Salti al enhavo

George Orwell, Rusujo … kaj Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

En sia nova libro George Orwell and Russia (George Orwell kaj Rusujo) la ĵurnalistino Masha Karp esploras, kiel la fama brita verkisto evoluigis siajn opiniojn pri Sovetunio.

Antaŭ ol ŝia libro aperis, multaj homoj opiniis, ke Orwell fariĝis kontraŭulo de la reĝimo de Stalino pro sia sperto dum la hispana civila milito. Sed Karp malkovris, ke Orwell komencis kritiki la sovetan ŝtaton eĉ pli frue. Kaj lia kritiko rezultis el diskutoj, kiujn li havis kun esperantistoj.

Orwell mem skribis, ke liaj opinioj pri Sovetunio estis formitaj antaŭ ol li iris al Hispanujo por batali kontraŭ la faŝistoj en la civila milito. “Mi neniam ŝanĝis mian bazan sintenon rilate al la soveta reĝimo, de kiam mi unue komencis atenti pri ĝi en la 1920-aj jaroj,” li skribis.

En la unua ĉapitro de sia libro Karp priskribas la renkontiĝojn de Orwell kun Eugène Lanti kaj aliaj esperantistoj en Parizo fine de la dudekaj jaroj. Orwell translokiĝis al la franca ĉefurbo en aprilo 1928 por loĝi kun sia onklino, Nellie Limouzin, kiu estis esperantisto kaj membro de SAT (Sen-nacieca Asocio Tutmonda). Tiutempe ŝi kunvivis kun Lanti, la fondinto de SAT.

“Estis Lanti, kiu unue plantis en la menso de la junulo la semojn de dubo pri la sukceso de la Rusa Revolucio," skribis Karp. "Lanti estis unu el la tre malmultaj homoj en la okcidenta maldekstra movado, kiu fine de la 1920-aj jaroj estis plene konscia pri ĝiaj katastrofaj sekvoj."

Ankaŭ la ĉeĥ-aŭstra marksisto Karl Kautsky, la usona anarkiisto Emma Goldman kaj la brita filozofo Bertrand Russell verkis librojn dum la 1920-aj jaroj, kiuj kritikis la novan reĝimon en Rusujo.

Antaŭ 1935, Lanti disiĝis de la komunistoj kaj skribis ke "tio, kio regas en Sovetunio, estas RUĜA FAŜISMO".

Post sia reveno al Londono, Orwell laboris en librovendejo de la familio Westrope kaj loĝis en ilia domo. La edzino, Myfanwy Westrope, estis esperantisto, kaj same kiel Lanti ŝi estis maldekstra kritikanto de la soveta reĝimo. Ŝi estis la dua esperantisto, kiu influis la pensadon de Orwell pri la stalinisma reĝimo.

Orwell ne ŝatis Lanti persone, kaj havis tutvivan malŝaton pri Esperanto. Sed ne povas esti dubo, ke la maldekstra kontraŭstalinismo, kiu markis liajn postajn verkojn – de Omaĝo al Katalunujo ĝis Besto-bieno kaj Mil naŭcent okdek kvar – rezultis el la diskutoj, kiujn li havis kun Lanti, Westrope kaj aliaj esperantistoj fine de la 1920-aj jaroj kaj dum la fruaj 1930-aj jaroj.

Eric Lee
 

  • Ŝati 9

Eric Lee estas sindikata aktivulo kaj verkisto. Li estas la aŭtoro de pluraj libroj, inkluzive de La eksperimento: La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921. Lia venonta libro, kiu aperos en 2024, nomiĝas La aŭgusta ribelo 1924: Kartvelujo kaj la naskiĝo de demokrata socialismo.


  • anarkiisto: proponanto de socia kaj politika sistemo, kiu kontraŭas ĉian ŝtatan regadon, kaj proponas memregatan socion surbaze de libervola kunlaborado.
  • bieno: kampara ter-posedaĵo.
  • civila milito: interna milito inter la loĝantoj de la sama lando.
  • ĉapitro: dividaĵo de libro, signita per nomo aŭ numero.
  • faŝisto: membro de naciisma politika movado, kiu perforte subpremas ĉiujn kontraŭstarantojn; ĝi unue aperis en Italujo kaj aliaj landoj dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la dudeka jarcento.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • katastrofa: rilata al malfeliĉega afero kun teruraj sekvoj.
  • komunisto: proponanto de la politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; proponanto de la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • konscia: havanta tre klaran scion kaj komprenon pri iu situacio.
  • kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • marksisto: homo, kiu sekvas la politikajn kaj ekonomiajn idealojn de Karl Marx. 
  • omaĝo: publika montro de granda respekto al iu homo pro ties rimarkindaj atingoj.
  • reĝimo: sistemo de regado en iu ŝtato.
  • revolucio: subita grandega ŝanĝo en la formo de regado, ofte per amasa popola agado aŭ interna milito; subita grandega ŝanĝiĝo en la irado de aferoj.
  • semo: parto de planto, el kiu kreskos nova planto.

1668811839_Semipx..jpg.63cb0a2909092e73fe418c682dc9cd8f.jpg

  • sin-teno: la maniero laŭ kiu homo agas aŭ pensas.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Orwell estis ne nur kontraŭkomunisto kaj kontraŭ-stalinisto, sed ankaŭ agento-informanto kies antaŭeco atingis la britan spionagentejon MI5.

Estis rivelita ke MI5 konservis dosieron pri 130 eminentaj britaj intelektuloj de la tempo.

En 1949, li donis liston de 38 homoj, inkluzive de komunistaj/sovetiaj subtenemuloj kaj progresemaj intelektuloj kaj artistoj, al Celia Kirwan, kiu laboris en la Fako de Informoj kaj Esploroj de la brita Foreign Office (eksterlanda ministerio).

La konsilisto estis publikigita en la gazetoj Guardian kaj Daily Telegraph en 1996.

Redaktite de Anna
Korektado kaj traduko
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Jes, ĝi okazas en Anglujo, fakte eĉ en Londono, laŭ mia memoro. Sed la socio, kiun li imagas, estas certe bazita sur tiu de la tiama Sovetunio. Ne forgesu, ke kiam li verkis la libron, 1984 estis dato en la estonteco, post 40 jaroj. Do temas pri fantazio pri tre malbela mondo de la estonteco. En la romano, la mondo estas dividita en tri grandajn blokojn, kiuj konstante militas inter si - fakte temas pri situacio sufiĉe simila al la nuna realeco.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.