Salti al enhavo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Jérémie Sabiyumva.

Anny Joanice Nizigiyimana, 26-jara burunda esperantistino, ricevis premion de la prezidanto de Burundo, Evariste Ndayishimiye, dum la festado de la Internacia Virina Tago.

Anny Joanice estas membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2023. Kune kun Mana Brinson el Kongo, en 2024 ŝi reprezentis la asocion ĉe konferenco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Najrobo, Kenjo, pri la Civila Socio (ali-vorte pri tiu parto de la socio, kiu estas nek ŝtata, nek komerca). Poste ŝi fariĝis membro de UN-komisiono pri la sama temo, kie ŝi plu reprezentas UEA. Krome, ŝi estas la vicprezidanto de la Asocio de Komercaj Virinoj de Burundo (AFAB) kaj direktoro kaj fondinto de la firmao Innovation Plus Plus.

Grava parto de ŝia agado konsistas el antaŭenigo de virina entreprenado. Ŝi celas helpi aliajn virinojn venki la defiojn, kiuj malhelpas ilian ĉeeston en la komerca mondo. 

Joanice estas reprezentantino de faka asocio en Burundo, Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA), kaj ŝi partoprenis la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (2-a AKVo) en Aruŝo, tuj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). Poste ŝi partoprenis ankaŭ en la UK, al kiu ŝi kontribuis plur-aspekte, ĉefe pri temoj ligitaj al virina agado.

En intervjuo al la revuo Akeza Joanice komentis, ke la ĉefa malfacilaĵo por virinoj en Burundo estas ricevi financadon. “Ĉar ni ne havas garantiojn, ni ne povas peti bankan prunton. Krome mankas informoj [...] Sed aldone virinoj ne estas kuraĝigataj entrepreni aferojn, kaj tio baras junajn burundajn virinojn. [...] Ni devas alkutimigi junulinojn fari esplorojn, trovi la informojn kaj la ŝancojn eniri la merkaton, interretumi, iri al lokoj, kie ili renkontos aliajn junulinojn, kiuj jam okupiĝas pri entreprenado,” ŝi diris. De la prezidanto de Burundo ŝi ricevis monpremion pro sia laboro por la antaŭenigo de virinaj entreprenistoj. Tiu premio estis rekono de ŝia kontribuo al la disvolviĝo de bonaj kondiĉoj por virinoj en la lando.

La Esperanto-Klubo de Buĵumburo okupiĝas pri projekto “Konstrui la kapablon de lernantoj, precipe knabinoj, fariĝi instruistoj”, gvidata de Joanice kun Najma Hassan. Komence de 2025 tiun projekton elektis la Afrika Komisiono de UEA por ricevi subvencion. La projekto celas rapide trejni tridek estontajn instruistojn, precipe knabinojn, por servi en baza edukado kaj ankaŭ instrui Esperanton.

UEA varme gratulas al Anny Joanice Nizigiyimana pro la meritoplene ricevita premio, kun espero, ke ŝi povos multe pli kontribui al la mondo, al virinoj, al Esperanto. UEA planas plu subteni ŝian agadon.

Por subteni la programojn de UEA donacu al la diversaj fondaĵoj de la Asocio. Aparte gravaj por la laboroj de Joanice estas la fondaĵoj Afriko, Informado kaj Eduko.

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1222
2025-03-21

  • Ŝati 2

  • al-done: donate kiel plia afero al tio, kio jam ekzistas.
  • ĉe-esto: estado en la loko, kie io okazas.
  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn; malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
  • direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
  • disvolviĝo: malfermado de io el sia volvita formo; evoluo al pli forta, pli vasta, aŭ pli bone kreskinta formo.
  • entrepreni: komenci gravan, grandan taskon; starigi novan komercan asocion.
  • financado: la necesaj mon-rimedoj por iu agado.
  • firmao: asocio kun komerca celo. 
  • garantio: certigo, ke estos sufiĉe da mono por repagi iun prunton.
  • interretumi: uzi interreton.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • merkato: komerca situacio rilate al vendado kaj aĉetado de produktoj kaj servoj; komerca situacio rilate al vendado kaj aĉetado de iu produkto, ekzemple oro, kafo, aŭtomobiloj aŭ simile.
  • n-ro: numero.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
  • rekoni: akcepti ion kiel validan aŭ valoran.
  • reprezenti: prezenti sin nome de iu asocio aŭ grupo de elektintoj.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • subvencio: monhelpo por projekto.
  • trejni: instrui kaj ekzerci por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.