Salti al enhavo

Salutmesaĝo de Unesko


 Diskonigi

Mireille Grosjean, la prezidanto de ILEI, laŭtlegis la salutmesaĝon de Unesko

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Speciala momento de la unua tago de nia virtuala kongreso estis salutletero de Unesko al la 106-a UK / 2-a VK. La letero alvenis la 16-an de julio al Mirejo Grosjean, la prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Laŭ peto de la Estraro de UEA ŝi skribis al Unesko por inviti la Ĝeneralan Direktorinon de Unesko, Audrey Azoulay, saluti la kongreson.

Respondis la vic-ĝenerala direktoro de Unesko, Prof. Tawfik Jelassi, nome de la direktorino. Li bondeziris kaj parolis laŭ tre pozitiva maniero pri la kongreso, pri UEA kaj pri ILEI. Prof. Jelassi estas el Tunizio kaj eniris sian oficon en julio 2021.

La letero estis en la franca. La originalo troviĝas en dosiero de UEA. Tradukon faris Mirejo Grosjean. La suba teksto estas iomete simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.

De: Sinjoro Tawfik Jelassi, Vic-ĝenerala direktoro de Unesko, respondeculo pri komunikado kaj informado

Sinjorino prezidanto,

Nome de la Ĝenerala Direktorino mi elkore dankas al vi pro via letero, en kiu vi invitas ŝin partopreni en la tutmonda kongreso de Universala Esperanto-Asocio, kiu okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio.

Unesko estas dankema al vi pro tiu invito partopreni en tiu grava jara aranĝo de la Esperanto-komunumo. Tiu evento esprimas trafe la viglecon de UEA. Ĝi ankaŭ spegulas ties ĵusajn pozitivajn iniciatojn.

Unesko estas feliĉa kaj fiera labori flanke de UEA ekde jardekoj por antaŭenigi la kulturan kaj lingvan diversecon, same kiel por antaŭenigi la gravecon de tiu diverseco por konstrui kaj fortigi pacon. La publikigo, danke al vi, de Unesko-Kuriero en Esperanto pruvas bone, ke ni samopinias pri multaj aferoj.

Tamen mi bedaŭras, ke mi devas anonci al vi, ke la Ĝenerala Direktorino ne povos partopreni en la Kongreso de 2021 pro aliaj devoj de longa tempo jam deciditaj.

Mi volas certigi vin, ke Unesko konsideras kun plej alta graveco la laboron faritan de UEA kaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kies prezidanto vi estas. Ĉiuj oficejoj de Unesko staras kompreneble je via dispono por plani kun vi novajn formojn de kunlaboro ĉirkaŭ niaj komunaj perspektivoj.

Kun ripetitaj dankoj pro via invito, mi petas vin akcepti mian plej altan respekton.

Tawfik Jelassi

  • Ŝati 1
  • Ami 1

  • dispono: la povo havi ion aŭ iun por uzi laŭ sia volo.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • fiera: kontenta pri siaj propraj meritoj kaj faroj. 
  • iniciato: nova agado.
  • kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • perspektivo: aspekto prezentata de malproksima, estinta aŭ estonta okazo.
  • pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa, ĝusta, certa.
  • prof. = profesoro: alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
  • respondeculo: la homo kun la tasko zorgi pri plenumado de iu agado; kaj respondi al komentoj pri ĝia realigo.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • UK: Universala Kongreso de Esperanto
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo
  • VK: Virtuala Kongreso

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.