
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.
Malmultaj universitatoj instruas Esperanton, eĉ malpli instruas ĝin oficiale, kaj nur unu en la mondo ĝin instruas ankaŭ malĉeeste: UNED – Universidad Nacional de Educación a Distancia (Nacia Distanca Universitato). UNED estas “malfermita universitato”: krom instrui malĉeeste (antaŭe per poŝto, nuntempe per interreto), ĝi ne postulas regulan vizitadon al lecionoj. Ne necesas havi alt-lernejan diplomon por eniri, nek havi hispanan civitanecon aŭ adreson.
Tamen ĝi estas publika nacia universitato kaj dependas rekte de la hispana ministerio de edukado. Kvankam ĝia sidejo troviĝas en Madrido (Hispanujo), ĝi havas centrojn en la ĉefurboj de ĉiuj hispanaj provincoj, kie la studentoj povas ekzameniĝi kaj ricevi helpon.
Ekzistas kelkaj tiaj centroj ankaŭ ekster Hispanujo: en Bonaero (Argentino), Karakaso (Venezuelo), Limo (Peruo), Meksikurbo (Meksiko), Bogoto (Kolombio), Kito (Ekvadoro), Santiago (Ĉilio), Sanpaŭlo (Brazilo), Novjorko kaj Seatlo (Usono), Malabo (Ekvatora Gvineo), Lisbono kaj Porto (Portugalujo), Londono (Britujo), Parizo (Francujo), Bruselo (Belgujo), Berlino, Frankfurto kaj Munkeno (Germanujo), Berno (Svisujo), Romo (Italujo) kaj Varsovio (Polujo).
UNED instruas 16 lingvojn, de la ĉina ĝis la hispana signo-lingvo, kaj de 2018 ankaŭ Esperanton, laŭ interkonsento kun Hispana Esperanto-Federacio. La unua kurso havas nivelon A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj, sed taŭgas por hispanlingvaj komencantoj, ĉar ĝi komenciĝas de tre baza nivelo. De 2020 estas instruata ankaŭ kurso por progresantoj je la nivelo B1, kaj en oktobro 2025 komenciĝos la kurso B2. Tiuj du kursoj estas tute en Esperanto.
Lingvolernado en UNED sekvas la tradicion de per-poŝta instruado: la studentoj rajtas eniri ĝian retejon kiam ajn ili volas aŭ povas. Ili lernas per tekstoj, son-registraĵoj, ekzercoj, klarigoj, kaj aliaj rimedoj. Tial, studentoj devas studi plejparte sen helpo kaj instigo de instruisto; tio postulas aktivan interesiĝon kaj kapablon mem organizi sian studadon. Avantaĝo estas, ke studentoj mem decidas, kiel rapide ili volas sekvi la kurson, kaj ili faras tion en horo konvena por ili. Krome, eblas konsulti la instruistojn por ricevi klarigojn pri duboj kaj malfacilaĵoj.
Ankaŭ interrilatado kun aliaj studentoj estas grava parto de lernado, kaj eblas fari tion per diskutgrupoj kaj retpoŝto. Studentoj povas ankaŭ partopreni unu/du kunsidojn monate por konversacio kun instruisto kaj aliaj studentoj. Tiel ili ekzercas sin pri parolado.
La kursoj estas oficialaj, kaj necesas registriĝi same kiel por aliaj lingvoj. La prezo estas sama, la instruistoj estas pagataj profesiuloj, kaj la sukcesintaj studentoj ricevas diplomon post ekzameno. Eblas ankaŭ ekzameniĝi kaj ricevi diplomon, eĉ se oni ne partoprenis la kursojn. Por ricevi pliajn informojn, kontaktu la kunordiganton Félix Lobo.
Rubeno Fernández
-
5
-
3
Rubeno Fernández Asensio eklernis Esperanton en 1998 kaj ekinstruis ĝin en Iksan (Koreujo) en 2000. Loĝinte ankaŭ en Osaka (Japanujo) kaj Honoluluo (Havajo), en sia lando li instruis la katalunan en mezlernejoj, kaj de 2018 instruas Esperanton en la universitato UNED. En 2020 li studis arĥivadon kaj nun laboras kiel arĥivisto en privata entrepreno.
- avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
- civitaneco: la stato de aparteno al iu ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
- dependi: esti sub la rego de iu aŭ io.
- diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson.
Foto: Wikipedia / Millermz CC BY-SA 3.0
- distanca: malproksima.
- federacio: unuiĝo aŭ kungrupiĝo de ŝtatoj, asocioj aŭ organizaĵoj por komuna celo.
- instigo: aktiva premado al iu homo, por ke tiu faru ion.
- konsulti: demandi specialiston por ekscii ties opinion pri io; serĉi informojn en faka libro.
- konversacio: interparolado.
- kun-ordiganto: tiu, kiu aranĝas la diversajn partojn de afero, por ke ili bone funkciu kune.
- kun-sido: kunveno, kiam grupo de homoj, ekzemple membroj de asocio aŭ komerca organizaĵo, renkontiĝas por diskutadi kaj por fari proponojn aŭ decidojn.
- malĉeeste: ne estante tie en la loko, kie io okazas; virtuale aŭ rete.
- ministerio: oficejo de unu el la fakoj de ŝtata regado.
- oficiale: laŭregule akceptite de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
- provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu parte regas sin mem, kaj prizorgas mem siajn publikajn servojn.
- registraĵo: son-dosiero, filmo aŭ alia, per kiu estas konservita materialo por posta reaŭskultado aŭ rigardado.
- registriĝi: en-skribiĝi.
- sidejo: ĉefa oficejo de organizaĵo.
- signo-lingvo: lingvo uzata de neaŭdantoj, kiuj interparolas ne per vortoj, sed per movoj de la manoj, brakoj kaj vizaĝo.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.