Salti al enhavo

Post-diplomaj studoj pri inter-lingvistiko: pinto kaj fino


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.

Post-diplomaj studoj pri inter-lingvistiko: pinto kaj fino

Interlingvistiko estas la studo de internacia komunikado kaj homaj rilatoj interalie pere de plan-lingvoj kiel Esperanto.

La tri-jaraj post-diplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) – kiuj funkcias ekde 1998 en la pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano – komencis sian lastan studjaron en septembro 2023. La internacia kursaro okazas sub la gvidado de prof. d-ro Ilona Koutny, kun la kontribuo de fame konataj esperantologoj el pluraj landoj. 

La tria jaro de la studoj ebligas specialiĝojn. Ĉi-foje eblis elekti inter Tradukado, Interlingvistiko kaj Esperanto-movado, aŭ Instruista trejnado

Krom la specialiĝoj, la studentoj daŭre partoprenas komunajn kursojn kiel grupo. Inter tiuj kursoj estis la stud-objektoj Nuntempa Esperanto-literaturo kaj Nuntempaj problemoj de la Esperanto-movado. Tiun lastan gvidis Mark Fettes, kiu estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2013 ĝis 2019. Surbaze de siaj propraj spertoj, li gvidis la studentojn en interesaj diskutoj.

UAM alte taksas, ke la Interlingvistikaj Studoj kontribuas al la internaciigo de la universitato. Efektive, krom el Pollando, la studentoj devenas de 11 landoj: Brazilo, Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Francio, Indonezio, Italio, Koreio, Kroatio, Rumanio, Vjetnamio. 

En tiu ĉi jaro la studentoj verkas ankaŭ diplom-laboraĵon. Siajn rezultojn ili prezentos en septembro 2024. La plej bonaj laboraĵoj estas regule eldonataj, ekzemple en la lingvistika revuo Investigationes Lingvisticae de UAM.

Post 25 jaroj, tiu ĉi estas la lasta tri-jara periodo de la studoj. Kvazaŭ por festi la 25-jariĝon, en la pasinta studjaro komenciĝis la magistraj studoj pri interlingvistiko, kadre de la studfako Lingvistiko kaj inform-mastrumado. La studoj bone progresas kun dek studentoj, el kiuj sep venas el la ĉina Universitato en Zaozhuang, kie funkcias Esperanto-fako.

En 2024 la studentoj de ambaŭ programoj finos siajn studojn, kaj tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM. Kiel lasta pinta evento okazos labor-sesio pri interlingvistiko kadre de la fama internacia Lingvista Kongreso, kiu ĉi-jare okazos en Poznano, en septembro 2024.

Ilona Koutny 

  • Ŝati 5

Ilona Koutny estas hungara lingvistino kaj esperantologo, loĝanta en Pollando ekde 1997, fondinto kaj gvidanto de la internaciaj Interlingvistikaj Studoj de UAM.


  • de-veni: veni de iu loko, fonto aŭ situacio.
  • diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson.

12051106_Diplomowk.jpg.d4e406abce04220f1969e08a59e8c551.jpgWikipedia/Millermz CC BY-SA 3.0

  • d-ro: doktoro.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • esperantologo: fakulo pri Esperantaj studoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • lingvistiko: lingvoscienco.
  • magistra: rilata al specialiĝo en la dua nivelo de universitata studado, post fino de la unua nivelo.
  • mastrumado: (en komputado) organizado kaj prizorgado de ĉiuj informoj kaj programaroj necesaj por esplorado de diversaj temoj helpe de komputiloj.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pinto: plej alta punkto; la plej trafa aŭ grava momento aŭ punkto.

921229907_Pintopx..jpg.df437872af2567eaeee36fa4a7791f8d.jpg

  • plan-lingvo: lingvo planita kaj kreita de homo aŭ homoj, anstataŭ evolui nature.
  • prof(esoro): alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
  • sesio: perioda kunsido, aŭ unu difinita kunsido el grupo de samcelaj kunsidoj.
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
     

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tiu ĉi artikolo konfuzas min.

Ŝajnas al mi ke ĝi samtempe laŭdas la Interlingvistajn Studojn ĉe UAM kaj festas, ke tio baldaŭ ĉesos.

Ĉu la IS-programo estis planita kiel 25-jara agado, do plenumi 25-jarojn estas atingi la celon?

Ĉu la artikolo celas diri bonan adiaŭon?
Se jes, post frazo kiel, "tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM", mi atendus bedaŭran esprimon aŭ aserton, ke similaj studoj daŭros aliloke.

Mi suspektas, ke malgraŭ tio, ke mi komprenas la vortojn, mankas al mi ia scio bezonata por plenkompreni.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

La artikolo ja laŭdas la fakton, ke la Interlingvistikaj Studoj daŭris (ĝis nun) 25 jarojn. Ĝi certe ne intencas festi, ke la Studoj baldaŭ ĉesos. Tiu frazo "tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en UAM" estas simpla agnosko de la baldaŭa fino, kiun kaŭzos la emeritiĝo de la respondeculo. La laboro malantaŭ la kulisoj estas grandega. Por ke universitatan stud-programon tiel altnivelan kaj tiel kompleksan oni povu daŭrigi, konstanta dungito de la universitato, kiu samtempe scipovas Esperanton kaj estas fakulo en unu aŭ pli de la studfakoj, estas nepre bezonata. La fakto, ke la studoj daŭris 25+ jarojn atestas la imponan laboron de Ilona Koutny kaj de la multaj homoj, kiuj helpis ŝin dum tiuj jaroj cele al la sukceso de la studoj. Espereble, la studoj reaperos ie alie (en alia universitato aŭ en alia ne-universitata formo), sed pri tio oni ankoraŭ ne povas esti certaj. Intertempe, ni ja laŭdu la Interlingvitikajn Studojn ce UAM kaj la laboron malantaŭ ili. 🙂

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.