Salti al enhavo

Benjamin Franklin


 Diskonigi

Deklaracio de Sendependeco de John Trumbull (1819)

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Benjamin Franklin estis homo kun multaj diversaj talentoj kaj kapabloj. Interalie, li estis unu el la verkintoj de la usona Deklaracio de Sendependeco, li antaŭenpuŝis la forigon de sklaveco, faris gravajn malkovrojn pri elektro, kaj helpis krei multajn civitanajn organizaĵojn.

1758001534_BenjaminFranklin.thumb.jpg.8506c4369c488c8a251124aec937a9ae.jpgBenjamin Franklin en 1778, pentrita de Joseph Duplessis

Franklin naskiĝis la 17-an de januaro 1706, la deka el dek sep infanoj. Li vizitadis lernejon dum malmultaj jaroj, ĉar 12-jara li iĝis meti-lernanto de sia frato, James. James estis la presisto de la unua gazeto en Bostono, New-England Courant. Franklin legis multe kaj lernis bone verki, tamen lia frato ne permesis al li verki por la gazeto. Tial Franklin skribis leterojn al la gazeto ŝajnigante esti mezaĝa vidvino kun la nomo Silence Dogood (Silento Faru-bonon). Tiuj leteroj enhavis konsilojn, kritikojn pri la mondo, kaj komentojn pri la traktado de virinoj. Ili estis tre popularaj.

Antaŭ ol li atingis 20 jarojn, Franklin havis sian propran presejon. Li kaj lia edzino ankaŭ posedis ĝeneralan vendejon kaj librovendejon. Liaj komercoj estis sukcesaj kaj li komencis plurajn projektojn por plibonigi sian urbon, Filadelfion. Li konvinkis homojn donaci monon por krei la unuan abon-bibliotekon. Li organizis grupon por fondi la unuan malsanulejon en la urbo, kaj starigis grupon de volontuloj por batali kontraŭ fajroj.

Franklin ankaŭ estis inventisto. Interalie, li inventis du-fokusajn okulvitrojn, kaj inventis pli bonan kamenon por ke ĝi produktu pli da varmo kaj malpli da fumo. Li ankaŭ faris multajn esplorojn pri elektro. Per lia esplorado ni ricevis kelkajn el niaj bazaj komprenoj pri elektro, kaj li ankaŭ kreis multajn el la vortoj rilataj al elektro, kiujn ni uzas ankoraŭ nun. 

Franklin vojaĝis al Londono plurajn fojojn. Dum la 1750-aj jaroj li estis fama tie kaj eĉ deziris fariĝi politikisto. Sed kiam la brita parlamento decidis starigi maljustan imposton al siaj kolonioj, li parolis kontraŭ tiu imposto en la parlamento. Tiam li ekpensis, ke Usono devas liberiĝi de Britujo. 

Li reiris al Filadelfio en 1775. En 1776 li estis ano de la kvin-homa grupo, kiu verkis la Deklaracion de Sendependeco de Usono. Post la revolucio, li estis ankaŭ unu el la homoj, kiuj iris al Parizo en 1783 por diskuti la postsekvojn de la batalado. Tie, Franklin kaj aliaj subskribis la interkonsenton kun la brita registaro, kiu laŭleĝe finis la usonan Revolucian Militon.

En la 1740-aj jaroj Franklin posedis plurajn sklavojn, kiuj laboris ĉe lia presejo. En lia gazeto aperis reklamoj pri vendado de sklavoj, kaj li eĉ permesis la vendon de sklavoj en sia vendejo. Iom post iom liaj opinioj ŝanĝiĝis kaj li iĝis forta kontraŭulo de sklaveco. Li nomis ĝin “grava malbono”. Unu el liaj lastaj agoj en 1790 estis peti al la usona kongreso (parlamento) malpermesi sklavecon.

Benjamin Franklin mortis la 17-an de aprilo 1790 en Filadelfio.

Myrtis Smith

Ilustraĵo: Pentraĵo de John Trumbull (1819). La kvin-homa grupo prezentas la tekston de la Deklaracio de Sendependeco al la kongreso, la 28-an de junio 1776. Franklin estas la plej dekstra el la kvin starantaj homoj meze de la bildo, nigre vestita.

  • Ŝati 2
  • Ami 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton.


  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • deklaracio: grava publika sciigo pri iu temo.
  • du-fokusaj okulvitroj: okulvitroj, kiuj ebligas vidi malproksime, sed ankaŭ proksime por legado. 

Dufokusaj okulvitroj wkp..jpg    Foto: Wikimedia/Frank C. Müller, CC BY-SA 3.0

  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • imposto: deviga pago de ŝtatanoj kiel kontribuo al la bezonoj de sia ŝtato aŭ urbo.
  • inventi: elpensi novan solvon de teknika tasko; elpensi novan ilon aŭ aferon.
  • kameno: loko en ĉambro, kie eblas havi fajron por varmigi aŭ kuiri.

Kameno px..png

  • kolonio: lando, al kiu fremda ŝtato sendas siajn proprajn ŝtatanojn por loĝi tie kaj regi ĝin.
  • kritiko: komento pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero.
  • metio: manlabora profesio.
  • parlamento: grupo de homoj, elektitaj de la popolo, kiuj kreas la leĝojn de ŝtato.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • revolucio: subita grandega ŝanĝo en la formo de regado, ofte per amasa popola agado aŭ interna milito; subita grandega ŝanĝiĝo en la irado de aferoj.
  • sen-dependeco: la fakto regi sin mem. 
  • sklavo: homo posedata de alia homo kvazaŭ objekto, kaj devigata labori senpage.
  • sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.
  • ŝajnigi: prezenti ion en maniero, kiu ne estas vera.
  • talento: aparta, rimarkinda kapablo.
  • vidvino: virino, kies edzo jam mortis.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.