Salti al enhavo

Eŭgeno Lanti, la sennaciisto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Stefano Keller.

Eŭgeno Lanti estis unu el la fondintoj de Sen-nacieca Asocio Tutmonda (SAT), la asocio de esperantistaj laboristoj. Kun aliaj homoj li disvolvis la sen-naciismon, kiu celis la forigon de la nacio kiel formo de socia organizado.  

La vera nomo de Lanti estis Eugène Adam, kaj li naskiĝis en malgranda nord-franca vilaĝo en 1879. En juna aĝo li ekloĝis en Parizo, kie li estis manlaboristo. Li fariĝis anarkiisto.

Dum la Unua Mondmilito li devis militservi kaj tiam kreskis lia malŝato al naciismo kaj milito. Li lernis Esperanton, kaj ekhavis kontaktojn ankaŭ kun la komunisma movado.

Post la milito li aliĝis al la esperantista laborista movado. En 1919 li iĝis redaktoro de la gazeto de la franca asocio, Le Travailleur Esperantiste (La esperantista laboristo), kie li montris sian literaturan kapablon kaj sian laborkapablon. Liaj literaturaj verkoj estis ekzemploj de klareco kaj simpleco.

Ĉe la Universala Kongreso de 1921 en Prago estis kreita la tutmonda asocio por esperantistaj laboristoj. Oni decidis, ke ĝi ne havu naciajn subdividojn. Tial ĝia nomo estas Sennacieca Asocio Tutmonda.

La asocio, kiun gvidis Lanti, rapide kreskis. Ĝi estis plurisma kaj celis malhelpi dogmismon. Tamen okazis bataloj inter diversaj politikaj ideoj, anarkiismaj, komunismaj, socialdemokrataj kaj aliaj. Estis ankaŭ malsameco de opinioj inter la internaciismo, kiu kredis je la graveco de la nacioj, kaj la pli radikala sennaciismo, subtenata de Lanti, kiu volis forigi ĉiun dividon pro la nacio aŭ la ŝtato. La sennaciismo neniam estis fermita ideo. Ĝi estas speco de profunda kosmopolitismo. Esperanto estis parto de ĝi.

Esperanton Lanti uzis ankaŭ hejme. Lia kunulino dum la 1930-aj jaroj estis la verkistino Ellen Kate Limouzin, onklino de la konata verkisto George Orwell, kiu dum iom da tempo loĝis en ilia hejmo.

Lanti estis unu el la fondintoj de la Franca Komunisma Partio, sed fine de la 1920-aj jaroj li eliris el ĝi, parte pro opini-diferencoj pri Sovetunio. En 1933 li forlasis siajn respondecojn en SAT, kaj en 1936 li komencis vojaĝon tra la mondo, utiligante Esperanton por kontaktoj kun homoj. Li pasis tra Hispanio kaj Portugalio, kaj loĝis longan tempon en Japanio. Li pasis tra Aŭstralio, Nov-Zelando kaj sudamerikaj landoj, kaj en 1940 alvenis al Meksiko.

Sed li malesperis pro la politika situacio kaj iĝis nekuraceble malsana. Li mortigis sin en 1947. SAT, tamen, plu disvolvas sian laboron, kaj plu havas ĝis hodiaŭ ecojn, kiujn Lanti donis al ĝi.

Gary Mickle

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2
  • Ami 2
  • Dankon 1

Gary Mickle estas emerita laboristo, membro de SAT kaj aktiva kiel unu el ĝiaj sennaciistoj. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita versio de pli longa artikolo verkita de Toño del Barrio kaj metita en interreton de SATeH (SAT en Hispanio)


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • anarkiisto: proponanto de socia kaj politika sistemo, kiu kontraŭas ĉian ŝtatan regadon, kaj proponas memregatan socion surbaze de libervola kunlaborado.
  • disvolvi: evoluigi al pli forta, pli vasta, aŭ pli bone kreskinta formo.
  • dogmo: ideo, kiun oni ne rajtas pridiskuti, kvankam nenio montras, ke ĝi certe estas vera.
  • komunismo: politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • kosmopolitismo: sento de aparteno al la tuta homaro, ne al aparta nacio aŭ popolo.
  • radikala: atinganta ĝis la bazo, trafanta la bazajn principojn.
  • respondeco: la devo okupiĝi pri plenumado de iu agado kaj respondi al plendoj aŭ aliaj komentoj pri ĝia realigo.
  • social-demokrato: ano de politika ideo, kiu celas plibonigi la staton de neriĉaj membroj de la socio.
  • Sovet-unio: grandega ŝtato ekzistanta de 1922 ĝis 1991, kiu entenis la nunajn Rusujon, Ukrainujon, Belorusujon, kaj 12 aliajn landojn.

Sovetunio wkp..png

Mapo: Ssolbergj / Wikipedia  CC BY-SA 3.0

  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.