Salti al enhavo

Claude Piron
: amiko de la lernantoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Unu el la plej popularaj legolibroj por homoj, kiuj lernas Esperanton, estas Gerda malaperis. Se vi ne jam renkontis ĝin legu la artikolon en nia rubriko “Libroservo”.

Gerda malaperis estis verkita de la fama belga/svisa esperantisto Claude Piron (1931-2008). Ne nur tiun libron li verkis por lernantoj, sed ankaŭ Ili kaptis Elzan!, La kisa malsano kaj plurajn aliajn. Mi tre rekomendas al legantoj de uea.facila lian interesan verkon Vere aŭ fantazie, kiu enhavas rakontojn kaj mallongajn artikolojn. 

Kvankam li estis eminenta esperantisto, iam membro de la Akademio de Esperanto, Piron estis amiko de la komencantoj. Li ne konsideris sin tro grava por daŭre instrui Esperanton ĉe loka grupo. Ĝuste tion li estis faranta nur kelkajn horojn antaŭ sia subita morto je la aĝo 76. Tio estis granda ŝoko por la tuta Esperanto-movado, precipe ĉar li estis tre amata homo kun afabla personeco.

Li estas fama pro sia libro La bona lingvo, en kiu li kritikis la tro abundan enkondukadon de novaj vortoj en Esperanton. En tiu libro li rakontis, kiel li mem lernis Esperanton el lernolibro kiel junulo. Li aparte ĝuis la manieron, laŭ kiu eblas krei novajn vortojn per kunmetaĵoj kaj afiksoj, kaj lernis fari tion tre lerte. Li estis ŝokita la unuan fojon, kiam li vizitis Esperanto-klubon, ĉar li malkovris, ke la klubanoj ne kapablas fari tion. Anstataŭ uzi la rimedojn de Esperanto por esprimi siajn ideojn, ili simple prenas vortojn rekte el la franca. Tio ŝajnis al li kontraŭa al la celo de Esperanto, kaj per tiu libro li volis rekomendi, ke esperantistoj evitu enkonduki novajn vortojn, se estas eble mem krei ilin per la ekzistantaj vort-radikoj.

Piron verkis serion da krimromanoj en Esperanto sub la plumnomo Johán Valano. Oni nomas ilin la Ĉu-romanoj, ĉar ĉiuj titoloj komenciĝas per la vorto Ĉu: Ĉu vi kuiras ĉine?, Ĉu li bremsis sufiĉe?, Ĉu li venis trakosme? ktp.

Krome li verkis plurajn verkojn pri psikologiaj aferoj. Li laboris dum multaj jaroj kiel tradukisto ĉe UN kaj Monda Organizaĵo pri Sano, sed poste li ekstudis psikologion, kaj laboris kiel psikologo en Ĝenevo. Kiel psikologo, li ofte aplikis psikologiajn argumentojn al la diskuto pri tutmonda komunikado kaj Esperanto.

Pluraj verkoj de Claude Piron estas troveblaj senpage en la reto. Multaj estas verkitaj per facila lingvaĵo taŭga por lernantoj, sed troviĝas ankaŭ pli seriozaj verkoj pri psikologio kaj pri la monda lingvoproblemo.

Anna Löwenstein
 

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Anna Löwenstein estas fondinto kaj ĉefredaktoro de uea.facila. Ŝi verkis tri romanojn en Esperanto, kaj ankaŭ la facil-lingvan rakonton La teorio Nakamura sur kiu estas bazita la kurso de Lernu.net. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • abunda: en bona kvanto aŭ nombro, kiu sufiĉos al ĉiaj bezonoj, sen risko de mankoj.  
  • afikso: vortero, kiun oni aldonas antaŭ aŭ post Esperanta radiko por krei novan vorton, ekzemple mal-, -in-, -et-.
  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • apliki: uzi en la praktiko; uzi ion laŭ ties celo.
  • argumento: fakto aŭ kialo, kiun oni prezentas por konvinki iun aŭ por montri la pravecon de iu ideo.
  • bremsi: malrapidigi aŭ haltigi veturilon, planon, agadon, aŭ alian aferon.
  • eminenta: supera, alt-merita.
  • eviti: intence ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • fantazio: nereala, imagata kreaĵo.
  • kosmo: la vastega spaco ekster nia Tero.
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • kritiki: paroli pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • plum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo.
  • psikologio: scienco pri la homa menso.
  • psikologo: sciencisto pri la homa menso. 
  • ŝoko: subita, neatendita okazaĵo, kiu trafas forte kaj malagrable.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La gvidantoj de la Esperanto-Asocio en la ĉina urbo Tianjin petis permeson reuzi la supran artikolon en la paĝaro de la grupo. Ili ne nur aperigis la artikolon, sed ankaŭ tradukon en la ĉina (ŝajne kun aldonaj informoj), kaj ankaŭ filmetojn de Piron, informojn pri liaj libroj kaj tiel plu. Do ili faris tre belan prezenton pri la homo por ĉinaj esperantistoj! Jen la ligilo: https://mp.weixin.qq.com/s/xMwaMzIUC6HGiUOq7HOSsQ

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.