Salti al enhavo

Josephine Baker


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Josephine Baker: talenta, bela, kaj inspira. Ne nur dancistino kaj aktorino, ŝi estis ankaŭ spiono kaj aktivulo pri civitanaj rajtoj. Per sia agado ŝi montris, kiel artistoj povas uzi sian popularecon por plibonigi la mondon.

Josephine Baker naskiĝis en Usono en 1906. Kiam ŝi estis infano, ŝi faris multajn diversajn malgrandajn laborojn por helpi sian familion. Je 15 jaroj ŝi dancis en la stratoj por gajni monon. Finfine ŝi iĝis membro de grupo de dancistoj. Tio donis al ŝi la ŝancon vojaĝi tra la lando kaj eĉ al Eŭropo.

Ŝi estis fama pro sia aparta maniero danci, pro sia komika talento kaj sia aktorado. Ŝi ĉef-rolis en pluraj filmoj faritaj en Eŭropo, kaj ŝi estis la unua nigra virino, kiu ĉefrolis en grava filmo. Unu el ŝiaj plej ŝatataj kostumoj estis mallonga jupo, kiu konsistis el 16 falsaj bananoj.

1942318249_JosephineBaker.jpg.d13925b363a629c1d25b123a50b4ed1d.jpgJosephine en sia banana kostumo, 1927

En 1937 ŝi fariĝis franca civitano. Dum la Dua Mondmilito, kiel fama dancisto kaj aktoro, ŝi povis helpi la francojn. Kiam ŝi estis invitita fari prezentojn ĉe festoj kaj aliaj eventoj, ŝi spionis la germanajn soldatojn. Por kaŝe sendi la kolektitajn informojn, ŝi skribis mesaĝojn per nevidebla inko sur partituroj.

Kiam Josephine revenis al Usono, ŝi renkontis diskriminacion kaj apartismon. Ŝi neniam konsentis fari prezentojn en iu ajn loko, kie oni praktikis apartismon, kaj devigis la posedantojn de kluboj permesi miksitajn spektantarojn por ŝiaj prezentoj.

1173191966_JosephineBakeren1940.jpg.8a2d23549208ea114c5404a1850ad8f1.jpgJosephine Baker en 1940 

Ŝi adoptis dek du infanojn de diversaj landoj. Ŝi nomis sian familion la “ĉielarka tribo”. Ŝi diris: "Ĉiuj homoj povas vivi kune, se ili tion deziras", kaj tion ŝi volis montri per sia propra ĉielarka familio.  

Ŝi mortis en Parizo en 1975.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 5
  • Ami 3

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, migradon kaj , kompreneble, Esperanton.


  • adopti: alpreni nepropran infanon kiel sian.
  • aktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.
  • apartismo: politika sistemo uzata precipe en Sud-Afriko ĝis la 90-aj jaroj, laŭ kiu homgrupoj estas apartigitaj surbaze de la haŭt-koloro. 
  • banano: long-forma flava frukto.

1146798163_Bananopx..png.e9136ee47ecaa389e9eb6cedc80e76b9.png

  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • ĉielarko: sepkolora formo (parto de cirklo) en la ĉielo.

1447634735_ielarkopx..jpg.d87fde6976804f29d317e38d07187a35.jpg

  • diskriminacio: maljusta traktado de unu homo aŭ hom-grupo kompare kun aliaj. 
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • falsa: malvera.
  • inko: kolora akvo uzata por skribado.

289239653_Inkowkm..thumb.jpg.1056bd42c1a02776fddd16edab8eb937.jpg

                    Foto: Wikimedia/Eric Magnan CC 4.0

  • inspira: vekanta en aliaj homoj ideojn pri la bona maniero agi, fari, verki, aŭ krei artaĵon.
  • komika: amuza, ŝerca, ridiga.
  • partituro: la skriba formo de muzika verko.

448141220_Partituropbl..thumb.jpg.fff512d55e95de6be9efa6e0f43af82d.jpg

  • roli: esti unu el la agantoj en teatraĵo aŭ filmo, kaj ankaŭ en ludoj.
  • spiono: homo sendita por kaŝe observi la agojn de malamiko.
  • talento: aparta, rimarkinda kapablo.
  • tribo: homgrupo kun komunaj pragepatroj; subdividaĵo de popolo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La franca ŝtato ĵus anoncis, ke ĝi honoros Josephine Baker, aldonante ŝin al Panteono, tombejo kaj memorigejo por la herooj de la franca historio. Ŝi estos nur la sesa virino, la unua usonano kaj la unua nigra virino, kiu ricevas tiun honoron.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.