Salti al enhavo

Clay Magalhães finas sian laborperiodon
- KKS ŝanĝiĝas


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Kokoso en Esperanto signifas specon de granda nukso

142856245_Kokoso2px..jpg.5de71784250973aad2a167642e378011.jpg
 
sed la vorto en Esperanto estas ankaŭ tre konata kaj uzata ne kiel la nomo de nukso, sed kiel mallongigo de la esprimo Konstanta Kongresa Sekretario. En la Esperanto movado tiu homo nomiĝas KKS.

Dum la lastaj dek naŭ jaroj la KKS estis brazilano Clay Magalhães, sed li ĵus finis sian laboron en tiu posteno. Jen la Gazetara Komuniko n-ro 1051 pri tio de UEA.

La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay  ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.

image.png.e65e8d1207bbc29c7a7fe6d934cdd70b.png

Sub lia egido organiziĝis multnombraj kongresoj. Inter tiuj ankaŭ la jubileaj kongresoj en Roterdamo (100-jariĝo de UEA), Bjalistoko (150-a naskiĝdatreveno de L.L. Zamenhof) kaj Lillo (100-a UK). La kongreso en Lillo estis la plej granda kongreso, kiun li organizis, kun 2698 aliĝintoj el 80 landoj. La lasta UK, kiu okazis sub lia gvido, estis tiu de Lahtio en 2019. Sendube li restas en la memoro de sennombraj UK-partoprenantoj pro sia karaktero, ĉiam zorgema kaj afabla.

La Estraro de UEA, la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj la kolegoj kaj ekskolegoj de Clay elkore dankas pro lia granda sindediĉo por la movado kaj deziras al li sukceson en ĉio, kion li entreprenos!

Pri la Kongresa Fako de UEA nun okupiĝas Dorota Rodzianko kune kun siaj kolegoj, laŭ nova kontrakto de UEA kun E@I. Ilia unua kongreso estas la baldaŭ okazonta UK en Montrealo.

Ankaŭ mi mem ofte havis okazon kunlabori kun Clay, kaj ankaŭ mi spertis liajn zorgemon kaj afablecon. La afero, kiun mi ĉiam plej klare memoros pri li, estas ke eĉ en iom frenezaj momentoj dum la kongresoj, kiam aferoj misokazis kaj fuŝiĝis, li ĉiam restis trankvila kaj klarmensa, preta por solvi ĉiajn problemojn. Mi certas, ke li estos same sukcesa en ĉio, kion li faros estonte.

Anna Löwenstein
 

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj verkinto de tri romanoj en Esperanto. Ŝi ankaŭ verkis la facil-lingvan rakonton La teorio Nakamura. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • aliĝinto: homo, kiu enskribiĝis por ĉe-esti en kongreso aŭ por membriĝi en asocio.
  • egido: rego, kontrolo, prizorgo.
  • entrepreni: komenci gravan, grandan taskon.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • jubilea: speciala pro aparta dat-reveno, ekzemple la 50-a, la 100-a aŭ simile.
  • karaktero: la aro da ecoj mensaj, kiuj donas al ĉiu homo apartan manieron pensi kaj agi.
  • kolego: homo kun la sama profesio aŭ membro de la sama asocio.
  • kontrakto: skriba interkonsento, leĝe valida, kiu devigas ambaŭ subskribintojn plenumi iun agadon.

1617880087_Kontraktopx..jpg.f3c92299066b80d20b886d6ea5401764.jpg

  • nukso: malmola frukto kun ligneca eksteraĵo.

1389736883_Nuksojpx..jpg.0c0af72d0f2b72b2db6bf96b2439ed62.jpg

  • posteno: ofico, laborfunkcio.
  • sin-dediĉo: plen-kora donado de si mem por iu celo.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • volontuli: mem proponi sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.