Salti al enhavo

Virtuala karavano


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Katalin Kovats.

Katalin Kováts estas fondinto kaj redaktoro de edukado.net,  grava retejo por Esperanto-instruistoj. Kun kelkaj esperantistoj en somero 2019 Katalin partoprenis la plej grandan amas-marŝadon de la mondo, paŝante 140 kilometrojn en kvar tagoj. Samtempe ŝi reklamis kaj instruis Esperanton inter la 38 mil kunpaŝantoj.

Poste ŝi iniciatis novan projekton Kunpaŝado. Per tiu projekto ŝi celas krei komunumon, por kies membroj gravas la sana vivo kaj la kunagado. 

La kunpaŝantoj celas regule sportumi, ĉefe paŝadi. Farante tion, ili samtempe ĉirkaŭiras la mondon kune, en virtuala karavano. Ili sekvas virtualan voj-planon, kies halto-punktoj estas Esperanto-lokoj, konataj kaj malpli konataj centroj, kluboj, kelkfoje unuopaj homoj, kiuj gastigas tiun virtualan karavanon. Kiam la karavano atingas unu el la halto-punktoj, la gastigantoj prezentas al ili sian agadon per son- aŭ film-materialoj, kiuj publikiĝas en la momento, kiam la karavano atingis ilian urbon.

Sed kiel moviĝas la karavano? La vojplano estas virtuala, sed la paŝado estas reala. Post ĉiu sport-okazo la partoprenantoj registras en la paĝaro la faritajn kilometrojn aŭ la minutojn/horojn de sia sportumado. Ĉiu marŝas individue, sed la individuaj distancoj sumiĝas kaj antaŭenirigas la karavanon.

Por kuraĝigi la partoprenantojn, la redaktoro de tempo al tempo proponas premiojn. La premioj konsistas el son-materialoj aŭ muziko, kiujn ili povos aŭskulti dum la sportumado. Ekzemple, estas interesaj artikoloj pri la naturo kaj pri medioprotektado, kuracistaj konsiloj, intervjuoj kun sportumantaj esperantistoj, voĉ-legitaj literaturaĵoj, aŭ instruaj diskutoj pri gramatikaj temoj. La sondosieroj estas riceveblaj nur dum kelkaj tagoj, tial valoras ne maltrafi ilin.

Por partopreni la projekton ne necesas esti sportisto. Ĉiu, kiu pretas regule movi sin almenaŭ kelkajn kilometrojn aŭ horojn semajne jam estu kun ni. En la karavano estas bonvenaj ankaŭ handikapitaj samideanoj, kiujn ni kore invitas kunvojaĝi.

Per Kunpaŝado ni celas kunigi la lernadon kaj aplikadon de la lingvo, kunigi Esperanto-komunumon, krei mondmapon de Esperanto-lokoj, kaj instigi esperantistojn al pli sana vivmaniero. La projekto nun estas en prov-periodo, kiam ni ankoraŭ observas la kutimojn de la membroj de la karavano kaj serĉas la plej konvenan formon por la konstruo de la definitiva reta programo. Por krei la definitivan retejon ni bezonas programistojn kaj grafikiston.

Por krei retejon, kompreneble, necesas mono. Jam estas kolektitaj kelkaj miloj da eŭroj, per kiuj esperantistoj subtenis ĉiun kilometron de Katalin kaj aliaj kunpaŝantoj, kiam ili partoprenis la amasmarŝadon en 2019.

Se vi deziras kunpaŝi, aŭ helpi en konstruado de la programo, vi trovos informojn en la retpaĝo pri la projekto ĉe edukado.net. Spektu ankaŭ filmeton pri la projekto, en kiu Katalin mem prezentas ĝin dum kunveno en Poznań, Pollando, en septembro 2019.


 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1

  • apliki: uzi en la praktiko; uzi ion laŭ ties celo.
  • definitiva: ne plu ŝanĝebla post la lasta, fina ŝanĝo.
  • distanco: spaco inter du lokoj.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

1872804603_Eropx..jpg.5c96537ff3c1d4f917ff7626daf7c6f1.jpg

  • grafikisto: homo, kiu okupiĝas pri la aranĝo de la paĝoj kaj la ĝenerala aspekto de revuo, retejo, reklamilo aŭ simile.
  • handikapo: mensa aŭ korpo problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo.
  • individua: unuopa, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • iniciati: esti la unua, kiu proponas aŭ faras ion.
  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • karavano: organizita grupo de kunvojaĝantoj.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • mapo: desegno montranta la detalojn de regiono, ekzemple de urbo aŭ lando, aŭ de la tuta mondo.

647681426_Mapopx..jpg.fbd974485bad10646f5fb7fabd275e9a.jpg

 

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • registri: orde kaj metode skribi ciferojn, notojn aŭ aliajn informojn en tiu-cela libro aŭ kajero pri faktoj, pri kiuj oni volas konservi memoron.
  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.