.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
- reprezenti: prezenti sin nome de iu asocio aŭ grupo de elektintoj.
- rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo, filmo, ludo aŭ simile; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi, ĉu en filmo, teatraĵo kaj tiel plu, ĉu en la reala vivo.
- skolto: membro de junulara movado, kiel celo estas eduki siajn membrojn per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la personeco: socia, krea, mensa, spirita kaj korpa.
- solena: okazanta laŭ serioza maniero, kiu montras ke la aranĝo estas tre grava kaj atentinda.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.